SOCIA VIVO‎ > ‎

2017 - Alzacaj kuriozaĵoj

ALZACAJ (KAJ BASELAJ) KURIOZAĴOJ
verkis:  Eduardo Berdor Remón
Vicprezidanto de "Frateco"


Jarojn post la publikigo de mia observado de la svisaj specifaĵoj, jen mi revenas per nova artikolo sed ĉi-foje pri Alzaco, la franca regiono en la nordoriento de la lando. Tiun koncepton "nordoriento" mi ektraktos poste.

Mi vizitis kvar urbojn: Baselo en Svislando, Mulhouse, Strasburgo kaj Colmar. Kompreneble, mi povus verki pri la plej elstaraj monumentoj kaj muzeoj, sed tiu ne estas mia nuna celo. La alzacaj vilaĝoj estas fame belaj, sed se vojaĝi trajne, viziti vilaĝojn estas malpli facile.

Basela fluĝaveno logoo

Basela fluĝaveno

Jam la flugo estis iom aparta, ĉar la aviadilo alteriĝis je speciala flughaveno: ĝi estas la tiel nomata Eŭroflughaveno, ĉar ĝi situas inter la landlimoj de Francio, Svislando kaj Germanio. Ĝi fakte estas en franca teritorio, sed la trilandlimo estas tre proksima kaj pli ol duono de la flughaveno estas mastrumata de la svisaj aŭtoritatoj. Estas klare kiam oni troviĝas en unu aŭ alia parto de la flughaveno, pro diversaj spuroj: depende de tio, la ĵurnaloj estas plimulte germanlingvaj aŭ franclingvaj, la soldatoj aŭ policistoj estas francaj aŭ svisaj, kiam oni eniras novan parton oni vidas afiŝon kun flago de unu el tiuj landoj ks.

Basela panoramo

Baselo

Baselo (Basel en la germana, Bâle en la franca, Basilea en la hispana) estas pli proksima al la franca landlimo ol mi pensis. Mi erare kredis, ke Baselo estis sufiĉe da kilometroj for de tie ĉar tiu urbo estas germanlingva. Tipa urba buso sufiĉas por vojaĝi ekde franca vilaĝo al Svislando. La plej tieaj gravaj entreprenoj  estas apotekaj, ekzemple Roche, kiu plej certe produktas medikamentojn, kiujn mi prenas.

Tiun tagon mem, okazis loka festo: la naĝado en la Rejno. Rejno estas la rivero, kiu naskiĝas en Svislando kaj iras norden ĝis Roterdamo. Homoj ĉiuaĝaj, ankaŭ familie, ĵetas sin en la riveron kaj naĝetas (ĉefe ili lasis sin treni de la akvofluo) ĝis kajo. Mi trairis ponton por spekti tiun vidindaĵon pli bone kaj malkovri novan kvartalon sed la revenvojo ne evidentiĝis. La strato subeniris kaj la sekvonta ponto estis sufiĉe pli alta ol la strato mem, do mi devis reveni sur miaj paŝoj por trairi la saman tuj antaŭe trairitan ponton.

Supozeble ankaŭ pro la festo ie ĉie videblis flagoj de la loka kantono. Ties blazono aspektas kiel sakskorno surtrue. Fakte, temas pri episkopa bastono.

La stacidomaj necesejoj konfirmis la reputacion de Svislando: ili estis la plej puraj, kiujn mi iam vidis kaj oni devis pagi 2€ (20 svisajn frankojn, ĉu monŝanĝe pli aŭ malpli?) por uzi ilin; iom malpli por nur pisi. Eblis ankaŭ duŝiĝi po la sama kvanto. Tie estis gardisto-purigisto, kiu pasigis pli longe klarigante la funkciadon ol purigante. Krome, li estis altega nigrahaŭtulo, kiu nur parolis en la svisa-germana. Mi pensas, ke li havis duoblan funkcion: purigi kaj eviti, ke homoj eniru senpage kaj senpermese.

Tingely-parko

Alia vidindaĵo en la urbo estas la parko Jean Tinguely. Malgraŭ tio, ke la nomo povas sugesti alion, tiu artisto de la komenco de la 20a jarcento estis baselano. Meĥanikaj maŝinoj elegante movas akvon en diskreta baseno.

Statuo Dreyfus

Mulhouse estas brustskulptaĵo dediĉita al Dreyfus, la militisto maljuste akuzita je perfido je la fino de la 19a jarcento. Gazetoj kaj homoj subtenis lin pasie aŭ insultis lin akre. En la muzeo de la urbo, kie oni trovas lokajn restaĵojn sed ankaŭ artaĵoj apartenintaj al la plej riĉaj familioj, krome estas ejo por omaĝi tiun homon, kiu punpagis sian komdamnon en kariba prizonaĉo dum pluraj jaroj, ĝis kiam oni instigis okazigi novan proceson kaj oni deklaris lin senkulpa.

Aliteme, mi trovis afiŝon pri monpunoj kaze de kontraŭurbaj agoj : po 68€ se ne kolekti la hundfekaĵoj, se pisi surstrate, se kraĉi aŭ sputi maĉgumon sur la pavimon. Kompreneble, oni ankaŭ proponas solvojn. Estas normale, ke oni monpunas tiajn sintenojn sed ĉu po la sama kvanto?
 
 
 
La plej interesa muzeo en Mulhouse temas pri la historio de la aŭtomobilo. Inter la 20aj kaj la 30aj jaroj oni dekoraciis la plej luksajn aŭtojn per bestetaj simboloj je la antaŭkapoto. Elstaraj variaĵoj!

Strasburga tramo

En Strasburgo mi uzis la tramvojon, same kiel en Mulhouse. En Colmar nur estis busoj kaj turismaj trajnetoj. Tiu Strasburga tramo anoncis la haltejojn per malsama enkonduka muziko. Mi eĉ senĝene aldonus, ke la melodio iel rilatis al la nomo aŭ sonoreco de la nomo de la haltejo. Ankaŭ en tramvojaj vagonoj surporde oni povis legi reklamojn por labori en apuda Germanio: “Travailler en Allemagne, warum nicht?” (eo: Labori en Germanio, kial ne?).
 
 

En la muzeo pri dekoraciaj artaĵoj mi trovis kokforman horloĝon tre interesan. Mi supozas, ke estas granda horloĝa tradicio ĉar la katedralo enhavas horloĝturon apud la altaro, kiu altiris la atenton de la vizitantoj. Apud la riverbordo kaj la EU-konstruaĵoj oni kreis kolekton de eŭropaj benkoj fare de artistoj de la tuta Unio.


Lastatempe en Francio okazis reorganizado de regionoj, kaj oni kunigis Alzacon, Ĉampanjo-Ardenoj-n kaj Lorenon kaj oni renomis ilin Grand-Est. La nova nomo ne kontentigas multajn, ĉar ĝi plidaŭrigas la stereotipojn pri tiu parto de Francio (senlaboro kaj malvarmo ĉefe).

Colmar

Colmar - rue des Marchands

Colmar estas unu el la plej belaj urbetoj en Francio. Ĉarmaj kanaloj kaj dometoj aparte rimarkindas. En ĝia natura muzeo mi vidis ekzempleron de birdo nomata "smeraldo". Ĝi estas malgrandega. Mi ĉiam aŭdis, ke la kolibrio estas la malplej granda birdo. Post posta serĉado, mi malkovris, ke smeraldo estas subspeco de kolibrio.

Bartoldi-muzeo

Ankaŭ tie mi vizitis la muzeon de Bartholdi, kiu estis la aŭtoro de la tiel popole nomata Statuo de la Libero. Senton de cirklofermiĝo mi ekhavis, ĉar tie mi malkovris, ke la unua monumento, kiun mi vidis en Baselo estis de tiu skulptisto mem. Temis pri omaĝo kaj danko al la svisoj el la strasburganoj pro la homama helpo, kiun ili ricevis dum la sieĝo de la urbo dum la franc-prusa milito.

Muzeo de la ludiloj - Colmar

Trajno - Muzeo de la ludiloj - Colmar

Lego-vitrino - Muzeo de la ludiloj - Colmar

En la muzeo pri ludiloj troviĝas ludĉevalo, kiu fakte estas triciklo. Tiaj ili estis je la fino de la 19a jarcento. Aliaj interesaĵoj povas esti kontraŭgermana anser-ludo (de la 1a-mondmilita tempo), tipa infanĉambro kun ludiloj de la 80aj kaj 90aj jaroj, originalaj LEGO-aĵoj, grandaj fervojaj pejzaĝaj maketoj aŭ la plej grandaj turboj (t.e., turno-svingiloj), kiujn mi iam vidis.



Se vi iam iris al Francio kaj vojaĝis trajne kaj reiras tien eble vi spertos, ke la trajnbiletoj rimarkinde malpligrandiĝis. Antaŭe, ili apenaŭ povis eniri la monujon eĉ duoble faldita. Nun ĝi havas la grandon de vizitkarto.
 
 

Koncerne al la trajnoj aldone, vi eble scias, ke oni devas validigi sian bileton en maŝino (flavkolora en Francio) antaŭ ol envagoniĝi, ne nur en Francio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Tio okazas, tial ke la biletoj ne havas konkretan daton: fakte, aperas dato ekde kiam oni  povas veturi, do tio signifas, ke se oni ne validigas ĝin, oni povus denove vojaĝi per la sama bileto. Se oni forgesas validigi, oni povas tuj antaŭ la forirfajfo kontakti la kontroliston, kaj tiu ĝentile validigas ĝin. Tamen, okazis al mi iom malsimilan: mi intencis validi la bileton kaj mi erare kredis, ke post pluraj provoj mi sukcesis. Mi riskis sufiĉe altan monpunon; feliĉe la kontrolisto rimarkis, ke mi estis veturanta tuj post la aĉeto de la bileto, kaj ke mi ne intencis agi kontraŭleĝe. Malpeziĝan silentan veon mi elbuŝigis.  


La morgaŭon post la atenco en Barcelono ĉiuj ĵurnaloj informis pri ĝi en sia titolpaĝo. Miris min, ke nenio aperis pri tio en Le Monde. Mi estis forgesinta, ke tiu ĵurnalo estas vespera, do tiu mateno temis ankoraŭ pri la hieraŭa. Ĉu ankoraŭ ekzistas tiaj ĵurnaloj en Hispanio?
 
Eduardo Berdor
Comments