Mesaĝo al kunlaborintoj, subtenintoj kaj interesiĝantoj

Plaatsingsdatum: Nov 29, 2011 7:16:36 PM

Saluton,

la 20an de novembro estis sendita al kelkaj listoj kaj pluraj kunlaborintoj, subtenintoj kaj interesiĝantoj pri la movado en Indonezio la suban mesaĝon. Kelkajn tagojn poste, ĝi estis sendita ankaŭ al la listo uea-membroj.

Al subtenintoj kaj interesiĝantoj pri la movado en Indonezio

Al esperantistoj en Indonezio

 

Karaj,

 

Post la provnumero, kiu aperis en julio ĉi-jare, ni povas sciigi al vi pri la apero de numero unu de la bulteno 'Esperanto en Indonezio'. Enestas raporto de Tatjana Loskutova, kiu somere vizitis Indonezion kaj instruis tie, longaj raportoj verkitaj de Ilia kaj Sabrina pri siaj partoprenoj en pluraj E-aranĝoj en Eŭropo ĉi-somere, kaj kelkaj aliaj raportoj kaj artikoloj.

Krome enestas alvoko por indonezianoj kandidatiĝi por partopreni la Universalan Kongreson en Vjetnamio venontjare. Estas unika okazo por ili, pro tio ke ĝi okazas relative proksime al Indonezio. Pro la malpli altaj kostoj, ni esperas ke eblos helpi finance multe pli da junuloj ol ĉi-jare ĝui la internacian etoson de UK, kaj lerni de tio por la propra movado. Do, ĝi estas samptempe alvoko por pli bonfartaj esperantistoj, helpi realigi tiun ĉi esperon. Eblas transpagi al unu el la jenaj UEA-kontoj: Triamonda Kongresa Fondaĵo aŭ Azio kun mencio 'indonezianoj al UK'.

 

La bulteno(j) elŝuteblas ĉi tie: https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/bulteno.

Komentoj pri la bulteno bonvenas ĉe la redakcio: redakcio-ideo@googlegroups.com.

 

Dankon al ĉiuj kiuj helpis realigi la vojaĝon de Ilia kaj Sabrina en Eŭropo, helpis al ili dum ilia restado tie aŭ donacis librojn (en la sekva bulteno aperos listo de la donacintoj de libroj kaj abonoj por Indonezio)! Specialan dankon al tiuj kiuj subvenciis la fizikan aperon de ĉi tiu bulteno! Se ankaŭ vi volas helpi pri tio, eblas donaci al la UEA-konto iesa-p. Se vi jam donacis kaj ŝatus ricevi la paperan version, skribu al la supra retadreso.

La limdato por la sekva bulteno estas la unua de majo 2012.

Agrablan legadon. Kaj ne hezitu diskonigi la bultenon!

 

Ilia, Sabrina, Haris, Heidi kaj la aliaj