2017 - (20)‎ > ‎

2017 - Prezentado de libro

PREZENTADO DE LIBRO
"LA CALLE ZAMENHOF"
FARE DE LA POLA AŬTORO
verkis:  Lorenzo Noguero
Prezidanto de FRATECO



La prezentado okazis la 22an de junio de 2017 en “Biblioteca de Aragón” en Zaragozo.


Intervenis: Lorenzo Noguero (Prezidanto de FRATECO), José Vicente Celaya (eldonisto de “Libros Certeza”), Ernest Kowalczyk (“Instituto Polaco de Cultura”) kaj la aŭtoro Roman Dobrzyński.

Lorenzo pretigis prezentadon kun bildoj pri la libro kaj pri Zamenhof kaj Esperanto.


Krome, oni spektis 5-minutan videon
“Zamenhof en Varsovio” kie parolas la nepo L.-C. Zaleski-Zamenhof. 


Roman estis tre simpatia kaj ĝentila kaj memoris ke antaŭ jaroj estis en Zaragozo. Pri tio, aperis raporto en “Boletín” de HEF de sep.-okt.1964 (p. 22 kaj 23). Same li lasis al ni neforgesablan memoron.

NIAJN VIZITANTOJN...
Mag. Roman Dobrzyński
Publikigita en la paĝoj 22-23 de la bulteno de HEF
"Boletín" - (septembro-oktobro de 1964)


Ni troviĝas en la sidejo de la sekretariejo de H.E.F. Antaŭ ni staras junulo kiu flue kaj elegante parolas nian Internacian lingvon. Roman Dobrzyński, oficiala reprezentanto de Pola Esperanto Asocio, por nia nacia jubilea kongreso de Esperanto, parolas al ni pri la cirkonstancoj kiuj lin malebligis akurate atingi nian kongreson. Sro. Dobrzyński, kiu ne nur bone konas nian historion sed ankaŭ  flue parolas nian lingvon, kiun li studis kiel sekvo de Esperanto —korespondado kun hispanino—, estas 28 jaraĝa fraŭlo, jurmagistro kaj ĵurnalisto. Lia simpatio al Hispanio naskiĝis antaŭlonge, kaj la realigo de ĉi tiu vojaĝo estas plenumo de sopiro kiun li karesis de antaŭ  longaj jaroj. Hieraŭ, en agrabla kaj interesplena kunsido ĉe nia Esperanto-Klubo «Frateco» li prelegis pri siaj travivaĵoj en nia landa, pri l.a nuna stato de Esperanto kaj pri la nuntempaj cirkonstancoj kiuj konsilas ŝanĝi niajn kadukiĝantajn sistemojn pri la organizado kaj propagando de la Internacia Lingvo. Lia interesa parolado spicita per spritaĵoj kaj esprimoj en hispana lingvo ege plaĉis al la ĉeestantaro kiu per varmaj aplaŭdoj premiis la preleganton. 


Nun, alveninte la adiaŭa momenta, tre ĉagrena al ni pro la frata kaj varma amikeco kiu tutnature kaj spontane naskiĝis el nia interkonatiĝo, ni faras al nia bona amiko Roman, la jenajn demandojn: 

Ĉu via vojaĝo al Hispanio senrevigis vin? - Ĉu ni, la hispanoj, aspektas kiel vi imagis? 

Estis por mi senreviĝo trapaso de la hispana limo pro la fakto, ke la Jubilea Kongreso de H.E.F. jam estis forpasinta. La tro longa devo atendi la vizon en Parizo malaperigis de antaŭ  miaj okuloj la celon de mia vojaĝo. Mi plu vojaĝis ne sciante kion mi vidos, kiun renkontos. Tamen la unuaj momentoj de veturo tra Hispanio reigis ĝojon sur mian vizaĝon. Vojaĝo tra la lando «del Sol» estis por mi senĉesa okazo ĝui seninteresan, elkoran helpemon kaj simpatio kiun montradis al mi hispanoj. En Zaragoza mi renkontis la unuajn esperantistojn sentante esti en kaldrono de varmo amika. En neniu lando mi renkontis tiom da natura amikeco; ĉu hispanoj efektivaj konformiĝas al tiuj de miaj imagoj? Nu, ili superpasis ĉiujn miajn imagojn! 

Kion vi povus parali al ni pri la Esperanto movado en via lando, ĉu ĝi efektive progresas inter la intelektularo; ĉu ĝi havas ŝtatan subvencion? 

Dum longa tempo ni, poloj, povis fanfaroni pri tio, ke Pollando estas lulilo de Esperanto. Oni ne povis aldoni io ajn pli. Pollando estis perfekta lulilo, kie Esperanto bonege dormis. La trarompa periodo en evoluo de nia movado estis la jaro 1956 ekde kiam la movado renkontis simpation kaj helpon de la Ŝtato. La 44a U.K. en Varsovio en 1959 estis alia mejloŝtono en disvolviĝo de Esperanto en Pollando. 

La aktuala stato estas ĝojiga kvankam ne kontentiga, P.E.A. havas pli ol tri mil membrojn. Lastatempe oni observas eksterordinaran interesiĝon pri lernado de Esperanto. Anonciĝas tiom da volontuloj lerni la lingvon, ke la Asocio havas klopodojn certigi al ĉiuj, instruistojn, lernolibrojn kaj lernlokojn. P.E.A. estas memstara eldonanto. Aktuale oni disponas per sep diversaj lernolibroj, kvar vortaroj, kaj tuta listo da beletraĵoj. 

P.E.A. ricevis certigon flanke de la Ministerio de Klerigo, ke oni oficiale enkondukos Esperanton al lernejprogramoj, se la Asocio liveros konforme prilaboritajn lernolibrojn. La lernolibroj estas eldonitaj de la ŝtataj eldonejoj. 

Esperanto en Pollando, same kiel mia observo en aliaj landoj progresas ĉefe en intelektularaj medioj. Ĵus aperis ĉe ni broŝuro «Esperanto?» kiu enhavas eldirojn de kelkdekoj da eminentaj poloj, pruvantaj ke en intelektula medio ni renkontas multan ne nur simpation, sed ankaŭ  favoron kaj helpon. Pola Esperanto-Asocio ricevas ĉiujaran subvencion ebliganta dungon de kelkdeko da sufiĉe bone pagataj oficistoj. 

Kara amiko, hieraŭ vespere en nia Klubo vi alparolis niajn zaragozajn, esperantistojn kaj salutis ilin, ĉu vi deziras, kiel reprezentanto de Pola Esperanto Asocio, kaj el la paĝoj de nia «Boletin», sendi saluton al la hispana Esperantistaro?

Mi tre bedaŭras, ke de la Kongrestribuno mi ne povis saluti la karajn hispanajn esperantistojn. Tamen, kiel diras latina proverbo «vortoj forflugas, skribaĵo restas», do finfine mi evidentiĝas bonŝance povante skribmaniere diri, ke mi ne renkontis ankoraŭ  pli profundan amikecon ol tie ĉi sub «sol de España». Estu salutataj karaj amikoj! 

Sinceran dankon, amiko Roman! 

Comments