Esperanto sur la strando - la unua

Pierwsze Esperanto na plaży

La unua "Esperanto sur la strando" / Pierwsze "Esperanto na plaży"

Programo de la evento: / Program imprezy:

2013_PROGRAMO.pdf

La letero en botelo:

Tekst listu w butelce (w języku Esperanto):

Ni, ĉi-sube subskribitaj esperantistoj, la partoprenantoj de la renkontiĝo titolita „Esperanto sur la strando” organizita en Sopot por inaŭguri la agadon de la Triurba Esperantista Asocio „Torento”, deziras transdoni al aliaj homoj la jenon:


1/ ni ĝojas, ke ni kontaktis la internacian lingvon Esperanto, en kiu ni vidas la eblecon pli facile interkomreniĝi kun homoj de aliaj nacioj

2/ Esperanto estas por ni la maniero vivi inter aliaj homoj, kies malsimilecon ni estimas

3/ Esperanto permesas al ni riĉigi nin reciproke, ĉar ĉiu nacio enportas proprajn valorojn, kreante specifan esperantan kulturon

4/ ni esperas, ke en estonteco okazos ankoraŭ pli granda disvastiĝo de Esperanto en la tuta mondo por la bono de ĉiuj homoj

5/ Esperanto kiel tia igis neniun pli bona homo, tamen okupiĝi pri tiu ĉi lingvo fariĝas por ĉiu tempo de pensado pri komplikeco de demandoj pri paco kaj toleremo

6/ ni deziras al ĉiuj homoj de bona volo en la mondo kompreni, ke same kiel Esperanto, kiu estas la propraĵo de ĉiu, kiu scipovas ĝin uzi kaj samtempe estas nenies ekskluziva propraĵo, simile la donita al ĉiu homo libereco ne povas malliberigi aliajn homojn, tio estas devigi ilin por agoj, kiuj malobservus ilian rajton por esti liberaj.