2017 - María Teresa Ezquerra

MEMORE AL MARÍA TERESA EZQUERRA

verkis: Lorenzo Noguero

Mª Teresa Ezquerra Álvarez, esperantistino membro de Frateco, forpasis en 2016. Kelkaj geamikoj decidis organizi ian omaĝon memore al ŝi. Tio okazis la 19an de majo de 2017 en "Biblioteca de Aragón" en Zaragozo.

En la omaĝo intervenis reprezentantoj de diversaj grupoj al kiuj apartenis Mª Teresa, kiel:

Kelkaj parolis pri Mª Teresa, rakontis personajn memoraĵojn... Oni legis tekstojn de la libroj kiujn ŝi verkis... Aliaj deklamis poemojn dediĉatajn al ŝi... Oni povis vidi fotojn kaj aŭskulti "Va pensiero" (tre ŝatata de ŝi). Kaj je la fino, la Grupo de Origami proponis ke ĉiu el la ĉeestantoj prenu paperon en kiu skribi ion dediĉe al Mª Teresa; poste, laŭ indikoj ĉiuj faldis kaj konstruis etan muelilon el papero; kaj oni lasis la figurojn en iu sako; fine, oni povis preni unu kaj foriri kun tiu memoraĵo pri ŝi.

Ĉio estis trafe organizata kaj disvolviĝis en emocia etoso kaj kun elmontro de simpatia amikeco kaj admiro al ŝi. Ĉeestis kelkaj membroj de Frateco kaj intervenis ties prezidanto.

VORTOJ DE LA PREZIDANTO DE FRATECO

Unue, mi volas diri dankon:

  • Dankon al la ĉeestantoj.

  • Dankon al Mª Teresa, kiu iel ankaŭ ĉeestas ĉi tie.

  • Kaj dankon al kiuj organizis kaj ebligis ĉi tiun omaĝon, ĉefe al Inma kiu havis la ĝentilon inviti la esperantistojn partopreni la eventon.

Do, mi intervenas kiel prezidanto de la Asocio de Esperanto Frateco sed same kiel amiko de Mª Teresa.

Por mi estas iom strange paroli en ĉi tiu evento. Estas iel dolĉamara sensaĵo. Mi memoras pentraĵon kiu estis en la domo de Mª Teresa en la ĉefa ĉambro. Aperas pajaco kiu ploras. Kutime ĉe pajaco oni pensas pri rido... Tamen, nun ni prefere priatentu la duonon plenan de la botelo...

Kaj mi pensis fari du kontribuojn aŭ konsiderojn: unu abstrakta kaj la alia konkreta.

Por la abstrakta: Ni jam scias, ke Mª Teresa estis homo kun aparta sentemo kaj kun plurflankaj kulturaj inklinoj. Mi nun, pro proksimeco, ŝatus substreki tri elementojn. Tial mi proponas, ke antaŭ nia menso aperu ia triopo aŭ triangulo. Kaj estas tri verticoj aŭ tri vektoroj. Nome: papero, imago kaj vortoj. Kaj, kombinante tiujn tri fortojn aŭ motivojn, ni alvenas al tri sferoj:

Papero + Imago = Origami (paperfaldado)

Papero + Vortoj = Libroj, literaturo.

Vortoj + Imago = Esperanto.

Mª Teresa interesiĝis pri origami kaj pri libroj (legeme kaj verkeme) kiuj permesis al ŝi flugi per la imagpovo. Ŝi konsciis pri la graveco de la lingvoj (ja ŝi laboris kiel instruistino pri angla idiomo) kaj de la komunikado kaj restis logita pri la ebloj de lingvo sen landlimoj kia estas Esperanto.

Kaj laste, kiel konkreta alportaĵo, mi volas fini legante kelkajn vortojn de ŝi. Mi legos ilin en esperanto, kiel ŝi skribis ilin, kaj poste mi tradukos. Miaopinie, ni povas konsideri ke ili ankaŭ estas adresataj al la nunaj ĉeestantoj. Temas pri elektronika mesaĝo kiun ŝi sendis al mi iun 6an de januaro (mi skribis al ŝi la antaŭan tagon kun bildoj kaj vortoj pri amikeco):

"Dankon pro tiu mirinda donaco. Neniam la Tri Magoj donacis al mi ion tiel linda. Por mi la mondo estas pli mirinda danke al amikoj kiel vi".

Lorenzo Noguero

ACRÓSTICO DE PILAR HERNANDIS

PARA MARÍA TERESA EZQUERRA

Magnolias rosas, en homenaje a su larga vida

Amiga especial y colaboradora eficiente

Radiante su pasión por las letras y bellas artes

Iluminada su percepción"sagaz Vía Láctea"

Alegre caminaba a pesar de su dificultad

Tiempos tejidos con esfuerzo y una gran fortaleza

Ejemplo de constancia con ánimo ciclópeo

Requiebros para su sonrisa alegre y pizpireta

Esencial calma, claro ejemplo, ante la adversidad

Siempre alerta, su viva mirada circundaba los

Amaneceres de una mujer segura y creativa.

En Belchite nació; más adelante se instaló en

Zaragoza después de dedicarse a la docencia

Quiso el destino que viviese en diversas ciudades

Un tiempo, como profesora de lengua e idiomas

Escribió libros y compartió tertulias y amigos

Raudas sus manos plegaron estrellas, pajaritas...

Rosas, loros y otras figuras de papiroflexia

Ahora, todos los astros del cielo alumbran sus sueños.

Con cariño, Pilar Hernandis