Diru Torento

La himno de Triurba Esperantista Asocio "Torento"

Diru Torento ( melodio de popola kanzono: "Hej bystra woda" )

Diru torento, kaj vent' arbara

pri Esperanto nia kara,

kiu aŭdiĝas ĉe l'pola maro

danke al esperantistaro.


Fluu torento tra nia tero,

veku en koroj la esperon,

ke en la mondo paco fariĝos,

kiam ni interkompreniĝos


Vivu la paco kaj amikeco,

kaj nia esperantisteco

Ĉar kiam gaje ni kantas kune,

tuj en la kor' fariĝas sune.


Forlasu larmojn, forlasu tristojn,

salutas vin esperantistoj!

Kiu en si la esperon havas,

por tiu Esperanto gravas.