Kanzono por bona tago

Kanzono por bona tago

Treege volus mi vekiĝi

laca per viv' inter arboj

kun neniu intervidiĝi

nur birdojn aŭdi, kanteti mem pro ĝoj'.


Ĉi tiel kuŝi sub ĉielo

kie de herboj de arom'

kaj son' agrabla en orelo

pli ripozigos min for de ajna hom'.


REFRENO:

Jen estas mia por bona tag kanzono.

Mi ĝuste nun ĝin kantas,

kvankan mankas al mi mono.

Sed morgaŭ ŝajne venos tago

pli bona ol ĝis nun


Ĝuste naturo kaj trankvilo

ebligos al vi sanon nun,

do vi ne serĉu kuracilon,

por resaniĝi - ja bele brilas sun'.


Kaj jam nervoza esti ĉesu,

alia estas nun bezon':

pri ĉiuj zorgoj tuj forgesu

kaj kantu kune kun mi gajan kanton.


REFRENO