2015 - (11)‎ > ‎

2015 - Obskuraj historiaj anguloj

LA OBSKURAJ ANGULOJ
DE LA HISTORIO
Antonio Marco Botella
Zaragozo - 2015


Antaŭ ne longe mi legis kun certa surprizo sur paĝoj de iu E-revuo frazon de esperantisto, kiu ellasis kvazaŭ ŝvebanta en la aero riproĉo-lamenton: "mi serĉis la nomon de esperantisto en la verko "Analoj de la Hispana Esperanta Movado" kaj mi ne trovis ĝin!!".

Trankvile, sen ia ajn ekscito, kiel aŭtoro de tiu libro, mi "digestis" tiun kvazaŭ riproĉon kaj dialogis kun mi mem: ĉu eble saĝa homo povas skribi tiun frazon serioze? Ĉu iu ajn povas pretendi, ke nur sur ne pli ol mil paĝoj oni komentu la aktivadon de miloj kaj miloj da esperantistoj laŭlonge de unu jarcento? 

Jes! –mia kara leganto ekzistas multaj geesperantistoj en la historio de Esperanto ne menciitaj sur paĝoj de "Analoj". Mi mem, post longaj jaroj de esplorado en malnovaj dokumentoj, eksentas certan agrablan surprizon kiam dum miaj oftaj legadoj mi trovas en malnovaj dokumentoj belajn historiojn de esperantistoj ne aperintaj ĝis nun sur paĝoj ne nur de "Analoj", sed ankaŭ ne en neniu alia esperantista libro publikigita ĝis nun. 

Ekzemple, mi legis sur paĝoj de revuo ne-esperantista, la historion de hispana esperantisto, rifuĝinta post la intercivitana hispana milito en punkoncentrejo de Alĝerio, kie oni murdis senskrupule, do li konsideris pli bone morti ol suferi tiom da humiligoj. Riskante sian vivon li forkuris el la koncentrejo kaj suferis terurajn persekutojn. Oni ne scias kiel li traslokiĝis al Francio, batalis dum jaroj en la franca rezistado, estis oficiale honorigita per medalo, kaj post la mondmilito aktivis kiel elstara esperantisto, vivis belajn horojn de amo, kaj fine mortis en hospitalo de Vietnamo sen la konsolo de mano amika kiu mildigu liajn suferojn. Lia nomo ne aperas en "Analoj", sed eble aperos en eldonotaj verkoj miaj… 

Sed ne ĉiam la historioj estas dramaj, ekzemple, mi legis la viverojn de kataluna esperantisto, astronomo, efika propagandisto en kleraj sciencistaj medioj, kunfondinto de Kataluna Esperanta-Grupo. Li loĝis kelke foje en Londono kaj pli ofte en kataluna urbo, kaj en la propra hejmo havis observatorion por studadi la astrojn.  Ĉiutage li kunvenis en sia domo kun aliaj esperantistoj por konversacii pri la Movado aŭ mil aliaj esperantistaj eventoj. Lia talento kaj scioj pri Astronomio estis tiel grandaj, ke kiel faka rekono la "Internacia Luna Asocio" de Londono donis  lia nomo al lunkratero. Ankaŭ lia nomo ne aperas en mia verko "Analoj", sed tre probable aperos en venonta verko mia. 

Kaj kiel tiuj, ankaŭ mi legis menciojn de bonaj esperantistoj kiuj ne aperas en "Analoj", eble ĉar ne estis protagonistoj de elstaraj aktivadoj, eble ĉar li (ŝi) estis tre modesta kaj faris ĉion por ke sia nomo ne aperu en esperantistaj revuoj… 

Krom la biografietoj aperintaj en pluraj el miaj verkoj, de tempo al tempo mi verkis biografiojn de elstaraj esperantistoj kiel tiuj pri Mangada, Vicente Inglada, Francisco Máñez, Emilio Gastón k.a., malofte venas al mi konsultoj de geesperantistoj pri samideanoj kiuj apenaŭ estas menciitaj en "Analoj" aŭ en aliaj el miaj verkoj. Mi respondas ĉiam laŭ mia scio. Inter ili, laste, koincidis du konsultoj pri informoj de esperantisto prestiĝa, ambaŭ pri Emilio Herrera Linares… 

Plaĉe mi respondis al ambaŭ kion mi sciis pri li, kaj samtempe tion mi faras nun publike per nia oficiala bulteno, kial? ĉar temas pri homo tre prestiĝa sed ne nur kiel esperantisto, jen la profiloj pri li  kies biografio estis petita al mi de du esperantistoj samtempe, estis:

EMILIO HERRERA LINARES


Emilio Herrera Linares, pioniro de la hispana Aviado, direktoro de la Aviado-Lernejo de la Hispana Respubliko, naskiĝinta en la jaro 1879, li studis en la Akademio de Inĝenieroj de Gvadalajaro kaj fariĝis Inĝeniero pri Aeronaŭtiko kaj unu el la plej elstaraj kaj kompletaj matematikistoj de Eŭropo. Li planis aerostaton kun alia esperantisto, la sciencisto Leonardo Torres Quevedo kaj kun Juan de la Cierva la unuan autoĝiron. Lia talento estis ja singulara. 

Mi ne havas certan daton pri lia esperantistiĝo, sed oni povas certigi senerare, ke li jam estis esperantisto dum la unuaj jaroj dudekaj, ja dum tiu tempo okazis en Madrido oftaj Esperanto-kursoj: ĉiujare unu, minimume, en la "Ateneo de Madrido" gvidata de Julio Mangada Rosenörn, alia en la Madrida Universitato gvidata de Dro. pri Filozofio kaj Beletro pastro Mariano Mojado, ankaŭ sekretario de HEA k.a. preskaŭ certe li lernis Esperanton en "Ateneo de Madrido", ja li apartenis al amiko rondeto kiu kunvenis preskaŭ ĉiutage ĉe l' Ateneo.

En 1925 okazis la "Konferencoj de Parizo" en la Sorbono-Universitato de la franca ĉefurbo, kies celo estis serĉi la plej adekvatan sistemon por apliki Esperanto en Sciencoj kaj Komerco. Reprezentis oficiale la Hispanan Registaron Leonardo Torres Quevedo, akademiano pri Sciencoj, Vicente Inglada Ors profesoro de Astronomio, Geodezio kaj Meteologia, kaj Emilio Herrera Linares, matematikisto kaj inĝeniero pri Aeronaŭtiko. La triopo bonaj esperantistoj. 

Samideano Herrera estis homo tre aktiva kaj kompetenta pri aeronaŭtika temoj kaj eksperimentoj pri aviado, li ne aperis ofte ĉe la unua vico de esperantistaj aktivistoj, sed ĉiam viglis kiam oni bezonis lin. 

En 1926, okaze de la Sesa Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Madrido li estis elektita membro de la Honora Komitato de la Instituto de Esperanto, institucio al kiu apartenis nur esperantistaj eminentuloj pri Scienco, Arto kaj Literaturo. 

En 1929 li partoprenis en la 8ª Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Oviedo, kie li prelegis helpita de lumbildoj pri liaj spertoj en vojaĝo al Ameriko kiun li faris en Zeppelino. Tiu prelego estis organizita de la Popola Ateneo de Oviedo, kaj tiuokaze Herrera elokvente asertis "ke Esperanto estas la nepra lingvo de nia futuro"  kaj konkrete la Aerlinioj ne nur "jam bezonis Esperanton, sed kelkaj entreprenoj kiel "K-io Farman" jam uzas ĝin ĉiutage en la eksterlandaj aer-servoj". Don Emilio Herrera estis elektita en tiu ĉi Kongreso Honora Vicprezidanto de Hispana Esperanto-Asocio. 

En 1936, kiam eksplodis la intercivitana hispana milito, generalo Emilio Herrera ne dubis eĉ ne unu sola momento: li promesis servi al la Hispana Respubliko kaj homo honesta restis fidela al ĝi, kaj kiel ne povis okazi alimaniere kiam finiĝis la milito li devis ekziliĝi kaj dum multaj jaroj loĝis en Parizo, homo laborema kaj inteligenta li ne restis senaktiva mano sur mano, kaj komencis verki profundan studadon pri la temo "kiel ekspliki la anomaliojn observataj en la lumo de la planedo Merkuro kiam pasas proksima al la suno", kaj aliaj studoj kiuj taŭgis al la fama Einstein por formuli lia teorio pri la relativeco, kiu, kiel sciite, baziĝas sur la neebleco mezuri la absolutan moviĝon tra la spaco. 

Kiam la politiko kondamnis al forgeso al la hispanaj respublikanoj ekzilitaj, generalo Herrera kaj sia edzino loĝantaj en Parizo, vivis en la plej dura mizero, nur per la mono kiun li ricevis de la franca registaro kiel konsilanto de la Ministerio pri sciencaj problemoj, ankaŭ per prisciencaj artikoloj publikigitaj en fakaj revuoj, per malalta pensio de la Akademio pri Sciencoj de Parizo, sed li ne povis multe ĝui tiun pension ĉar apenaŭ unu jaro poste forpasis kian li jam estis 88 jaraĝa. 

Don Emilio Herrera Linares estis esperantisto, "Ĝentil-homo" de la Reĝo de Hispanio Alfonso la 13ª de Borbon, kavaliro de la Franca Honora Legio, Vicmarŝalo de la Aero, membro de la Reĝa Akademio pri Sciencoj de Hispanio, laŭreato de la Akademio pri Sciencoj de Francio, ministro unue kaj de la 9-a de majo de 1960 ĝis la 8ª de marto de 1962 prezidanto de la registaro de la Hispana Respubliko en ekzilo kaj… esperantisto.. 

Don Emilio Herrera forpasis en Ĝenevo la 13an de septembro de 1967, kaj poste liaj restaĵoj estis translokigitaj al Granado, lia naskiĝurbo. Sur lia tombo oni povas legi: "la respublikanaj hispanaj aviadistoj, ne ploru lin. Imitu lian konduton".

Antonio Marco Botella

Comments