ESLS 2020 - Peruno

Julian Tuwim - PERUNO

tradukado: Torentanoj


Ili venis kaj komencis lin haki,

ĵetis lin teren, kraĉis sur lin, malbenis,

alligis lin al vosto de ĉevalo,

kiu tirante lin ekgalopis…


Fiera dio silentis, nur saltante ŝerce,

rampis kaj ruliĝis sur pikaj ŝtonoj

makulinte sian vizaĝon sanktan en koto…


Dum tiuj staris venĝe kaj embarase

kun paliĝintaj pro kunpremo lipoj,

ili staris mute, sed kolero ŝaŭmis en la brusto

kiel bolaĵo varma…


Kaj jen, kiam ili rigardis supren

kaj ekvidis, ke la suno brilas

same kiel iam, kaj ke la ĉielo

serene per tagiĝo printempa restis blua,

ke ĝi ne falis sur iliajn kapojn kun malbeno,

disŝirite per fulmotondro,

tiam ili mem disŝiris siajn vestojn malespere

kun krio sin ĵetante teren,

en harojn siajn metante manplatojn

dum ploro terura premis iliajn brustojn.

Ili batis kape je malmolaj ŝtonoj,

pro la perdo de sia dio.


Ho ve! Ho ve! Ho ve!

Li forestas, forestas! Sed li estis!

Li forlasis nin, li forlasis!

Ho ve! Ho ve!

Ne rompiĝis la ĉielo super ni,

ne rompiĝis la tero sub ni!

Ho, en nia malbonsorto al kiu ni veos?

Al kiu ni plendos?

Ho ve! Perkuno! Savu nin!


Prenu bovidon! Prenu ĉevalidon!

Prenu kvar ŝafojn!

Ni eĉ nin oferos al vi! Nur ekparolu!


Sed vi mankas, vi mankas!

Perkuno! Perkuno! Ho ve!

Ŝajne niaj bruloferaj lignoj

fumis tro malalten!


Ĉu estis tro malmulte da sango al vi?

Kial vi koleras? Kial vi nin forlasis?

Ho, kial vi permesis ruli surtere

la sanktecon de via vizaĝo?


Ho ve! Savu nin! Perkuno!

Kiamaniere eksonos nun tondro sur la ĉielo?

Kiel nun iu kuraĝos iri arbaron nokte?

Al kiu tiu preĝos kaj donos ŝafojn kaj bovojn?


Ne rompiĝis la tero sub ni,

ne rompiĝis la ĉielo super ni,

kiam vin faligis la batoj de la hakiloj,

kiam vi ruliĝis ligite al la vosto de la ĉevalo! Ho ve!


Ne naskos nun niaj virinoj!

Hajlo disrompos grenon al ni!

Ŝlosiloj batantaj sekiĝos!

Ekregos malhelo! Ekregos malhelo!


Perkuno! Perkuno!

Orgojla, fiera, neakirebla dio!

Certe morgaŭ ni ne ekvidos jam sunleviĝon!

Certe jam morgaŭ estos nigra mallumo!

Kaj tiel estos jaron post jaro!

Savu nin! Savu nin! Ve! Ve! Ve!


Kial vi ne faligis ilin per tondro?

Kial vi ne bruligis ilin ĝis cindro?

Vi ja estas potenca kaj minaca!

Vi povas ĉion fari!


Ni timegas pro nia sufero!

Oj! Oj! Ve! Perkuno! Savu nin!

-----------------------------------------


La sekvan tagon – la suno denove ekbrilis

kaj birdoj ekkantis sur arboj,

kaj kampoj orbrilaj svingiĝis eternaritme…


Kaj nur ili terure ŝanĝiĝis:

konsterne rigardante,

ke nek la ĉielo rompiĝis super ili,

nek la tero rompiĝis fekunda,

kaj la suno brilis en gloro,

blindigante okulojn kiel ĉiam….


Pelataj kiel stulta brutaro

al monteto sankta, kie estis terura dio,

fiera, potenca, venĝema dio de fulmoj,

kaj kie anstataŭ li, en terura majesto

mortinta homo pendis sur krucforme

kunflikitaj stangoj…


Kaj oni aspergis ilin per akvo benita,

parolante:

mi vin baptas en la nomo de dieco en triunuo:

Patro kaj Filo kaj Sankta Spirito.

Dio naskiĝis…

-----------------------------------------------

Ho, kial vi, kruelaj heroldoj de

Nova vorto, kalumniis dion?

Ho, kial vi, blinduloj de kredo,

donis al mi nur homon, anstataŭ dion,

kiu ja estis dio, estis dio vera

- terura potenco!!!!