2013 - (27)‎ > ‎

2013 - Iom pri Eduardo Berdor

MUZIKA MEMPREZENTO

Eduardo Berdor



Pri la devenoj de mia kondiĉo de Esperantisto vi jam scias se vi legas la kongreslibron. Sed nun mi devas prezenti min kiel amatora muzikisto. Mi preferas tiel diri anstataŭ muzikanto, ĉar mi kantas malbele [ridete].

Mi spertis miajn unuajn kontaktojn kun instruata muziko kiam mi loĝis en vilaĝo. Amiko mia havis modestan klavaron, per kio li ludetis nur kelkajn notojn. Mi ŝatis tion kaj mi petis al la "tri magaj reĝoj", ke li alportu al mi samspecan. Malĝojo kaptis min kiam la ege atendita tago 7-a de januaro mi malkovris mian donacon. Temis pri klavaro pli granda, sed tute malsimila. Ĝi estis sendube pli alloga, sed ne ĝi ne estis tio, kion mi estis petinta, do mi ekploris kaj plendis. Kelkajn monatojn poste, mi ricevis muziklecionojn de la loka paroĥisto, kiu vekis en mi la emon plu studi.

Kiam mi translokiĝis al urbeto en 1989, 8-jara, mi komencis studi en muzika akademio, unue nur la teorion. Kaj 9-jara mi unuafoje ludis veran pianon. Mia instruistino ĉiam estis la sama post la unua jaro: Soledad Naudín, karesnome Sole, kiu gvidis min lernojaron post lernojaro ĝis la 7an, kiun mi sukcesis septembre en Terŭelo. 

Tamen, kiam mi entreprenis la universitatajn studojn en Soria mi faris pruvon por eniri la tiean muziklernejon sensukcese. De tiam, mi iom forlasis la pianon kaj ludis pli malofte kaj nur pop-pecojn aŭ pli facilajn verkojn. Krome, mi lernetis ludi gitaron.

De tiu tempo mi memoras la momentojn kun miaj samklasanoj, kaj la verkojn, kiujn mi ludis: La pajacoj de rusa komponisto Kabalevsky, la Arabeskoj de Debussy, la Dancoj de Granados, Kubo de Albéniz, kaj du valsoj de Chopin. Evidente, mi elektis la valsojn de Chopin kiel temo de prelego ĉar mi sciis, ke ludi ilin al la publiko estus multe pli aŭskultinde ol enue ekspliki al ili komplikajn pianajn teĥnikaĵojn ne tro adekvatajn por ĝenerala kongresontaro. 

Mi ne estas ludinta pianon, sole, antaŭ pli ol kvin homoj de antaŭ dek jarojn, sed mi esperas, ke la koncerto-prelego plaĉus al vi kaj, ke mi ne tro nervoziĝos. 

Comments