Iom da novaĵoj...

Plaatsingsdatum: Sep 23, 2012 9:17:23 AM

Delonge mi ne skribis ĉi tie....

jen kio okazis intertempe....

En junio-julio 2012 mi iris al Indonezio por instrui, iom esplori pri la movado en Indonezio kaj ekprepari la Indonezian E-kongreson, kiu okazos en aprilo 2013.

Kaj partoprenis 13 indonezianoj al la Universala Kongreso en Hanojo, Vjetnamio, 27/7-4/8/2012. Tio estis rekorda nombro!

Ni esperas ke tio helpos vigligi kaj grandigi la movadon en Indonezio.

Nun ni daŭre preparas la Indonezian Esperanto-Kongreson.