Ni hisu la velojn

Ni hisu la velojn ( de KAJTO)

Refreno

Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent’

Finfine ni foriru en ĝusta moment’

Ni kuraĝas forveli, esper’ en la kor’

La ŝip’ estas preta, ni iru nun for!


Subiris jam la luma sun’,

La ŝipo laca dormas nun.

En la haveno post vojaĝ’

Ripozas nun la ekipaĵ’.

Maristoj tra la stratoj vagas

Dum aliaj brandon pagas

Kaj post plezura aventur’

Jen ŝipen ili kantas nur:

Post longa nokt’ en luna lum’

Kaj tro facila amindum’,

La viroj nun kun iluzi’

Dormante pensas nur pri ŝi,

Sed frumaten’ retrovas sin

Forgesita jam la karulin’.

Ĝojigas nur la vent’ de la mar’

Ekkantas jam la maristar’:

Sur ŝaŭma akvo velas ĝi

Kun vasta maro antaŭ ŝi.

Fidinda por la maristar’

Ĝi estas heimo sen kompar’.

Neniu loko sur la ter’

Plibonas kontraŭ la mizer’.

Mildiĝas bona akra sent’

Forigas ĝin la mara vent’.