2015 - (11)‎ > ‎

2015 - Kronikoj pri Cheste

KRONIKOJ PRI CHESTE ESPERANTISTA
(Historio de kamparano kiu instruis Esperanton en vilaĝo)

verkis: Antonio Marco Botella
Eldonita en la paĝoj 26-27 de la bulteno numero 409 de HEF
"Boletín" - januaro - marto de 2015

I
La unua esperantisto en Cheste

En la vilaĝo de Cheste, provinco de Valencio, ekzistis antaŭ longe juna homo nomata Francisco Máñez Sánchez, naskiĝinta en la jaro 1888, kies metio estis terkulturisto. Li estis tre iluzia kaj laborema homo, kaj en unu el siaj vijaĝoj al Valencio li vizitis kafejon kie aŭdis paroli pri la ekzisto de internacia tre facila lingvo, per kiu laŭdire, en baldaŭa tempo ĉiuj homoj de la Tero interkompreniĝos.

Tio multe impresis lin kaj sin promesis, tiel baldaŭ kiel eble, lerni ĝin, do demandis unu kaj alia fojo pri la temo, ĝis kiam fine li atingis aĉeti "Gramatikon kaj Vortaron de Esperanto" de Vicente Inglada Ors kaj López Villanueva. Aŭtodidakte, li lernis la lingvon, kaj samtempe ol li regis ĝin naskiĝis en sia penso la ideon, kial ne?, instrui tiun lingvon en Cheste, kaj eĉ revis ke la tuta loĝantaro, iam, parolu tiun lingvon Esperanto. Tiu revo fariĝis obsedo en la vivo de tiu junulo 19-jara.

En tiu jaro, 1907, Valencio brulis de entuziasmo pri tiu afero, ĉar la urbo fariĝis sidejo de la "Hispana Societo por la propagando de Esperanto" (HSppE), t.e. la Asocio kiu gvidis la Esperantistan Movadon en la tuta lando. Prezidis ĝin la valenciano Román Ayza, kiu anoncis, ke la nova tutlanda estraro intencis organizi en 1909 la Kvinan Universalan Kongreson.

La aktivado de Francisco Máñez

Plena de entuziasmo, la juna chestano pri kiu ni skribas, komencis propagandi Esperanton, kaj por altiri la atenton de siaj samvilaĝanoj por tiu afero, li skribis leteron al eksterlandaj esperantistoj, rekomendante ilin respondi lin al la adreso de la kafejo kiun li vizitis ĉiutage. 

Kaj efektive, la propagando montriĝis efektiva, ĉar liaj amikoj kaj klientoj de la kafejo, konstatinte tiujn leterojn el malproksime, scivoleme, demandis al li pri kio temas, kaj li havis do la okazon klarigi unu kaj alian fojon, Kun granda fervoro, pri la celo de la lingvo, la idealon pri interkompreniĝo universala kiun la lingvo enhavis kiel brila allogo, kaj la esperon de la esperantistoj atingi iam per interkompreniĝo daŭran senliman pacon inter la homoj.

Mañez komencis do, gvidi en sia urbo la unuajn Esperanto-kursojn, kaj li tion faris post la dura tuttaga laboro kiel terkulturisto, tamen, la afero tiom iluziigis lin, ke li sentis la laciĝon de tiu duobla tasko.

En monato aŭgusto de 1908, la Kvara Universala Kongreso okazinta en Dresdeno (Germanio) decidis, inter diversaj kandidatoj, elekti la urbon Barcelono por la okazigo de la Kvina Universala Kongreso. La bona novaĵo por la Valencianoj estis, ke profitante la okazigon en Valencio de grandioza Regiona Ekspozicio, la loka Esperanta Grupo de Valencio proponis organizi Postkongreson en sia urbo, propono kiu estis akceptita, Tiuokaze, la Valenciaj geesperantistoj publikigis jenan noton:

"Valencio, la Mediteranea Ateno, deziras ankaŭ esti visitata de la tutmonda esperantistaro. Kaj de la plej alta instanco, la registaro, ĝis la plej modesta civitano, ĉiuj anonime petas al la esperantistoj kongresontaj en Barcelono, veni al Valencio por elpruvi ankoraŭ unu fojon, la amindan kaj gasteman karakteron de la Valencianoj.

La Urbestraro kaj la popolo plenamase, iros akcepti Dron Zamenhof, kun akompano de siaj gardistoj kaj rajda eskorto.

La Komitato de la Valencia Regiona Ekspozicio, la Muzika Konservatorio, ĉiuj senescepte, akceptos la esperantistajn ekskursantoj-vizitantoj kun malfermitaj brakoj. La urba muzikbando, la Granda Kazino, unuvorte Valencio, plej kore deziras plenŝuti per regaloj siajn gastojn.

En Valencio, do, la esperantistoj!"

La Postkongresa Komitato.

Tiu evento enorme helpis la propagandon de la juna Francisco Máñez en sia urbeto, Cheste.

(En la venonta "Boletín" oni aperigos la duan ĉapitron pri ĉi tiu grava esperantisto)

Antonio Marco Botella

Comments