2014 - (17)‎ > ‎

2014 - Forpasis Pilar Zaragoza

PILAR ZARAGOZA CASAJÚS
Antonio Marco Botella
Zaragozo, 2014


Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1951, samtempe ol sia tiama fianĉo Nicolas López Escartín, en la E-kurso gvidata de nia kolego Antonio Marco. Ambaŭ edziĝis kelkaj jaroj poste, kiam jam ambaŭ regis perfekte Esperanton. Tiu paro sentis profunde la idealon esperantista, kaj tial akurate venis al nia tiama sidejo en strato Roda, (nun Santa Isabel).

Pilar estis profesorino pri Muziko kaj Piano, sed malgraŭ tiu intensa laboro kiel profesorino, ŝi tute ne forlasis Esperanton, same kiel ŝia edzo Nicolas, kaj kiam en la jaro 1961 estis elektita prezidanto de "Frateco" la Rektoro de la Zaragoza Universitato Dro. Miguel Sancho Izquierdo kaj unu jaro poste ankaŭ de "Hispana Esperanto Federacio", li, Don Miguel, elektis kiel Redaktoro de "Boletin" al mia amiko Nicolas.

La sekvo de tiu posteno kiel Redaktoro de "Boletin" estis, ke Nicolas, krom sia ĉiutaga laboro, devis redakti nian bultenon kaj la paro devis akcepti en ilia propra domo, la viziton de esperantistaj eksterlandanoj, kiuj en tiu epoko estis multaj, kaj kiel aldono Nicolas kun la helpo de sia edzino, devis fari aliajn laborojn, ekzemple: ili tradukis al Esperanto la broŝuron "Hispanio por vi" de la Ministerio pri Informado kaj Turismo, kaj la verko "La Vojo" de Escrivá.

En novembro de 2008, forpasis la edzo de Pilarin, sed ŝi daŭrigis entuziasme pensante kiel esperantistino, ekzemple, kvankam grave malsana, ŝi partoprenis en la Kongreso okazinta pasintjare en San Rafael (Francio), kaj ankaŭ la pasinta jaro en la Esperantista Semajno en Cambrils, kaj tiu ĉi jaro ŝi ankaŭ decidis partopreni en la Esperantista Semajno de Lloret de Mar, malfeliĉe… ŝi forpasis!
 
Oni povus daŭrigi priskribante esperantistajn eventojn kiuj Pilarin kaj ŝia edzo estis protagonistoj, sed ĉar ni hodiaŭ devas nur konkreti pri la forpaso de mia amikino Pilar, mi nur aldonu, ke estonte mi faros tion plezure.

Memore al mia amikino:

Al mia amikino Pilarín

Al mia memoro nun venas
tiuj tagoj ĉiam tre feliĉaj
kiam mi vizitis tre ofte
vian hejmon: arta Muzeo,
nur por konversacii bele
pri Esperanto kaj beletro.

Jen do alia grava motivo
por bedaŭri vian fopason:
mi ne plu ĝuos de via estimo!
ankaŭ ne de via esperantisteco
ja en la profundo de mia kor
restos ĉiam nia amikeco…


Mia kara Pilarín, amikino mia,
restu ĉiam en mia memoro
kaj en la fundo de niaj koroj!!


Antonio Marco Botella

Comments