Intervjuoj en radio kaj televido

[EO]

Ĉi tie mi listigas la radio- kaj televido-programojn rilate al Esperanto en Indonezio. Temas unuflanke pri intervjuoj en Indonezio pri Esperanto, kaj aliflanke pri intervjuoj por Esperanto-radioj pri la agado en Indonezio/Orienta Timoro. Supre staras la plej lastdata ero. Por legi pli pri la tagoj dum kiuj la intervjuo okazis, legu ĉi tie. Informoj pri artikoloj en retejoj kaj gazetoj troveblas en alia paĝo. La intervjuoj tro pezas por aldoni al la paĝo, sed ja eblas aŭskulti plejparte el la E-elsendoj en la respektivaj retejoj.

[ID]

Di sini saya sudah membuat daftar program radio dan televisi yang bahas Esperanto di Indonesia. Yang paling baru/terakhir ada di atas. Kalau mau baca lebih tentang hari-hari interview-interview itu terjadi, silakan baca di sini.

En Indonezio

2013

4/2013 - Bogor

Pertelefona intervjuo de Ilia Sumilfia Dewi por la nacia indonezia radio RRI.

1/4/2013 - Jakarta

- Intervjuo de Heidi Goes ĉe Voice of Indonesia, en la indonezilingva novaĵprogramo por indonezianoj en eksterlando Indonesia Hari Ini (Indonezio hodiaŭ).

- Intervjuo de Pietro Fiocchi kaj Heidi Goes ĉe la programo Metropolitan International Community Service de Pro 1, kiu celis eksterlandanojn en Ĝakarto. Intervjuis Arbi.

- Ĉ. la 19a38-19a45: rekta, telefona intervjuo por la nacia radio Pro 3, en la programo Konsultasi.

Ĉiuj supraj sekcioj (VOI, Pro 1, Pro 3) estas sekcioj de la indonezia nacia radio RRI.

29/3/2013 - Yogyakarta

10h-11h: intervjuo de Heidi Goes ĉe la radio Sonora en programo: Talkshow. Intervjuis Ise.

28/3/2013 - Yogyakarta

18h-18h40: Intervjuo de Heidi Goes ĉe Swaragama, radio de la universitato Gadjah Mada en la programo Sunset Drive. Du intervjuintoj (mi ne notis la nomojn...).

16/3/2013 - Ambon

17h-18h: intervjuo de Noris Paul kaj Heidi Goes ĉe la programo Talkshow de la radio DMS Family.

14/3/2013 - Makassar

16h-17h: intervjuo de Eva Taiba kaj Heidi Goes fare de Wulan Yulianita ĉe la radio Suara Celebes.

13/3/2013 - Makassar

11-12h: intervjuo de Eva Taiba kaj Heidi Goes fare de Dhidi Zikran en la programo Suara Publik, de la nacia radio Radio Republik Indonesia.

12/3/2013 - Makassar

Intervjuo de Heidi Goes por la provinca televido CelebesTV, programo: Ekstra News

11/3/2013 - Makassar

Intervjuo de Eva Taibe kaj Heidi Goes ĉe la radio de la universitato Universitas Hasanuddin.

En Esperantujo

2018

2/4/2018 - Bekasi (ID)

Franciska Toubale intervjuis Heidi Goes dum la dua Trilanda Kongreso en Bekasi, pri ŝia libro pri la Esperanto-movado en Indonezio. La intervjuo dissendiĝis en du partoj, la 23-an de aprilo (ekde 9:30) kaj la 30-an de aprilo 2018 (ekde 8:57).

2013

27/4/2013 - Roterdamo (NL)

Tuj post la Malferma Tago Barbara Pietrzak intervjuis Heidi Goes pri ŝia agado en Indonezio kaj Orienta Timoro por Pola Retradio. La intervjuo elsendiĝis la 28an de majo kaj aŭskulteblas ekde 12:52. Vi povas en la paĝo lasi komenton.

18/4/2013 - Bruselo (BE)

Veronika Poór de Muzaiko intervjuis Heidi Goes.La intervjuo elsendiĝis la 17an de majo kaj daŭre aŭskulteblas en ĝia arĥivo.

8/4/2013 - Bogor (ID)

Franciska Toubale intervjuis Ilia Sumilfia Dewi, la 8an de aprilo 2013. Tio estis la lasta tago de la unua Indonezia Esperanto-Kongreso kaj la tago post la elektiĝo de Ilia kiel prezidantino de la tie kaj tiam starigita Indonezia Esperanto-Asocio. La intervjuo elsendiĝis la 22an de aprilo 2013 en 3ZZZ Radio (kie ĝi ne plu aŭskulteblas) kaj daŭre aŭskulteblas kaj elŝuteblas en la retejo de la Melburna Esperanto-Societo

6/4/2013 - Bogor (ID)

Franciska Toubale intervjuis Heidi Goes dum la unua Indonezia Esperanto-Kongreso pri la ŝajna kontraŭdiro inter la temo de la  kongreso: "Revivigu la indonezian Esperanto-Movadon", kaj la fakto ke estas nur ĝia unua kongreso. La intervjuo elsendiĝis la 15an de aprilo 2013 en 3ZZZ Radio (kie ĝi ne plu aŭskulteblas) kaj daŭre aŭskulteblas kaj elŝuteblas en la retejo de la Melburna Esperanto-Societo.