ESLS 2020 - Prelego

Karolina Czonstke

Kontaktoj en la regiono de la Balta Maro en la frua mezepoko


Periodo de la frua mezepoko en baseno de la Balta Maro estis tempo de rapidaj ŝanĝoj konektitaj kun disvolvo de komerco kaj longdistancaj kontaktoj, kun aktiveco de vikingoj, kiel ankaŭ kun politik-sociaj ŝanĝoj en la regiono.

Samtempe okazas procezo de estiĝo kaj formiĝo de pola regno. La unuaj regantoj havis kontaktojn kun la Ĉeĥa Reĝlando, kiuj estis fortigitaj dank’ al edzoligoj kaj kristanigo de la Pola Reĝlando. Per tiaj penoj oni intencis sendependiĝi de fortaj influoj flanke de la Germana imperio kaj akiri eble plej grandan politikan sendependecon. Aliflanke la interna politiko celis organizi same ŝtatan kaj eklezian administraciojn kiel unuigi kaj subigi tribojn kaj diversajn regionojn. La regiono, troviĝanta sub la influoj de la Piasta regno, sed dum longa tempo sendependa, estis Pomeranio. Dume la terenoj de la Polabiaj slavoj estis aŭtonomaj, pri kiuj interesiĝis la Dana reĝlando. Tiutempe najbara al Polabio Danlando entenis la Jutlandan duoninsulon, nunajn danajn insulojn kaj terenojn de la suda Svedujo, t.e. regionoj Halland, Skania kaj Blekinge. En la 10a ĝis 11a jarcentoj ĝi estis unu el la plej gravaj reĝlandoj en la regiono de la Balta Maro kaj en Eŭropo. Disvolvo, ankaŭ teritoria, kunligita estis kun periodo de la vikinga aktiveco. Regantoj danaj, same kiel svedaj kaj norvegaj, gvidis la ekspansian politikon, celante akiri la plej grandajn influojn sur la Skandinava duoninsulo kaj ekster ĝi, pere de aliancoj militistaj kaj dinastiaj.

Ĝis nun postrestis nur malmultaj skribitaj fontoj priskribantaj eventojn el tiu tempo forme de nemultaj kronikoj, kiel Kroniko de Slavoj de Helmold, Gesta Danorum de Saxo Gramatyk, aŭ jarlibro de Adamo el Bremeno. Pro tio tiel gravan kategorion prezentas la arkeologiaj datumoj. Pri la intenseco de interregionaj kontaktoj en la baseno de la Balta Maro, kies specifa kazo estis slavo-skandinavaj rilatoj, atestas multaj arkeologiaj elfosaĵoj el terenoj de Pollando, hodiaŭa Germanio kaj Skandinavio.

Slavo-skandinavaj rilatoj estis forte ligitaj kun eventoj, kiuj okazis en la periodo de la frua mezepoko en regiono de la Balta Maro, inter alie kun politiko de la Germana imperio kontraŭ la reĝlandoj de Danio kaj Pollando. La faktoro determinanta agojn de slavoj, precipe de la Polabiaj slavoj, estis unuflanke la geografia situo inter la Germana imperio kaj reĝlandoj de Danio kaj Pollando, aliflanke akceptado de kristanismo.

Preteksto, pro kiu invadataj estis terenoj de la Polabiaj slavoj estis reviviĝado de paganismo. La fina ilia kristanigo, same kiel de Pomeranio, okazis en la 12a jc. Politikon de polabianoj karakterizis certa nestabileco de elektataj direktoj pro la politika situacio en la frua mezepoko, same kiel penado krei sian sendependecon (Związek Wielecki). Finfine, komence de la 13a jc., terenoj de la Okcidenta Pomeranio troviĝis sub la Dana estreco, Polabio sub germana, dum Pollando estis en la periodo de divido je princaj provincoj kaj batalis pri influoj en la Orienta Pomeranio (Salomon 2005, p. 437).

Alian bildon de kontaktoj en la regiono de la Balta Maro prezentas arkeologiaj fontoj. Simptomo de la reciproka interpenetrado de tiuj du kulturaj rondoj en la 11a kaj 12a jc. estis disvolvo de komercaj vojoj. En la frua mezepoko gravan rolon ludis komerco kaj longdistanca interŝanĝo, ligitaj kun disvolvo de komercaj centroj kaj vojoj. La plej gravaj vojoj estis Volga kaj Dnipra, gvidantaj el la tiama mondcentro Bizantio al la okcidenta kaj meza Eŭropo, la Balta Maro, Skandinavio, permesantaj akiri riĉaĵojn similaj al rabaĵoj akirataj en okcidento, ekz. araban arĝenton, felojn, peltojn, sklavojn. Tiutempe en regiono de la suda Balta Maro disvolviĝis tiaj centroj kiel Birka, Helgӧ, Hedeby, Wolin, Truso, Wiskiauten aŭ Grobin. Unu el la konsekvencoj de disvolvo de longdistanca komerco, precipe de Volga-vojo, estis rimarkinda ekinteresiĝo de la loĝantaro veninta el la hodiaŭa meza Svedio pri terenoj de la Orienta Eŭropo, kaŭzante estiĝon de firma, skandinava loĝreto sur tiuj ĉi terenoj. En la suda parto de la Balta Maro ofte uzata estis la vojo gvidanta el Hereby, tra Rugia, Wolin , Truso, Sambia al la Finna Golfo (Labuda 2002, p. 118).

Ĝiaj postrestaĵoj estas malkovrataj antikvaĵoj de la skandinava deveno, kiel armilaĵo, objektoj de ĉiutaga uzo, elementoj de arkitekturo, iuj trezoroj kaj ankaŭ iuj signoj de funebra rito. En la supre menciitaj setlejoj trovitaj estis spuroj de kunekzisto de skandinavoj (ĉefe danoj) kaj slavoj. Sur la insuloWolin trovitaj estis palisdomoj, karakterizaj por la norda parto de Eŭropo, kaj tute nekonataj al slavoj. Kvankam domoj havis skandinavan karakteron, ilia enhavo estis tipe slava (ornamaĵoj de vestoj, ceramikaĵo). Objektoj trovataj sur la tereno de setlejo kaj en tomboj de norda deveno estis i.a. ujoj el specifa tipo de ŝtono (pole: słoniniec), ludpeonoj kiel parto de tomba provizaĵo karakteriza por Skandinavio de vikinga periodo (tombejo en Wolin sur Góra Wisielców, tombo 75), ostaj objektoj kun runaj surskriboj (fragmento de osto kun runa surskribo el Kamień Pomorski, duono de la 10a jc.), sukcenaj pendaĵoj kaj feraj (trovaĵo el la Stetina Golfo) forme de martelo de Thor, ŝuetoj de glavingo (Duczko 2000, p. 25-30).

Al antikvaĵoj el la skandinava kulturrondo trovitaj sur la terenoj de hodiaŭa Pollando apartenas t.n. trezoro el Przytór el la 10a jc. (Duczko 2000, p. 30). Ĝi konsistas el 91 danaj moneroj (duonbrakteatoj) kaj fiboloj de Hiddennsee tipo, produktataj en la korto de la dana reĝo Heraldo. Valoras mencii, ke fiboloj de tia tipo reprezentis la plej altan nivelon de la dana orarto. Alia eksterordinara trovaĵo estas relikvujo farita en la stilo Mammen el Kamień Pomorski, devenanta plej probable el la fino de la 10a aŭ komenco de la 11a jc. Interesajn rezultojn donis ankaŭ esploroj en la setlejo kaj tombejo en Bardach-Świelub (Łoziński 1969, p. 127-129). Malkovritaj tie estis tomboj kairnaj kaj kavaj-bruloferaj, ligitaj kun la skandinava grupo el la valo Mӓlaren en Svedio. Aldonaĵoj de enterigo konsistis el ornamaĵoj al vesto, fajrilo (Świelubie, tombo 6) kaj ĉirkaŭforĝaĵo kun masko kiel parto de ŝildo. Interesa loko estas tombejo en Ciepłe apud Gniew, sur kiu malkovrita estis interesa entombigo de viro. Enhavo de la tombo konsistis el glavo, lanco, elementoj de ĉevala jungaĵo unuflanke, kaj pesilo kaj peziloj aliflanke, kio estis tipa atributo de komercisto. Armilaĵo estas de skandinava deveno (farita en stilo Mammen). Disvastigo de tiu tipo de armilaĵo okazis en la 10a kaj 11a jc. kune kun la politika ekspansio de danaj regantoj. Oni interpretas entombigon kiel tombo de komercisto aŭ skandinava militisto, aŭ pomerania militisto. Nun oni opinias, ke li estis skandinava komercisto-militisto. Ĝi estas pruvo de kunekzisto de slavaj kaj skandinavaj elitoj (Duczko 2000, p. 31).

Krom Wolin sur tereno de Pollando konataj estas ankaŭ aliaj prifosaj lokoj, kiuj atestas kunekziston de slavoj kaj skandinavoj. En la legenda Truso aŭ skeletaj tombejoj en Kałdus kaj apuda Sowinki malkovritaj estis antikvaj restaĵoj el la skandinava kultura rondo (Chudziak 2002, p. 432-447; Krzeszowiak 1992, p. 83-108). Ili estis skeletaj entombigoj en ĉerkoj. Mortinto troviĝis en la rekta pozicio kun manoj laŭlonge de la korpo kaj lia kapo direktita estis okcidenten. Tiun tipon de enterigo karakterizis specialaj danaj regionoj (tomboj n-ro 71, 140, 328 el Kałdus; Chudziak 2002, p. 437). En aliaj tomboj trovitaj estis elementoj de ekipaĵo tipaj al la regiono de vikinga tempo en dua parto de la 10a kaj 11a jc. Ili estis importitaj el Skandinavio. Oni devas enigi al ili tabuletaj siteletoj ĉirkaŭforĝitaj per riĉe ornamita fera lado kaj bronzo, feraj tondiloj kun ligna prenilo (du paroj), ledaj ingoj kun bildo de vipuro faritaj en la stilo Mammen.

Resumante problemon de skandinava ĉeesto sur la tereno de slavoj, precipe en Pomeranio, oni devas rimarki, ke objektoj malkovrataj dum esploroj estis importitaj ĉefe el Danio, malofte el Svedio (meza Pomeranio) aŭ Gotlando.

Tiujn antikvaĵojn oni devas asocii kun la grupo de loĝantaro, kiu alvenadis sur la menciitajn terenojn, sed ne kun akceptado de skandinavaj moroj far la Okcidentaj Slavoj. Plej probable alvenadis komercistoj kaj metiistoj, pli rare militistoj (atestas pri tio tre malmultaj trovaĵoj de armilaĵoj el Skandinavio sur la tutaj slavaj terenoj. Ili powis formi la socian eliton (riĉe ekipataj entombigoj), kiu kunekzistis kun la slavaj socioj en setlejoj kun la protourba karaktero (ekz. Wolin, Truso) (Jagodziński 2004; Łosiński 1988, p. 148; Stanisławski, Filipowiak 2013).

La plej rimarkebla periodo de enfluo de importaĵoj okazas en la duono de la 10a kaj 11a jc., kiam ekzistis konvenaj kondiĉoj politike-ekonomiaj, permesantaj disvolvon de interegionaj kontaktoj, precipe por la danoj alvenantaj sur terenon de Pomeranio. Fino okazis en la 30aj jaroj de la 11a jc. Kaŭzis tion pagana ribelo, kiu enfluis la disfalon de la ŝtataj strukturoj kaj de la Eklezio en la Orienta Pomeranio kaj krizon en la enfluo de importaĵoj. Similan simptomon ni rimarkas sur la tereno de la Polabiaj slavoj.

Rilatoj skandinava/dana-slavaj estis tre fortaj en la tempo de frua mezepoko, pri kio atestas kaj historiaj dataoj kaj arkeologiaj. Sur la tereno de la tuta Okcidenta Slavio, precipe de Polabio kaj Pomeranio ni trovas multajn spurojn de ĉeesto de skandinavoj. Oni devas tamen memori pri tio, ke interago ne povis funkcii kaj ne funkciis nur unuflanken. Sur la tereno de Skandinavio videblaj estas fortaj slavaj influoj, kion atestas la arkeologiaj esploroj. Kiel ekzemplo povas esti ceramikaĵo de slava deveno, kiu aperas sur Zelando, Bornholmo, Olando kaj en Lund (Duczko 2000, p. 38; Naum 2008). En Lund en tavoloj el la fino de la 10a kaj komenco de la 11a jc. trovitaj estis multaj fragmentoj de ujoj, en kiuj videblaj estis grandaj teknologiaj ŝanĝoj. Karakterizis ilin la grada transiro de la formoj farataj permane al la formoj farataj kun uzo de la potista rado. Analogiojn ni povas trovi sur la terenoj de Rugia kaj Lubeko (Hensel 1952, p. 311; Naum 2008, p. 256). Tiuj trovaĵoj povas atesti pri ĉeesto de slavaj alvenintoj sur tiuj terenoj. Władysław Filipowiak rimarkis, ke pli granda koncentriĝo de slavaj ujoj aperas laŭ la sudaj bordoj de la Skandinava duoninsulo, kion oni povas ligi kun ilia enfluo per marvojo. Tial pli multe da ili en Skanio (de la 8a ĝis duono de 11a jc.) ol sur aliaj terenoj de Svedio. Similan simptomon ni rimarkas en la tuta Danlando, kion oni povas ligi kun ĝia natura situo kaj aliro al la maro. Enfluo de tiuj ujoj povis esti ligita kun importo de tiaj varoj kiel salo, mielo, vakso, rezino. Grava estas ankaŭ fakto, ke plimulto de ceramika materialo trovata estis en havenoj i.a. Hedeby aŭ Birka ol en setlejoj (Jensen, 1992, p. 224-225, 262-263; Roslund 2007). Valoras ankaŭ mencii, ke en regionoj, en kiuj trovataj estis multaj ujoj de slava deveno, precipe sur la prifosaj lokoj en Birka, Leksand, Sigtuna (Svedio), Uppland, Vallø, Lunby, Krat (Jutlando) kaj sur Bornholmo kaj Gotlando, trovataj estis ankaŭ multaj elementoj de slava juvelaro. Ili estis ĉefe fragmentoj de lunformaj pendaĵoj, arĝentaj bidoj, orelaj kaj kapaj pendaĵoj <Czonste 2011, p. 167-202’ Jensen 1992, p. 224-225; 262-263; Naum 2008, p. 229; Skovmand 1942).

Se temas pri ceramikaĵoj, interesan fakton ni trovas sur Bornholmo. Sur la insulo trovitaj estis multaj ujoj faritaj en slavaj teknologio kaj stilistiko. Plej probable plimulto de ili povis alveni sur la insulon dank’ al komerca interŝanĝo. Tamen tre granda procento de ili montras, ke ili estis faritaj surloke de alvenintaj el la suda Balta Maro kvalifikitaj potistoj aŭ loka loĝantaro, kiu povis ellerni novan teknikon de produktado de la slavaj alvenintoj. Tiuj ujoj similas teknologie ceramikaĵojn el regionoj de Wolin, Stetino kaj Rugio. Surbaze de tio ni povas dedukti, ke loĝantaro venanta sur Bornholmon plej probable povis deveni el la terenoj de la Okcidenta Pomeranio kaj Meklemburgio. Krom tio, sur la tombejo Ndr. Grødbygård, Åker sur Bornholmo en la skandinavaj kaj slavaj tombejoj troviĝis multnombraj ceramikaĵoj, juvelaro kaj ankaŭ tranĉilingoj de la slava deveno. Probable slavoj formis aŭtonoman parton de la societo vivanta sur Bornholmo aŭ ambaŭ grupoj konstruis setlejojn kun la societa strukturo simila al tiuj, kiuj estis en Truso kaj Wolin, en kiuj loĝis same skandinavoj kaj slavoj (Jagodziński 2004; Stanisławski, Filipowiak 2013).

Krom trovitaj ceramikaĵo kaj juvelaro, ankaŭ trovataj estas en Skandinavio spuroj, kiuj povas esti restaĵoj de la slava setlado.

Sur la tereno de Upplandio proksime al Siguta, trovitaj estis terdomoj. Unu el ili konstruita estis surbaze de cirklo sen fajrejo meze. En la dua, konstruita surbaze de kvadrato kaj kun forno, trovitaj estis restaĵoj de la slava ceramikaĵo, kio sugestas ĝian slavan karakteron (Duczko 2000, p. 39; Kobyliński 1998, p. 51-64). Tia tipo de konstruaĵo aperadis en Danio en la 8a jc., kaj en la 10a jc. ĝi prezentas jam tre karakterizan elementon de la arkeologia pejzaĝo en tiu regiono (Duczko 2000, p. 35-36). Kun similaj konstruaĵoj ni renkontiĝas en aliaj regionoj de Skandinavio. Disputebla afero estas, ĉu tiujn domojn oni devas ligi nur kun la slava loĝantaro, ĉu ankaŭ kun skandinava.

Gravan aspekton en konsideroj pri ĉeesto de slavoj en Skandinavio posedas ankaŭ lingvosciencaj esploroj. Kun la slava nomado ni renkontiĝas en la suda Jutlando, Zelando. En Roskilde (Zelando) tereno apud la preĝejo Saint Ib (trovita tie estis tombo kun ceramikaĵo de la slava deveno) en la mezepoko nomata estis Vindebode, kio signifas Wendish, alinome slava. Ekzemploj de aliaj nomoj estas Vindeby, Vindehale, Vindeltorp (insuloj Langeland, Aero, Tӓsing), Vindebyhold sur Zelando (Duczko 2000, p. 36-37). Ili enhavas karakterizan prefikson „vind” aŭ „vent”, per kiu la dana loĝantaro priskribis slavojn. La dua tipa lingva elemento estas finaĵo „-iste” karakterizanta slavajn nomojn. Lokoj kun tiaj nomoj konataj estas el la insuloj Flaster, Lolland, Langeland, ekz. Kraministe, Kudiste, Binniste. Ĉi tie povis troviĝi slavaj setlejoj, aŭ slavaj loĝantoj formis parton de loĝantaro. Signifoplena estas ankaŭ ilia situo. Ili troviĝas laŭlonge de la danaj sudaj bordoj. Pri la ekzisto sur tiuj terenoj de slavaj loĝantoj atestas ankaŭ malkovrataj sur la insulo Folster ŝipfarejoj kun slavaj ŝipoj (Duczko 2000, p. 36-37; Filipowiak 1998, p. 239).

Kaŭzoj de translokiĝado de homoj povis esti diversaj. Slavoj, kiuj venadis al Skandinavio estis komercistoj, metiistoj, militkaptitoj, personoj forkaptitaj de vikingoj (aŭ komercistoj). Migrado povis ankaŭ okazi laŭ personaj elektoj, spertoj kiel ekz. informoj ekaŭditaj pri tiuj terenoj (ekz. pri difinita insulo) aŭ pro antaŭa ĉeesto, aŭ povas havi ankaŭ politikan karakteron, kiel serĉo de milita helpo de vikingoj aŭ ekzilo.

Plimulto de esploristoj opinias, ke disvastigo de slavdevenaj elementoj en Skandinavio estis rezulto i.a. de edziĝoj inter danoj, svedoj kaj slavinoj.Tiuj eventoj ŝajne estas raraj pro karaktero de edziĝo ofte aranĝata pro politika ago, ekonomia kaj ankaŭ socia stato. Mi opinias, ke disvastigon de slavaj elementoj helpis i.a. pli bona ilia pretigo, ekz. ceramikaĵo, kaj ankaŭ ekonomiaj motivoj – juvelaro, funkcianta ankaŭ kiel pagrimedo, kaj ankaŭ komercaj kontaktoj (Naum 2008, p. 139). Tre probabla estas ankaŭ, ke elementoj de slavaj vestoj kaj juvelaro estis parte transprenitaj de loka loĝantaro pro tiama modo, pri kio atestas sufiĉe multaj fragmentoj de juvelaro el suda parto de la Balta Maro troviĝantaj en bornholmaj trezoroj kaj en unuopaj elfosaĵoj, ankaŭ ŝanĝo de ilia funkcio, ekz. bidojn el orelaj pendaĵoj uzataj estis kiel elementoj de koliero aŭ kiel pendaĵoj kun funkcio de buko/broĉo.

Tia ŝanĝo estis rezulto de la duagrada uzo de ornamaĵoj aŭ nova interpretado de tiuj elementoj de la loka loĝantaro, por kiu ili estis fremdaj. Tio povas ankaŭ speguliĝi en netipa lokigo de tiuj objektoj en tomboj, kiuj estis esprimo de ilia nova kultura signifo (Naum 2008, p. 229).

Trad. Henryk Kosicki