2016 - (9)‎ > ‎

2016 - Pri princino kaj papilio

PRI PRINCINO KAJ PAPILIO
verkis: Lorenzo Noguero
Publikigita en la paĝoj 27-28 de la bulteno nº 416 de HEF
"Boletín" (oktobro-decembro 2016)


La mistera princino de la titolo rilatas al fama poemo de Rubén Darío "Sonatina", publikigita en "Prosas profanas y otros poemas" [Profanaj prozoj kaj aliaj poemoj] (1896). Tiu famega poemo por hispanlingvanoj (elstara montro de modernista stilo) estis tradukita al Esperanto en diversaj versioj. La papilio tie aperanta povas esti simbolo de la animo kiu aspiras al eliro al libero.

Kurioze, tiu poemo aperis komplete en esperanto en romano de Juan Antonio de Zunzunegui "El barco de la muerte" [La ŝipo de la morto] (1945). En tiu romano enestas multaj komentoj pri esperanto kaj esperantistoj (eble la neesperanta romano kun pli da mencioj). Oni povas foliumi ilin en la ttt-paĝo de HEF, en la sekcio: "Que es">Literaturo>Menciones literarias.

Jen ligilo por rekte eniri tien:      Menciones literarias

La versio en Esperanto de tiu poemo (en traduko de Félix Díez) jam aperis en la "Boletín del 2º Congreso de esperantistas ibéricos" [2-a Iberia Kongreso kaj 4-a Hispana Kongreso] okazinta en Bilbao en 1924. Tiu bulteno estas konsultebla en la bitoteko de HEF.

Kaj je la fino, alvenas la princino:

LA MALGAJA PRINCINO
(Rubén Darío)

Princin' estas malgaja. Kion havas princino?
Ŝia fraga buŝeto elsopiras sen fino.
Kaj ŝi perdis koloron, ŝi de longe ne ridas,
sur la seĝo el oro la princin' pala sidas.
Restas muta klavaro, ne aŭdiĝas sonoro,
kaj en glas' forgesita svenas ĉarma la floro.

La triumfo de pavoj jen ornamo ĝardena,
la mastrina babilo de vantaĵ' estas plena,
ruĝvestita petolas histriono, sed plendas
ĉar princino ne ridas, ĉar princino ne sentas;
persekutas princin', orienten, ĉielon,
sendifinan la penson, iluzian libelon.

Ĉu ŝi pensas al princo de Ĉini' aŭ Golkonda
aŭ al tiu haltinta por admiri de blonda.
La princino karesajn, lumodolĉajn okulojn?
Ĉu por estro de klara diamant' ŝiaj ĝemoj
aŭ por mastro fiera de Ormuzaj la gemoj.

Estus ŝi hirundino, estus ŝi papilio,
por rapidaj flugiloj, sur skal' de radio
ŝi al suno flugadas, sub lazuran ĉielon
suĉus ŝia spirito de la vivo la belon,
ŝi liliojn salutus per printempa kantaro.
Malaperus en vento sur la tondro de l' maro.

Ŝi ne amas palacon, ne plu sorĉan balkonon
nek arĝentan ŝpinilon, puncan la histrionon
nek de cignoj samvoĉaj sur blulago la ĥoron,
kaj la floroj malĝojas pro kortega la floro;
de la nordo nelumbo, la jasmen' de Oriento.
De la sudo la rozo, dali' de Okcidento.

Malfeliĉa princino kun la bluaj okuloj.
Mallibera en oro, mallibera en tuloj,
en marmora la kaĝo de vastega palaco,
en fiera palaco, kie viglas por paco
Gardistaro, halebardaj cent negroj, kaj sono.
De ĉaŝund' nedormanta kaj kolosa dragono.

Ho plej bela princino, estus mi papilio!
Princin' estas malgaja, pala, kiel vizio;
adorata vizio la ebura kaj ora!
Flugus mi voki princon de land' rozkolora.
(La princin' estas pala, princin' estas malgaja)
Ŝi, pli brila kaj ĉarma ol tagiĝo la maja.

Ho, silentu, princino, ĉesu jam via palo,
diras bona feino. Sur fluganta ĉevalo
al vi venas radia, en la zono jen glavo,
kavaliro vin koni, li fariĝos la sklavo;
la venkinto de Morto; kaj denove la flamo
viajn lipojn bruligos per la kiso el amo.

Lorenzo Noguero
Comments