2013 - (27)‎ > ‎

2013 - La 72a HEK en 'Boletín'

Maje ĝi okazis, maje...
(Raporto pri la 72-a HEK, Zaragozo 2013)
verkis:  Lorenzo Noguero
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝoj 4-7

Ne, mi ne parolos pri la mirinda romanco de la prizonulo superbe esperantigita de Fernando de Diego kaj pri kies misteraj enigmoj Kani faris sugestajn komentariojn dum la pasinta Hispana Kongreso, sed ĝuste pri tiu 72-a HEK.

Prave oni asertas: (Esperanto-)movado foje progresas, foje regresas... sed ĉiam kongresas. Ĉi jare, en Zaragozo ĉirkaŭ ronda duopo ("Lingvo kaj Sento"), ni (denove) sentis la lingvon kaj lingvigis la sentojn.


Mi estis unu el la organizantoj kaj mi volas esprimi ke mi sentis min privilegiata pro la ŝanco partopreni (kaj "partodoni") en tia travivaĵo: en kiu mi kunlaboris organizeme kun homoj plenaj je entuziasmo, sindediĉo kaj iom da nervozeco pro la respondeco; en kiu tre simpatia amiko Raúl (organizinto de la kongreso en Almagro kaj kiu -ve!- ne povis veni persone al Zaragozo) skribis al mi sagxajn konsilojn (Ĝuu tion. Eble vi krios "Neniam pli!" aŭ "mi kabeos ĵus post tio" de tempo al tempo, sed ĝi iĝu speciala sperto por vi...); en kiu mi spektis emociplaĉajn momentojn neforgeseblajn (postkongrese, prokongrese ankoraŭ sonoras en mia memoro reeĥoj de Miguel Fernández, JoMo... kaj redirendus la vortoj de Zamenhof al Vicente Inglada en 1909 post bela parolado: "Mi kreis la lingvon Esperanto por ke la homoj de la tuta mondo interkompreniĝu... kaj por ke vi ĝin parolu tiel bele!"); en kiu mi unuafoje ĉeestis esperantan kongreson kune kun mia ama(n)tino... Al ĉiuj, koran dankon! (Al ĉi lasta, dankan koron!).

Antaŭ la kongreso, plurfoje mi timetis pri kelkaj aferoj. Kiam la nombro de aliĝintoj tre kreskis mi dubis ĉu la salono ampleksus sufiĉe aŭ ĉu ni devus esti tro "molekule kune". Fojfoje eĉ alvenis al mi ia ideo: kiel bone esti organizinto kaj ne organizanto aŭ organizonto (dirante simile al pripensoj de Geraldo Mattos pri tradukado: "Tradukanto travivas multajn malfacilaĵojn. Tradukinto havas neniajn malfacilaĵojn: aŭ li ilin solvis aŭ ili lin disolvis"). Eble pro tio mia subkonscio igis foje al mi en retgrupo misskribi: la 72-a HEK okazos en 2003 (sprite Pedro Hernández komentis: ĉu la temo estos "Nostalgio pri pasinteco"?). Tamen, la organizaj farendaĵoj progresis: la Kongres-Libro eliris belaspekta kaj bonenhava (eĉ akompanata de la "Pirata Suplemento" kiel kongres-Libero kun kromaj motoj: "Lango kaj Mento", "Drivo kaj Vento", "Tinto kaj Tento"). Kaj finfine la kongreso disvolviĝis feliĉe en ordo kaj progreso (kiel legeblas sur la Brazila flago)... kaj kun iomete da ĥaoso kiu same konvenas por viv(ig)o (kiel amuza tia bombon-ĵetado dum nesolena malfermo!). Je la fino, ĉiu kongresano eliris kun dolĉaĵoj kaj vortoj en sia ujo kaj kun memoraĵoj kaj emoci-fortoj en sia koro.

Esperanto estas mirinda okazaĵo, okazejo kaj okazigaĵo. Kaj same oni povas senti pri esperantaj renkontiĝoj kaj kongresoj. Estas ŝanco por refreŝigi per verda oksigeno la esperantajn pulmojn. Kongreso estas renkontiĝo, rendevuo... celebro kaj festo...

Reirante al miaj komencaj timetoj, almenaŭ konsolis min tio, ke la daŭro de la kongreso ne estis tro longa. (Probable, tial oni ne povus apliki al ni ian anekdoton. Jen: Aŭtoro al recenzisto: "Kio estas via kritiko pri la fino de mis romano?". Respondo: "Ĝi estis tro malproksima de la komenco"). Fakte, dum la solena malfermo, ia melankolia sensaĵo ekaperis en mi pro la fino. Mi mildigis ĝin per la konsola sugesto kiun mi proklamis (akompanante du poemojn de Kálmán Kalocsay kiujn mi komence emis transdoni post la inaŭguro: "Kongresa prologo" kaj "Bela programo"). La fino de io estas la komenco de alio (nova). ProgrAMO ja finiĝas per amo...

Maje ĝi okazis, maje... Tamen, gaje ĝi okazas, gaje... en mia kormemoro (ankoraŭ enkore...).

Lorenzo Noguero




Mia sperto en la 72a Hispana Kongreso
de Esperanto, Zaragozo
verkis:  Alexis Otero Castellón - Svislando
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝoj 8-9

De maldekstre al dekstre: Antonio Valén kaj Alexis Otero

Inter la 3a kaj 5a de majo 2013, Zaragozo gastigis la 72an Hispanan Kongreson de Esperanto. Kun la devizo "Lingvo kaj Sento" naŭdeko de esperantaj entuziasmuloj vojaĝintaj el preskaŭ la tuta geografio de l' Iberia duoninsulo, kelkaj eĉ el eksterlando, ariĝis en hotelo Goya, la kongresa sidejo. Situanta en la privilegie historia malnova urboparto de Zaragozo. Aŭtonomia Komunumo Aragón, ĉi kongresejo konsistigis ege taŭgan lokon por demonstri plian fojon, la fakto ke lingvo kaj sento estas "du vortoj, du fortoj aŭ (eble) malfortoj de nia verda lingvo", laŭ la citaĵo el la Kongresa Libro. Krom la menciita devizo, ĉeftemoj de la konklavo estis ankaŭ pririgardo al ecoj lingva kaj senta de la literaturo kaj poezio originala kaj tradukita.

La 72a Hispana Kongreso de Esperanto estis amplene kaj profesie aranĝita de la lokaj klubanoj, kiuj sukcesis okazigi ne nur bonkvalitan, sed samtempe amuzan aranĝon preter la kutime kartonece enuaj esperanto-kongresoj. Oni sentis sin hejme, kio dankindas al la vere teame laboranta organiza komitato sub la gvidado de Lorenzo Noguero, kiu aparte pinte rolis la ceremoniestron. Jam je l' ricevo de la dokumentaro rimarkiĝis ke valoris la penon flugi tien semajnfine por kunfesti. Ke oni okazigis NeSolenan malfermon kaj eĉ Interkonatigan matenon, spite al kutimoj niamedie, estis antaŭpladoj de tio, kion poste ni persone taksis kiel unu el la plej sukcesaj e-aranĝoj kiujn la lastajn jarojn ni partoprenis. 

Pluraj estas la raportindaj specialaj momentoj de la aranĝo. Inter ili elstaras, dum la solena inaŭguro, la partopreno de Emilio Gastón, Aragona eksa ombudsmano kaj Honora Gasto de la 72a Kongreso, kiu hispanlingve alparolis al la kongresanaro.


Emocie ni partoprenis ĉiun opan prelegon, kies prelegintoj elstaris kaj sukcesis nepre gajni ĉies atenton. Pinta estis la faka eco de la konferencoj prezentitaj far Antonio Marco, Miguel Fernández, Abel Montagut, Jorge Camacho, Antonio Valén kaj kompreneble, la muzika prelego fare de Eduardo Berdor. Tiaj "Donkiĥotaj komentoj", "Poezio: armilo ŝarĝita per futuro...", la "Ludkartoj de Talismano", "Esperanto kaj poezio", "Kalmo kaj malkalmo ĉe Kalocsay", "La poezi-difino" kaj "La valsoj de Chopin" respektive, krom analizi la temojn tre profunde, partoprenigis ĝiujn dum la enhave riĉaj diskutoj postprelegaj. Eĉ kelkaj kongresanoj kuraĝis, jen kanti, jen deklami aŭ simple kontribui per legado de poezioj kiel elmontro ke la sento, kaj kompreneble la lingvo, ja invadis l' etoson kongresan.

Vere taŭgaj montriĝis siavice la eksterkongresaj aranĝoj nome: la vizito al la palaco Aljaferio, kaj la muzikaj koncertoj far SoloTronic kaj JoMo. La palaco de Aljaferio estas muzeo impona kaj ankaŭ sidejo de la Aragona Parlamento. Ja taksatas kiel taŭga ĉi vizito al Aljaferio kun ĉiĉerono inkluzive, pro la simpla fakto, eble eĉ inter aliaj, ke la ĝenerala publiko havis la ŝancon aŭdi esperanton dank' al la lerta samtempa interpretado por nehispanparolantoj fare de Jorge Camacho dum la trairo.

Abel Montagut kaj liaj "Ludkartoj de Talismano"

Trafe elektitaj estis la lokoj kie prezentiĝis l' artistoj se temas pri publika agado, informado kaj eĉ taŭga poresperanta propagando. Mi certas pri pluraj junuloj kiuj ravitaj de la bonkvalita koncerto de JoMo proksimiĝis al la lokaj e-gvidantoj, el kio espereble rezultis novaj aliĝoj de komencantoj. Mi devas reliefigi ke tiaj aranĝoj konsistigas la plej taŭgan kaj utilan manieron propagandi kaj disvastigi la lingvon Zamenhofan ĉi epoke. Venigi do esperanton al la homoj kaj ne male, miaopinie estas ja la vojo strategia ĉi epoke... aŭ eble unu el ili.

Ja indas emfazi la gravecon de la faka informado kiun mi ankaŭ taksas pinta antaŭ-, dum- kaj postkongrese. Pluraj amaskomunikiloj Hispanaj raportis, prezentis aŭ aperigis intervjuojn kun gravuloj de la movado kaj eĉ kun iu simpla esperantisto.

Kompreneble dum e-kongreso ne mankis bankedo, ankaŭ aliel aranĝite al la esperanta kutimo. Dum ĉi aranĝo speciale menciindas l' omaĝo al S-ro Eduardo Larrouy, aktiva esperantisto, kiu festis sian 100-jariĝon kaj al kiu tiuokaze oni liveris memuaron nome de Hispana Esperanto Federacio, el la manoj de ties Prezidanto José Antonio del Barrio. Eta makulo eble estis la fakto ke vegetaranoj ricevis malabundan manĝon kontraŭ la prezo postulita, kiun oni aparte kelkcentope subvenciis. Sed kiel dirite de la plej granda el la kubanoj, kies iaman rezidejon Zaragozan mi vizitis:
"Kritiki ne signifas mordi, sed signi la makulon kaj mildigi per kompatema mano, l' ombron mallumantan la belan verkon".

Ĝuste tio estis la 72a Hispana Kongreso de Esperanto: bela verko.

Alexis Otero Castellón, el Svislando




Emilio Gastón kaj la 72a HEF Kongreso
verkis:  Miguel Fernández
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝoj 10-11

La pasintan 26an de majo, María Zocato anoncis en Iberia Esperantistaro, ke en 
spekteblas filmeto, kie "Emilio Gastón Sanz, Aragona eks-ombudsmano kaj Honora Gasto de la 72a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Zaragozo en 2013, hispanlingve alparolas la kongresanaron en la Solena Inaŭguro de tiu evento".

Nia Honora Gasto, Emilio Gastón Sanz, meze de elstaraj geesperantistinoj

La filmeto spektindas. El ĝi emanas respekto kaj amo al Esperanto kaj al homeco. Ankaŭ belo. Emilio Gastón finis sian inaŭguran paroladon -korkarese engaĝiĝintan- per verva deklamo de poemo siapluma, kiu emociis la publikon. 


Li, poeto, krom advokato kaj skulptisto, recitis sian lirikaĵon en la hispana kaj voĉlegis ties esperantan version, "Rompita dormo", en traduko de mi mem. Ja tiu voĉlego ne aperas en la filmeto, sed jen mi prezentas la tekston al la legantoj de "Boletín" kun aparta danko al mia amiko Lorenzo Noguero, iniciatinto de ĉi projekto.

Rompita dormo

Hodiaŭ senprokraste pluaktivu
ni ĉiuj en la simpla tasko vivi.
Temp' estas jam de letargi-forgeso
por ke ni kantu plue kiel tiam.
Dum kiom da jarmiloj mi dormadis?
Amikoj, mi memoras,
ke antaŭ naŭ mil jaroj
mi batalis antaŭ la Trojo-pordoj.
Mi plu memoras kiam tiu Amika Mondo,
antaŭ apenaŭ dudek mil jaroj ĵus naskita...
inaŭguris fresko-ekspozicion
en laŭmoda kavern' en Altamira.

Mi de tiam
ne verkas plu poemojn!

Side sur materi' kronologia
de l' nub' de mi loĝata,
tagon post tago mi forgesis flugi
kaj, krome, deliktule mi forlasis
mian spontanan revo-manieron.

Ĉar, kun la tempopaso,
en zorgo pri brulligno kaj manĝaĵoj
la birdoj flugas,
ĉifiĝas la jarmiloj
kaj la homoj en ilojn transformiĝas,
ankaŭ la advokatoj kiel mi.

Nubumante finfine endormiĝis ene poeto
neeviteble mia, tro daŭra estis lia letargio,
sed vi alvokis lin,
eltiris lin el dormo dudek mil jarojn aĝa.

Nun, min sentante ree dupieda,
dum l' animo soriras sur la kapon,
mi reimagos kion ja neniam
oni devas imagi.

Permesos mi paroli, fari ekzaltan diskurson tutplanedan,
al ĉi poet' neeviteble mia,
al ĉi petard' lirika,
kiun dum multaj jaroj buŝoŝtopis
iloj-homoj samspecaj kiel mi.

Hodiaŭ senprokraste pluaktivu
ni ĉiuj en la simpla tasko vivi.

Postulu ni pliigojn de gitaroj
kaj justan distribuon de kanzonoj,
ĉar teron rajtas pli kiu ĝin kantas
ol kiu ĝin aĉetas.

Nubopensuloj tute ne havas sindikaton.
Atendu min en grotoj de ministoj,
faru mia ilian koleregon.

Ni devas multe fari en kuneco,
revuloj ĉiulandaj,
ĉu do ni unuiĝu?

Miguel Fernández




Gazetara eĥo de la Kongreso
verkis:  HEF
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝo 11

La Hispana Kongreso tre bone eĥis en la amaskomunikiloj, pri kio ni devas danki ĉefe la bonan laboron de nia Zaragoza amikino, la ĵurnalistino Beatriz Pitarch, kaj la apogo de Ricardo, la komisiito pri gazetaro de HEF.

La lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj plurfoje raportis pri la kongreso. Indas mencii la du aperojn en la Aragona Televido, unue per longa intervjuo al Beatriz la tago antaŭ la kongreso, kaj poste per kompleta raporto en la novaĵoj dum la tagoj de la evento mem. Ankaŭ menciindas la intervjuo al kantisto JoMo en la stacio SER, kun kantoj vive.

Plej frapa raporto estis tiu de la televidstacio "La Sexta", kiu elsendis raporton dum la du novaĵprogramoj de la dimanĉo 5-a de majo. Iom surprize, eĉ se ĝi aludis la kongreson, la programo estis filmita en Madrido, kun la partopreno de samideanojn kiuj diverskiale ne povis ĝin ĉeesti. Oni povis spekti nian sidejon, kun kvazaŭ klaso kun Alejandro Pareja, Jorge Pavón, Pedro Hernández kaj ties ĉi filinjo Jasna.

Post la kongreso, nova gazetarkomuniko rezultis en du intervjuoj al HEF-prezidanto. La unua en la frumatena programo de 'Radio Nacional de España' "Esto me suena", kaj kelkajn tagojn poste dum preskaŭ duonhoro en la radiostacio "Intereconomía".

Ni ne devas forgesi la plej ekzotan: gazeto de hispanoparolantoj loĝantaj en Pollando "Polska Viva" verkis artikolon pri Esperanto, kun paroloj de la prezidanto de HEF. La teksto aperis en ambaŭ lingvoj, la hispanan kaj la polan.

Memoru ke ĉiuj informoj estas alireblaj en la fako "gazeteltondaĵoj" de nia Bitoteko, en la retadreso
La televidaj elsendoj estas spekteblaj en "Youtube", kune kun tre interesaj raportoj pri nia kongreso kiujn oni povas trovi en nia kanalo

HEF celas kunlabori en la gazetarkampanjo organizita tutmonde fare de UEA ĉirkaŭ la Universala Kongreso. Ne hezitu kontakti nin se vi deziras partopreni.

HEF




La koncerto de JoMo
verkis:  Eduardo Berdor
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝoj 12-13


Kontrakti JoMon por la Hispana Kongreso ŝajnas logika elekto. Ĝi estas konata muzikisto en la movado, loĝanta en Tuluzo, urbo relative proksima al Zaragozo, fakte, pli ol urboj sude de la duoninsulo, kaj krome de antaŭ jaroj li ne estis aperinta en renkontiĝoj en Hispanio, laŭ mia scio. 

Jean Marc Leclecq (JoMo) kaj la HEF-a Vicprezidanto, Ángel arquillos

La sidejo de la koncerto estis sufiĉe nekutima. Anstataŭ muziki en la kongresejo mem, ni serĉis trinkejon, kiu ofte okazigas rokajn koncertojn, por ke eksterkongresanoj povu ĉeesti la koncerton, por konstati la vivecon kaj viglecon de nia lingvo. Fakte, post la intervjuo en loka radiostacio, ni povus rimarki, ke kelkaj ĉeestantoj tute ne scipovantaj Esperanton ĝuis ĝin. 

Vi tre eble jam konas JoMon. Mi neniam spektis lin antaŭe. Multe impresis min lia kompetenteco. Mi pensis erare, ke li estis bonega amuzisto, sed mi ne atendis, ke li kantu tiel ĝuste kaj ke ludu tiel lerte. Nur per akustika gitaro, li sukcesis anstataŭigi basgitaron, baterion kaj kompreneble elektran gitaron, ĉi per pedaloj, tiel muzikisto povas ludi kvazaŭ li estus akompanata de vera bando.


Pozitiva aspekto estis ke plej aĝaj homoj kiel Eduardo Larrouy restis kaj ĝuis la koncerton. Mi proponas al vi liston da kantoj, kiujn li prezentis. Mi ne garantias ke mi memoras ĉiujn, sed ili estas la plimulto sendube. La ordo tute ne samas al tiu de la koncerto, sed vi scias, ke la memoro elektas:
  • Ras, dva, tri: slave ritma kanto, ankaŭ kantata en la ukraina. La spektantoj devis ekkrii "Ras, dva, tri" en precizaj momentoj. Ŝajne tio signifas "unu, du, tri" en slavaj lingvoj, kvankam "ras" signifas senkuntekste "fojo":
  • La virbovo kiu ekamis la lunon: klasika Hispana kanto, iel malmoderna, sed tre danciga:
  • La bambo: ne povas manki la unua hispanlingva roka kanto kiu sukcesis en Usono kaj, kiu iĝis tutmonda tuj poste.
  • Dum la IJK: unu el liaj plej famaj kantoj, spektebla ĉe: 
  • Kanto en la okcitana: mi ne kaptis la nomon, mi bedaŭras, sed li klarigis, ke li estas unu el la defendantoj de tiu lingvo kaj ke li faris tiun ĉi kanton por helpi revivigi la lingvon sudcentra Francio.
  • Sur la Bayou: kanto bazita je la folka kanto "On the Bayou", de Hank Williams. Laŭ mia memoro, li kantis kaj en la angla kaj en Esperanto.
  • Sexy Esperanto: la plej spektata kanto de JoMo ĉe jutubo, en la angla. Se paroli pri muziko, miaopinie ĝi estas lia plej bona originala kanto. Vidu: 
  • Luphom' en Pariz': tradukita de Manolo Pancorbo, ĝi estas hispana "Hombre Lobo en París". 90jara kanto kiu iĝis la plej fama kanto de la bando "La Unión". Ĝi ankaŭ estas spektinda ĉe jutubo: 
  • Kontraŭ glas' da kvas: li klarigis ke en slavaj landoj, specife en Ukrainio, oni trovas bongustegan freŝan trinkaĵon. Maljunulinoj vendas ĝin surstrate. En la kanto li rakontas, ke kontraŭ glaso da tiu trinkaĵo li farus ion ajn.
  • Movu viajn...: mi ne certas pri la nomo. Temas pri la kanto "Pata Pata", de la mirinda sudafrika Miriam Makeba. JoMo instruas al ni la korpopartojn per amuza kanto. Post liaj indikoj, la ĉeestantoj devis movi la kapon, okulojn, genuojn... eĉ orelojn!
  • "La cucaracha" (la blato): papelbrume li ankaŭ interpretis la meksikan. Ĉiam estas amuze aŭskulti tiajn kantojn.


Gratulon se vi ĉeestis kaj memoras aliajn kantojn.

Mi ne volas fini sen mencii kaj denove gratuli la ejon. La teĥnikisto faris bonegan laboron kaj la pentraĵoj super la muroj aldonis plian detalon al la etoso.

Eduardo Berdor




72 HEF-Kongreso - Zaragozo
Vizito al la Palaco Aljaferio
verkis:  Antonio Marco Botella
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝoj 14-16


Tiu ĉi palaco datas de la duono de la 11-a jarcento, kaj estas unu el la malmultaj kiun oni konservas relative komplete de la arkitekturo hispana-muzulmana, kaj ĝi estis konstruita sub mendo de la dua monarĥo de la Zaragoza Taifo, Abu Jafar Ahmed al-Muqtadir Billäh, kiu regis la tajfon de la jaro 1046 ĝis 1082, la plej longa regado de ĉiuj tajforegnoj de Al-Andalus. Oni ĝin konstruis kiel distra vilao aŭ "amuza domo" kaj oni nomis ĝin "al-Ya'fariyya" (Aljaferio) aŭ "Qasr Där al Surür" (palaco de la Ĝojo), ĉe kies belaj salonoj okazis la oftaj festoj de la kortego, kaj kie la grandaj poetoj, kiujn al-Muqtadir malavare protektis, verkis kaj recitis la plej bonajn poemojn. Tiu reĝo, al-Muqtadir, amis sciencon kaj poezion, kaj la historiisto al-Saqundi (n. 1231) diris en sia verko "La Hispana islamo": "Vi havas reĝon, al-Muqtadir, sinjoro de Saraqusto, vere mirinda saĝulo pri astronomio, filozofio, geometrio kaj poezio". Efektive, elstara matematikisto, li verkis ankaŭ belajn poemojn, kaj al la palaco Aljaferio, kiun li ordonis konstrui li dediĉis jenajn versojn: 

Al la palaco Aljaferio

Ho, plezurpalac' de Ĝojo!
Ho, salon' el or' kaj brilo!
Mia cel' en vi kroniĝis,
fakt' el miaj iluzioj.
Se en mia tuta regno
mi ne havus ja alion,
certe restus mi kontenta,
ĉar en la profunda mio
estas tiu alkazaro:
mia plej ĝojig-atingo.


Post longa regado (34 jaroj) forpasis al-Muqtadir kaj okupis la tronon lia filo al-Mutamin, homo kun profunda inklino al studado, vera intelektulo, pri kiu oni scias ke li estis elstara matematikisto kaj poeto. Oni ankaŭ scias ke li multe amis celebri dumnoktajn festojn sur la rivero Ebro, kaj la kronisto Fath ibn Jaqän rakontas unu el ili:  

"La ŝipeton de la princo ĉirkaŭais multnombrajn barkoj; la melodioj de la kordinstrumentoj (precipe flutoj) estis tiel belaj, ke la navigantoj sin sentis devigataj halti por ĝui la magion de tiuj sorĉaj muzikoj kaj ofte mutiĝis ĉar krom la muziko ofte oni recitis belajn versojn, kiel tiuj kiuj priskribas Ibn Hasdäy:

Ho, mirinda bela tago!
kiom brila je tagmezo,
ĝi sin montris vivkolora
per la oro kaj arĝento
forrabitaj de tagiĝo
kaj de sun-radi' vespero!
Oni dirus ke indulge,
nun denove la vetero
nin deziras rekompenci
post ventego kaj tempesto.

Sur la barko princ' Mutamin
ĝuas navigante river' Ebron!

La poemoj kaj la historio de la reĝoj de Saraqusta estas tre, tre allogaj, sed ni devas daŭrigi la historion pri la palaco Aljaferio.

Post la konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1-a en la jaro 1118, la Aljaferia palaco restis kiel sidejo de la kristanaj monarĥoj, kiuj ofte remodeligis kaj ampleksigis ĝin supermetante novan etaĝon sur la muzulmana konstruaĵo. La plej gravaj konstruoj estis tiu sub regado de Pedro la 4-a dum la 14-a jarcento, kaj precipe tiu de la Katolikaj Gereĝoj je la fino de la 15-a. Ankaŭ dum tiu kristana epoko, la Aljaferio estis scenejo de multnombraj festoj kaj celebradoj, kaj post tiu hela epoko ĝi estis sidejo de la Inkvizitora Tribunalo, kiu okupis la palacon ĝis 1706.

Post multaj jaroj de forlaso, la Belarta Ĝenerala Direkcio de nia lando komencis ripari kaj restarigi la palacon Aljaferio, kaj tiel estis kiel iom post iom reaperis la belegaj profiloj de tiu bela muzulmana palaco: Nun oni povas eniri tra hufoferforma pordo, kalifa tipo, inter du murkuboj. La unuan lokon kiun la vizitanto trovas estas la tiel nomita korto "San Martín" (Sankta Marteno), dekstre, kun la preĝejo kies nomo ĝin prenas, verko de la 14-a jarcento. Ekde tiu korto, apud la enirmuro, oni eniras en la tiel nomitan korton de Sankta Isabel tra pordo triarka, tre ornamita. Estas tiu ĉi la centra korto de la muzulmana palaco. Antaŭe ĝi estis ornamita de du basenoj kaj ĝardenoj. Ĉe la suda portiko -maldekstre de la aktuala korteniro- staras nun la belegaj arkoj plurlobaj kovritaj de riĉega dekoracio.

Ĉe la norda portiko, estas videblaj la plej granda parto de la salonoj. Unue "la granda salono", enmarkita de grandaj plurlobaj arkoj kun belegaj kapiteloj tajlitaj en alabastro laŭ stilo el korinta kapitelo. Komunikas tiu ĉi al hejm-kapelo, ne korekte nomita moskeo. Oni eniras ĝin tra pordo de hufferaforma arko, enmarkita en ornama profilo, kun abunda dekoracio interne de la arko, kaj ĉirkaŭ ĝi, farita per speciala gipso ĉizita. Interne, la hejmkapelo estas oktogonforma. Malsupre ĝi estas ornamita tre abunde per miksliniaj arketoj, escepte tiu parto kiu korespondas al la eniro kaj al "mirab", aŭ niĉo orientigita al Mekko. La "mirab" estas ornamita kaj la arko kiu ĝin enmarkas estas laŭ Kordova tipo.


La dua etaĝo estas konstituita de malgranda tribuno kun mudeĥaraj pentraĵoj de la 13-a jarcento kaj ĝi estas kovrita de moderna volbo kun krucigitaj arkoj. La kapiteloj estas laŭ Kordova tipo. Edke "la granda salono" kaj tra malgranda korto kun miskliniaj arkoj, oni alvenas en la marmoran salonon, tiel nomita por la platŝtonoj kiu kovris la plankon. La dekoracio estas situata sur la supera parto de ties muroj, kun diversaj motivoj, precipe arketoj kaj ornamoj gipse ĉizitaj.

Tra malgranda korto oni alvenas en la ĉefturon de la Trobadoro, kie García Gutiérrez disvolvis parton de la agado de sia samnomata dramo. Ĝi estis la ĉefturo, kaj kvankam ĝia konstruo devenas de la 9-a jarcento, oni surmetis novajn etaĝojn dum certa tempo, kiu iras de la 11-a ĝis la 14-a jarcento.

Ankaŭ ekde la "granda salono" oni povas pasi al la salonoj de la Katolikaj Gereĝoj. La ampleksa "ceremonia ŝtuparo" kovrita de plafono tempere pentrita, kun emblemoj de la Gereĝoj: jugo kaj sagoj kaj la lemo "Tiel rangas", prezentas verandon gipse ĉizita per gotikaj motivoj, tute same kiel la dekoracioj de la grandaj fenestroj kiuj lumigas ilin. La palaco, en sia strikta senco, konsistas esence pri galerio, ĉe kies fenestroj kaj pordoj pretigas la iradon al la "orumita salono" aŭ tronsalono, ampleksega salono rektangula superkovrita de belega kaj okulfrapa mudeĥara plafono, konsistanta el du partoj: belega verando sub kie sin etendiĝas skribaĵo kiu citas la gereĝojn kaj iliajn titolojn, kaj la dato kiam tiu salono estis konstruita: la jaro 1492. Super tiu ĉi galerio komencas la belega kasonplafono ornamita per gotikaj kaj mudeĥaraj elementoj. Je la fino de tiu alo, kaj ĉirkaŭante la tronsalonon, estas la tri salonoj de la "perdiĝintaj paŝoj", kovritaj de belaj lignaj ornamaĵoj kun elementoj gotikaj kaj mudeĥaraj.

Ĉe la malsupra parto de la palaco Aljaferio, maldekstre, oni konstruis kaj nun funkcias la Aragona Parlamento.

Antonio Marco Botella




Poezio: Armilo ŝargita per futuro
verkis:  Miguel Fernández
Boletín, nº 402 - aprilo-junio 2013, paĝoj 24-25


La 72a HEF-kongreso vere sukcesis. Sub la moto "lingvo kaj sento" disvolviĝis diversaj programeroj, la plejmulto el kiuj orbitis ĉirkaŭ poezio. Substrekindas, ke la kongresanaro grandnombre ĉeestis la prelegojn. Sed multe pli substrekindas, ke la ĝenerala publiko mergiĝis en la temojn , aktive partoprenis diskute aŭ deklame... ĝuis lirikon, faris ĝin sia. Kaj tio pruvas, ke poezio estas afero ne elitisma, sed ĉiesa: ke, kiam oni proponas ĝin ame kaj digne, la homoj ĝin akceptas kore kaj anime.

Miaflanke, neforgeseblas la belaj momentoj travivitaj dum la prezento de mia baldaŭ aperonta libro: "Poezio: armilo ŝargita per futuro". La grandaj atento kaj entuziasmo de nia diligenta kolegaro igis vibri la kordojn plej profundajn de mia spirito. Dankon do, geamikoj. Dankon ankaŭ al ĉiuj , kiuj manifestis al mi sian intereson al ĉi verko. Ja ĉio ĉi larĝe kompensas la multajn horojn da krea ĝuo, kiujn mi pasigis ĉi-taske.

"Poezio: armilo ŝargita per futuro" estas komentita esperanta antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia. Konsistigas ĝin 182 poemoj el 35 poetoj, krom historia-literatura enkonduko, abundaj komentoj kaj klarigoj, kaj eĉ kelkaj eseoj. Jen iuj el la bardoj en ĝi: Federico García Lorca, Rafael Alberti, Luis Cernuda, Miguel Hernández, León Felipe, Gabriel Celaya, Blas de Otero, Jaime Gil de Biedma, José Agustín Goytisolo, Marcos Ana, Pablo Neruda, Eduardo Galeano...

La verkon publikigos SATeH, kaj la oficiala prezento havos lokon en Madrido, kadre de la 86a SAT-kongreso okazonta de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013. Mi kaptas ĉi ŝancon por arde rekomendi al vi ne fordormi la okazon ĉeesti tiun universalan kongreson plenan de allogaj debatoj, spektakloj, ekskursoj kaj eĉ aparte sukaj postkongresaj tagoj 5a, 6a kaj 7a de aŭgusto. (Pliaj informoj kaj aliĝo ĉe las SAT-paĝo, precize ĉe http://satesperanto.org/-2013-86-madrido.html

El la poemoj konsistigontaj la antologion, kiujn mi deklamis en mia prelego en Zaragozo, mi proponas al vi jenan kiel omaĝon al la karmemora aragonano José Antonio Labordeta, kiu forpasis antaŭ tri jaroj sen ke li vidus la de li revatan landon "nomatan La Liber'".

Kanto al la libero
(En traduko de Miguel Fernández)

Alvenos ja la tago
en kiu ĉe kap-levo
ni ĉiuj vidos Landon
nomatan La Liber'.

Jen, frato, miaj mano
kaj frunto viaj estos,
via ĉiama gesto
forfalos sen la kre'
de timo-uraganoj
ĉe ŝpruco de liber'

Konstruos ni la vojon
sur tute sama bazo,
ŝultro-ĉe-ŝultre kunaj,
tiel ke eblu lev'
de l' homoj, kiuj falis
kun krio al liber'.

Alvenos ja la tago
en kiu ĉe kap-levo
ni ĉiuj vidos Landon
nomatan La Liber'.

Sonoros sonoriloj
el la sonorilturoj,
kaj sur dezertaj kampoj
grajniĝos re la gren'
kun altaj spikoj pretaj
fariĝi pan-projekt'.

Pan', kiu dum jarcentoj
neniam disdoniĝis
al ĉiuj homoj, kiuj
laŭeble, fortostreĉe,
la historion puŝis
direkte al liber'.

Alvenos ja la tago
en kiu ĉe kap-levo
ni ĉiuj vidos Landon
nomatan La Liber'.

Tre povus esti tamen,
ke ĉi matenon belan
nek vi nek mi, neniu,
ekvidos en la viv',
sed endas ĝin perforti
nur por ebligi ĝin.

Ĝi estu kiel vento,
kiu elsarkas vepron
por ke elĝermu ver'
kaj elpurigas vojojn
je rub' el la jarcenta
batal' kontraŭ liber'.

Alvenos ja la tago
en kiu ĉe kap-levo
ni ĉiuj vidos Landon
nomatan La Liber'.

Miguel Fernández

Comments