La 9-an de novembro 2009, do antaŭ ses jaroj mi instruis la unuan fojon Esperanton en Indonezio. Estis en lernejo en Batam. Tie mi ankaŭ disdonis miajn unuajn enketilojn por scii iom pri tio kiuj venis
al miaj lecionoj/enkondukoj, kial ili volis lerni Esperanton kaj ĉu hazarde ili
jam antaŭe aŭdis pri Esperanto aŭ eĉ jam lernis antaŭe.
Multe ŝanĝiĝis en Indonezio de antaŭ 6
jaroj, kiam mi disdonis la unuajn enketojn.
Mi tre scivolas ĉu ŝanĝiĝis la konsisto de tiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto,
kiel la progresintoj vidas la movadon, ktp. Plie, mi daŭre estas verkanta
libron pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio (la verkado
prokrastiĝis plurfoje pro la multa laboro ligita al la instru-vojaĝoj, kiuj
prenis ĉiujn miajn feritagojn kaj momente pro doktoriĝaj studoj) kaj opinias ke la
komenco de la nuna movado jam povas eniri tiun historion. Tial mi relanĉas la
enketon, adaptitan, kaj nun ankaŭ en Esperanto. Do mi tre dankas jam antaŭe al
ĉiuj kiuj plenigas la enketon, kaj helpas disvastigi ĝin. Vi povas elŝuti la enketon en la indonezia aŭ en Esperanto, en doc aŭ en pdf ĉi-sube. |