2017 - (20)‎ > ‎

2017 - Pri la 76a Hispana EK

PRI 76A HISPANA KONGRESO
verkis:  Lorenzo Noguero


En 2017 la 76ª Hispana Kongreso de Esperanto estis organizata en Teruelo kun alloga (stela kaj kajta, beletra kaj historia, amuza kaj amema) programo. Partoprenis 150 homoj (inter ili 11 el Zaragozo: inter fratecanoj kaj lernantoj).


Kontribuis al la programo la fratecanoj Lorenzo Noguero (prelego pri  Historio de Esperanto en Aragono) kaj Eduardo Berdor (ZEOj en la mondo).

Krome, estis ekspozicio pri esperantaj poŝtmarkoj danke al Antonia Lapuerta.


De nun, jam estas en Teruelo placeto kun la nomo "Glorieta de Esperanto". Okazis KER-ekzameno (parola parto) kaj partoprenis fratecanoj. Ni esperu ke la rezultoj estu sukcesaj!


Krome menciindas, ke KAJTO, la fama esperanta muzik-grupo, ludis unuafoje en Hispanio kaj estis mirinda kaj memorinda koncerto!

Comments