Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng

KOREKTO: Laŭ lastatempe trovitaj novaj informoj Datoe Toemenggoeng forpasis ne la 23-an de novembro 1962 sed la 23-an de septembro 1962.

(la suba teksto estis dissendita al pluraj E-retlistoj la 21an de novembro vespere en Eŭropo - la indonezia versio aperis en Kompasiana, tiam jam la 22an de novembro en Indonezio)

Memore al Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng, aktiva indonezia esperantistino (1905-1962)

La 23an de novembro 2012 pasis ekzakte 50 jaroj de kiam s-ino Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng forpasis en Jakarta, ĉefurbo de Indonezio, kies ŝtatano ŝi estis.

Memore al tiu virino kiu en pluraj kampoj tiom multe aktivis en sia tro mallonga vivo, jen mallonga, skiza biografio, tiom kiom ni sukcesis ĝis nun ekscii el libroj, periodaĵoj kaj la reto. Aldonoj tre bonvenas ĉe la aŭtoro.

Rankajo Chailan Sjamsoe naskiĝis en Bukittingi, Okcidenta Sumatro, la 6an de aprilo 1905. Ŝi apartenis al la Minangkabau-popolo, kiu havas matriarkan kulturon. Ŝi ricevis edukon en nederlandaj lernejoj, kio signifis ke ŝi estis pli ol averaĝe edukita kompare kun la plejmulto de la indoneziaj virinoj en tiu periodo. Ŝi edziniĝis al Landjoemin Datoe Toemenggoeng de Agam (same en Okcidenta Sumatro), ŝtata oficisto por la Persvoorlichtingsdienst (ŝtata komunikadservo). Ili vivis kaj laboris en Batavia (nun Jakarta), kie li de 1935 ĝis 1939 estis membro de la Volksraad (Popola Konsilio) por la Perhimpunan Pegawai Bestuur Bumiputra(mallonge: PPBB; Esperante: Asocio por la Indiĝenaj Ŝtataj Funkciuloj).

Jam tre juna Chailan Sjamsoe iĝis defendanto de la virinaj rajtoj kaj aktivis en diversaj organizaĵoj tiucele.

Post ĝia fondiĝo en 1931, ŝi estis dum minimume kvar jaroj prezidanto de la asocio Perkumpulan Pemberantasan Perdagangan Perempuan dan Anak-Anak (mallonge P4A – Esperante: Asocio por la Elimino de Komerco de Virinoj kaj Infanoj). Ĉi tiu organizaĵo laboris por forigi la komercadon de virinoj kaj infanoj kaj tial fondis virindomon, kie la savitaj virinoj kaj knabinoj povis loĝi kaj eklerni metion. Datoe Toemenggoeng verkis pri la temoj de virinkomercado kaj infangeedziĝoj po unu artikolon en la Indisch Vrouwenjaarboek de 1936. Tiu libro estis la jarlibro de la virina sekcio de la Indo-Europees Verbond (Indo-Europees Verbond Vrouwen Organisatie – Esperante: Hindo-Eŭropa Ligo Virina Organizaĵo), asocio por Indo-Eŭropanoj. Ĝi celis kiel membrojn principe nur tiujn kiuj havis almenaŭ parte eŭropan sangon kaj vivis en Nederlanda Hindio, sed ĝi povis escepte akcepti ankaŭ homojn sen eŭropa sango. En tiuj artikoloj s-ino Datoe Toemenggoeng montras kial laŭ ŝi ekzistas virinkomercado kaj infangeedziĝoj, kaj kio devas ŝanĝiĝi en la socio por forigi tiun ‘kanceron’.

En la sama periodo Chailan Sjamsoe aktivis ankaŭ por la balotrajto por virinoj. La Nederland-Hindia sekcio de la Vereeniging voor Vrouwenkiesrecht (VVV) estis starigita en 1908. Kiam en 1919 la virinoj ricevis voĉdonrajton en Nederlando, la asocio renomis sin Vereeniging voor Vrouwenkiesrecht in Nederlands-Indië (Esperante: Asocio por la Virina Balotrajto en Nederland-Hindio). Ĝi havis precipe nederlandajn membrojn, sed en la 20aj jaroj kelkaj indoneziaj virinoj tamen membriĝis en ĝi. Certe jam en 1931 Rankajo Chailan Sjamsoe Datoe Toemenggoeng membriĝis en ĝia Batavia sekcio kaj ŝi estis unu el la du indonezianoj (la alia estis R.A. Roekmini Santoso), kiuj ankaŭ mallonge membris en la estraro de la asocio. Ŝi estis aktiva en ĝi. Ni rigardu du ekzemplojn. En 1932 la VVV volis proponi starigi apartajn sekciojn por indoneziaj virinoj, kun reprezentado en la centra estraro. S-ino Datoe Toemenggoeng kontraŭis la ideon kaj sukcesis konvinki la estraron nuligi la proponon. En 1934 la asocio volis forlasi sian peton al la registaro por nomumi kaj eŭropajn kaj indoneziajn virinojn en la Popola Konsilio, por havi nur eŭropan nomumon. Datoe Toemenggoeng ne ĉeestis la kunsidon en kiu oni proponis tion, sed en la sekva jarkunsido, ŝi kunportis siajn amikinojn, kaj tiel ili sukcesis kontraŭvoĉdoni tiun proponon.

En 1935 tamen nur unu – nederlanda – virino estis nomumita en la Popola Konsilio, nome C.H. Razoux Schultz-Metzer. Post tio, kelkaj porvirinaj asocioj kaj indoneziaj gazetoj komencis proponi nomojn de taŭgaj indoneziaj virinoj, kiuj devus esti nomumitaj estonte. La 24an de julio 1938, dum la tria nacia kongreso de indoneziaj virinaj organizaĵoj en Bandung, post parolado de Datoe Toemenggoeng pri la virina balotrajto, la kongreso por la unua fojo rekomendis prudente ke ĉiuj membro-organizaĵoj ‘daŭrigu labori kaj eduki pri balotrajto kiom eble plej libere’.

Chailan Sjamsoe estis grava ligilo inter la VVV kaj la pli larĝa movado de indoneziaj virinoj, kiu fortiĝis en la 30aj jaroj. De 1932 ĝis 1939 ŝi estis redaktoro de la porvirina revuo Pedoman Isteri (Edzin-gvidilo), kiun ŝi fondis. Poste tiu revuo iĝis la organo de la en 1936 fondita Persatuan Isteri Pegawai/Prijaji Bestuur (mallonge: PIPB; Esperante: Asocio por la Edzinoj de la Ŝtataj Oficistoj). En ĝi aperis ofte artikoloj pri virinoj kaj politiko, sed enestis ankaŭ respondoj al leteroj de legantoj, kiuj skribis al la revuo por peti konsilojn. Ke ŝi prenis sian mision de edukisto de virinoj tre serioze, evidentiĝas ankaŭ el tio ke ŝi dum ferioj al la hejminsulo, en diversaj urboj organizis renkontiĝon kun la legantoj de Pedoman Isteri por doni lecionojn pri bakado, gladado kaj lavado, kaj tiuj renkontiĝoj havis multe da sukceso. Ŝi ankaŭ starigis dommastrumlernejojn en Sumatro kaj aktivis kiel dua sekretario de la Centrale vereeniging ter bescherming van moeder en zuigeling. (Esperante: Centra asocio por la protekto de patrino kaj bebo/suĉinfano).

En 1938 ŝi estis, kiel prezidanto de Persatuan Isteri Pegawai/Prijaji Bestuur, proponita de la asocio al la registaro por esti nomumita por eniri la Popolan Konsilion, senrezulte. Ankaŭ neniu alia indonezia virino povis eniri tiun Volksraad. Ŝi ja estis, sensukcese, kandidato nome de Pergerakan Penjadar (Konsciiĝmovado) por la urbaj elektoj de Batavia, por kiuj indoneziaj virinoj jam havis la ‘pasivan balotrajton’, nome la rajton esti elektita en la komunumaj konsilioj. Ne en aliaj konsilioj, kaj daŭre sen ‘aktiva balotrajto’, nome la rajto mem elekti.

En junio de la sama jaro ŝi ĉeestis la unuan Kongres Bahasa Indonesia (Kongreso pri la Indonezia Lingvo) en Solo. Ĉi tiu kongreso estis por memori pri Sumpah Pemuda (Junulara Promeso) de 1928, kongreso kie la junuloj deklaris tri idealojn: unu patrujon, unu nacion kaj unu lingvon. Decembre 1938 ŝi starigis virinan sekcion de Persatoean Minangkabau Djakarta (Unuiĝo de Minangkabau en Djakarta), kiun ŝi prezidis.

Post la milito Chailan Sjamsoe daŭre aktivis. Ŝi verkis plurajn librojn pri kaj por virinoj, grandparte praktikajn kaj dommastrumajn, sed ne nur. Ŝi ekzemple verkis libron pri 30 jaroj da agado kontraŭ poligamio (en 1958). Ŝi estis konata ankaŭ pro tio ke ŝi organizis plurfoje la Komercan Borson por Virinoj en Jakarta. En 1950 ŝi lernis Esperanton kaj ekde 1951 ŝi partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn kaj prelegis interalie en Internacia Somera Universitato en Oslo kaj ankaŭ en Montevideo, kie ŝi vizitis la Universalan Ekspozicion. Pri siaj vojaĝoj ŝi verkis la libron Dengan Paspor Republik Indonesia (Kun pasporto de la respubliko Indonezio, en 1959) en kiu ŝi rakontas interalie pri Esperanto.

Ŝi vigligis kaj plifortigis la Esperanto-movadon en Indonezio ekde 1952, kiam ŝi revenis el Eŭropo post sia unua Universala Kongreso kaj prelegrondvojaĝo. Ŝi estis prezidantino de Indonezia Esperanto-Asocio, de Sudazia Esperanto-Federacio kaj de Islama Esperanto-Asocio.

Pro ŝia instigo kaj helpate de malnovaj esperantistoj en Indonezio, stariĝis pli kaj pli da sekcioj de la Indonezia Esperanto-Asocio. En 1959 jam estis sekcioj en Jakarta, Bandung, Yogyakarto, Magelang, Semarang, Surabaya, Malang, Den Pasar, Waingapu, Lubuk Linggau kaj Makassar, kie oni lernis kaj ekzamenis. Ŝi vizitis ankaŭ klubojn ekster sia propra urbo kaj okaze disdonis premiojn dum diplomdisdonfestoj. En ŝia propra domo kunvenis la klubo de Jakarta. En januaro 1953 sub ŝia redaktado ekaperis la simpla bulteno La modera voĉo de Indonezia UEA, kiu poste kelkfoje ŝanĝis sian nomon (fine nomiĝis Voĉo el Indonezio – Oficiala organo de ‘Indonezia Esperanto-Asocio’), kaj daŭre estis eldonita ĝis minimume aprilo 1960. Ŝi iniciatis kaj subtenis la eldonon de pluraj lernolibroj kaj vortaroj verkitaj de aliaj indoneziaj esperantistoj. La asocio volis ankaŭ okazigi kongreson, sed fine okazis en aprilo 1960 konferenco en Jakarta, ĉar la asocio ne ricevis permeson por granda kongreso en Bandung. Ĉeestis reprezentantoj de pluraj ambasadejoj kaj ankaŭ delegitoj de kelkaj indoneziaj ministerioj. Ŝi ankoraŭ ĉeestis la Universalan Kongreson en Bruselo (30/7/-6/8/1960), sed du jarojn poste Chailan Sjamsoe forpasis, nur 57-jara. Iom poste, pro la politikaj okazintaĵoj, la Esperanto-kluboj ne plu kuraĝis kunveni, kaj la tuta movado, kiu tiom floris, grandparte pro tiu ĉi forta virino, forvelkis. Ŝi havis kvin infanojn kaj minimume dek unu nepojn.

Mi dankas al la legantoj pro la legado kaj invitas ilin plusendi la tekston, honore al ŝi.

Verkis: Heidi Goes

La traduko en la indonezia, kiu okazis kun granda helpo de Andre Samosir kaj Endang Sabrina, aperas hodiaŭ ankaŭ en Kompasiana, indonezia retejo por civitaj ĵurnalistoj. Dankon al tiuj du junaj esperantistoj en Indonezio.

Notoj:

1. De kelkaj jaroj la Esperanto-movado en Indonezio denove ĝermas kaj ekfloras. Se vi interesiĝas pri ĝi, bv. rigardi la retejon https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/.

2. En aprilo okazos en Bogor la unua Esperanto-Kongreso en Indonezio. Vidu por ĉiuj informoj: https://sites.google.com/site/iek2013bogor/.