2013 - (27)‎ > ‎

2013 - La virino en Al-Andalus

2013a  ZAMENHOFA  TAGO
LA VIRINO KAJ LA POEZIO EN AL-ANDALUS
verkis: Antonio Marco Botella
(El lia verko "Lirikaj perloj de Al-Andalus")

Gesamideanoj kaj geamikoj:
               
Hodiaŭ ni translokiĝas kun nia menso al la Mezepoko por studi kutimojn, inklinojn kaj  plurajn aspektojn de la virino de Al-Andalus, ja kiel vi povos konstati, ne estas la samaj tiuj de la muzulmanoj kaj ankaŭ ne de la hispanoj. Unu el la plej diferencigaj elementoj de tiu socio, kompare kun tiuj pure muzulmanaj, estis la virino.

Pluraj jarcentoj da araba edukado en kunvivado kun viroj, edukitaj por strikte obei sian religion kaj antikvajn tradiciojn en plirigida vivsistemo de muzulmanoj destinita al la virino, tute ne sufiĉis por forigi la sendependeman spiriton de la al-andalusa virino, certajn ecojn de la individuisma personeco proprajn el la hispaninoj.

Retrospektiva rigardo al tiuj mezepokaj socioj, kaj atenta profundiĝo en la kutimoj kaj konduton de la tiama virino, ne lasas eĉ minimuman dubon pri ties karaktero diferenca de tiu ĉi rilate la ceterajn de la muzulmana mondo.

A.F. Schack, eminenta verkisto pri arabaj temoj, trafe opiniis: 

"La situacio de la virinoj en  Al-Andalus, estis pli libera ol tiu en la ceteraj muzulmanaj landoj. Ili intervenis en ĉiuj kulturaj aktivaĵoj de la tiama socia vivo, kaj ne malmultaj virinoj atingis famon pro la plenumo de intelektaj taskoj. Ofte ili disputis kun la viroj pri poeziaj laŭroj. Tiel alta civilizacia nivelo kaj konduto estis la vera kaŭzo de la respekto kaj estimo, kiujn ili ricevis en Al-Andalus, evidente neniam atingitaj de la ceteraj virinoj en aliaj islamaj landoj".


Ankaŭ aliaj fakaj eminentuloj opiniis pri tiu ĉi temo, kaj sendube ne mankas opinioj por plej diversaj gustoj. Oni eĉ ne ŝparis komparadojn kun kazoj pli malpli similaj laŭlonge de la historio: Dro. Sawqi Dayf, eble dezirante emfazi la figuron de la al-andalusa virino diris: 

"ke la nobelaj virinoj de Al-Andalus ludis en la tiama beletro rolon similan en certaj aspektoj, al tiu de la franca virino en la franca literaturo dum la XVIIa kaj XVIIIa jarcentoj"
.

Mia modesta opinio ne akordas kun tiu de ĉi elstara arabisto. Eble ekzistas simileco en la konkreta kazo de la princino Wallada kaj, en kelkaj aspektoj, ankaŭ en difinitaj sintenoj de kelkaj princinoj dum la periodo de la tajforegnoj, sed fakte apenaŭ estas elementoj kompareblaj inter la poeziaj roloj de la al-andalusaj virinoj kaj la francaj: 

La epoko, socistrukturo, edukado, karaktero kaj origino de  ambaŭ beletraj movadoj tute malsimilas, same kiel la arketipo de ambaŭ virinoj. La malsimileco estas definitiva, se ni aldonas ke en Al-Andalus ekzistis tiam sklavaj virinoj, kies rolo en la socia vivo estis tute alia ol tiu de la francaj, kaj tamen, oni ne povas ilin konsideri kiel poetinoj malpli bonaj ol la nobelaj aŭ liberaj. Laŭlonge de nia historio niaj legantoj (aŭ aŭskultantoj) povos tion konstati per multenombraj ekzemploj.

Fakte, mi rigardas aparte substrekinda, la pozitivan evoluon de la al-andalusa virino kaj sian influon sur la liriko, unue kiel pasiva inspirfonto por la poezia kreado; due kiel poetino kapabla esprimi la plej delikatajn sentojn de la spirito aŭ la sensacion de erotikaj emocioj kiel mempensanta homo. La apero de la virino en la lirika scenejo de Al-Andalus, akiras gravan reliefon komence de la dekunua jarcento. La priskribo de tiu socia fenomeno, sub analizo de la arabisto Henri Peres, jenas:

"Dum la dekunua jarcento, la virino pretigis sin okupi elstarajn postenojn en la socio. La ekflorado de priama poezio, kiu faras el ŝi idealigitan estaĵon, pruvas, ke eĉ iom ŝirmitan de ĵaluzioj, sed ĝuante relativan liberecon, la al-andalusa virino sin sentas preskaŭ samnivela kiel la viro, kaj tial postulas same la vivorajton".

Tiu libero kaj rolo de la al-andalusa virino en la tiama socio, ebligas al ni pli bone kompreni la logon, kiun ŝi vekis en la viro, la fantazio de la poetoj, la karakteron de la sentoj, kiujn la poetoj esprimis en siaj poemoj, kaj helpas nin percepti pli klare la profilojn de la tiuepoka virino. Kompreneble, tiujn idealigitajn ecojn oni devas atribui parte al la fantazio de la poetoj. Tamen facile dedukteblas, kiaj trajtoj apartenis al la liriko kaj kiaj al la realo. La portreto ideala pri la tiama virino, laŭ Ibn al-Batalyawsï, povus konsisti el jenaj elementoj lirike interpretitaj:
  • "Preni el la aŭroro fragmenton kaj formi per ĝi ŝian vangon. Kaj per branĉo formi ŝian talion.
  • "Rigardi la hiacintojn neindaj por sia kolo, kaj tiel formi la virinkolon per brilaj steloj, kvazaŭ per kolieroj".
  • "La pupiloj kaj palpebroj de sovaĝa bovino estus por ŝi sufiĉe adekvataj: per tiaj pupiloj ŝi kaptus impetajn kuraĝajn leonojn".
  • "Kiel okulbrilo, ne sufiĉas la ŝtalo de lancoj kaj sabroj uzitaj de viroj, ĉar pli helas la mamoj kaj okuloj de virinoj".
  • "Plektita hararo kun blanka mieno komprenigus la viron, kiel povas kunigi taglumo kaj noktonigro".
Kiel facile vi povas kompreni tio estas pura fantazio de poeto, kaj simila al tiu estis la opinio de la sevila reĝo Mutamid, poeto antaŭ ĉio, kaj aliaj famaj poetoj, kvankam por la tiuepoka viro la ideala klasika virino estis bruna kun voluptema longa hararo, oni ne povas forgesi la inklinon de la omajaj emiroj al blondulinoj, kies prefero ĝeneraliĝis dum la 11ª jc. Fakte amo kaj pasio vibris en ĉiu poemo montrante ĉiam la adoron de viroj al la al-andalusa virino:

Mutamid skribis de la batalkampo al amatino  kaj per ardaj esprimoj diris al ŝi:

Kisus mi sub la vualo vian ĉarman log-vizaĝon,
la purpuran vangon vian, kiun amas mi kun ardo;
mi kisadus vin de l' zono ĝis la kol' kaj viajn harojn,
kaj mi revas post batalo nur pri via korp' kaj ravo!

Kaj Ibn Baqï, delikate kaj tenere, elvokas per belaj versoj amo-nokton kaj aldonas al sia liriko romantikajn esprimojn apenaŭ imageblajn en tiu epoko: 

Premis mi la amatinon kun sincera fort-elano,
same kiel militisto premas kontraŭ si la sabron;
formis sur la dolĉa lito kapkusenon ŝiaj haroj,
kaj, tuj kiam venis dormo post la reciproka sato,
devis mi separi milde niajn korpojn de la brakoj,
sed mi tiom ŝin amegis, ho pasi' de mia amo!
ke mi ŝin malproksimigis, ĉar eĉ ne en la imago
volis mi el dorm' kaj sonĝoj veki ŝin pro koraj batoj.

Oni povas citi centon, eble milon da poemoj, en kiuj la al-andalusa virino estis idealigita de la poetoj. Ankaŭ en prozaj rakontoj, kiel tiuj de Ibn Hazm en lia admirinda verko "La kolombkoliero". Tamen ankaŭ ekzistis malalta nombro da poetoj, kiuj pensis kaj verkis male. Antaŭ ol Ibn al-Haddäd, al-Gazal jam skribis:

"La virino estas kvazaŭ rajdbesto, ĝi estas via dum vi restas sur la ĉevalo, kiam vi derajdas, alia viro povas okupi la lokon kaj fari kion vi mem faris".

Sufiĉe konata estas la opinio de Ibn Quzman pri la virinoj, kiam li estis juna kaj ĝuis diboĉan vivon, li skribis: 

"ke la virino estas ja estaĵo senvalora; ĉiuj estas similaj, same junaj kiel maljunaj, kaj nur forkurante de ili oni povas eltiri profiton de ili" ktp. ktp.

Sed tiuj esceptoj nur konfirmas la ĝeneralan opinion pri la unikeco de la al-andalusa virino en la muzulmana mondo, kaj ŝia rolo en la Poezio substrekas plian elementon diferencan rilate la ceterajn de la arabaj landoj…

La plej fama el ĉiuj al-andalusaj poetinoj estis Wallada bint al-Mustakfi, naskiĝinta en Kordovo en la jaro 994. Filino de la omaja kalifo  Mustakfi,  ŝi ricevis rafinitan edukadon kaj, tre juna jam ekverkis siajn unuajn poemojn. En la verko "al-Dajira" (La tresor magnifique), araba teksto publikigita de M. Ben Cheneh (Alĝero 1339) oni povas legi:

"Ŝia salono estis kunvenejo de la al-andalusaj nobeloj, ŝia palackorto, prefera loko por lasi galopi la fantaziajn ĉevalojn de la poezio kaj la bela prozo, adekvata ejo por elmontri la belecon de la ŝika eleganteco de la vestaĵoj". 

Ĉar virino ne prudema kiu tute ne kaŝis siajn pasiojn, oni tre ofte kritikis ŝin. Kelkaj verkistoj asertas, ke ŝi estis malmorala kaj diboĉema, sed, kiel ofte okazas en similaj kazoj, tiaj opinioj estis frukto de malbonvolo kaj envio. Cetere, en tiu tempo la virinoj de nia lando ĝuis plej grandan liberon, kiel eblas konkludi per la poemoj kaj rakontoj tiuepokaj nun je nia dispono.

Krome, oni povas dubi, ke ne ĉiuj viroj plaĉe akceptis tiun progresemon de la virinoj, precipe pro religiaj kaj tradiciaj antaŭjuĝoj, kaj ankaŭ, kiel nun, ĉar la princino ne estis tiel diskreta, kiel oni postulis de ŝi pro nobela deveno; kaj tio estis nepardonebla "peko" por la oficialaj formalismaj viroj.

La princino Wallada famiĝis ankaŭ pro siaj amaj rilatoj kun Ibn Zaydün, unu el la vere zenitaj poetoj de la liriko en Al-Andalus, kiun ŝi elektis inter plejado de brilaj svatiĝantoj. Kun emocio ŝi dediĉis al li ĉi tiun poemeton:

Mian venon li atendas,
kiam vesperhor' griziĝas
ja la nokt'o kaŝas ĉion,
eĉ sekretojn plej intimajn.

Vin kun mi ligadas io
kun la sun' ne koincida,
ĉar, se helus nia amo,
certe brilus sun' neniam! 

Same pri la lun' okazus
kaj pri steloj blanke brilaj
ne aperus sorĉa luno
nek la steloj lum-scintilaj…

Al la kritiko de murmurantoj pri ŝia diboĉemo kaj ekscesa inklino al plezuroj, ŝi respondis per fieraj versoj defendante sian rajton pri privata vivo:

Antaŭ Di', solenoplena, ĵuras mi sen ebla peko,
ke mi indas je l' respekto kaj estimo de l' altaĵoj.

Tra la viv' mi dece iras kun dignec' kaj alta kapo,
nur l' amantojn mi permesas tuŝi mian fajnan vangon.

Mi akceptas nur de viroj kisojn kun sincera amo,
mi ja ne komprenas vivon sen volupta ĝu-ekzalto.

Du faktoj montriĝis speciale transcendaj por la konduto de Wallada: la forpaso de ŝia patro, la kalifo al-Mustakfi, kio lasis ŝin libera de la formalismaj rigoroj de la kordova kortego, kaj la rompo de ŝiaj amaj rilatoj kun Ibn Zaydün pri kiu Wallada kantis sian bedaŭron per jenaj versoj:

Foresto

Ĉu ekzistas por ni solvo
al la grava plendo nia
naskiĝinta el suferoj
pro forest' kaj am' insistaj?

Iam, kiam niajn noktojn
dum la longaj horoj vintraj
ni plenigis per plezuroj
kaj per braĝoj ĝupasiaj,
kial ni nin lasis kapti
de la dubo vere apatia
akcelante la destinon
pri fatala fin' timiga?

Giras la senlimaj noktoj,
kaj torture mi ne vidas   
finon al la longa disto
separanta nin perfida.
Tiom, ke eĉ pacienco
kaj espero ne sufiĉas…
Benu Di' per multaj pluvoj
grundon, kie vi nun vivas!

Wallada, venkita de ne plu eltenebla longa tedo pro foresto de sia amanto, rompas kun Ibn Zaydün kaj trovas novan amon, sed ŝi perdas kun la poeto sian iluzion unuan. Wallada forpasis en la jaro 1091.

Alia prestiĝa poetino de la Almeria tajforegno, Al-Gassäniyya, de Pechina, citita de Maqqari kiel fama poetino, verkas tiel bele poezion:

Ebla forlaso

Ĉu memoras vi la horon,
la precizan horon ĝustan,
kiam karavan' ekiras?
Tiam, certa sent' tortura
pro senpacienc' angora
vian koron mortinundas.

Post forir' nur morto restas,
ĉar la vivo senstimula,
la ekzist' sen lia amo
estas por mi ŝarĝ' terura.
Vivis mi sub lia ombro
en la ĝu' de amo pura,
ja la amĝardeno floris
plentenere senmezura…

Noktoj senriproĉe ravaj,
kiam la forlas' malluma
ne aŭguris eblajn rompojn
eĉ ne dubojn minimumajn.
Ĉu  post nia ebla rompo
estos amo samplezura?

Ankaŭ de Almerio estis la poetino Zaynab al-Mariyya, kiun la verkisto Maqqari mencias kiel elstaran beletristinon. Jen unu el ŝiaj poemoj:

Ĝis lasta tago

Kavalir' rapidiranta
haltu, ĉar mi plaĉe volas
al vi diri pri mi ion
el viveroj priamoraj:
Ne ekzistas iu homo
kun doloroj tiel voraj
kiel tiuj korpasiaj,
kiuj akre al mi mordas.

Mi suferis ŝirasente
preter la doloro propra,
sed la Amo, tiom grandas,
kaj Am' por mi tiel bonas
ke mi sentas min kontenta,
se li restas ĉiam ĝoja.
Penos mi ĝis lasta tago
ĝis gajnos lin por mi sola!

Kaj de sama tempo, eble nur kelkajn jardekojn pli posta, estas la poetino Nazhun bint al Qilai, kiun al-Dabbi mencias kiel naskiĝintan en Granado. Maqqari en sia libro al-Mugrib komentas, ke ŝi estis tre sendependema virino tre inklina al diboĉa vivo, kaj substrekis, ke ŝiaj poemoj plej ofte estis pli  bonaj ol tiuj de viroj. Instruis ŝin pri beletro la blindulo Majzumi, kiu, konstatante la talenton kaj spontanecon de sia lernantino lernigis ŝin  kiel pli bone kaj rapide rimi versojn. 

Ne ekzistis en la tiutempa Granado poeto pli lerta ol ŝi pri rimado, kaj tion ŝi ofte pruvis publike. En certa okazo Ibn Sa`id, veziro de la tajforegno de Granado kaj poeto, skribis al la bela Nazhun jenajn versojn:

Ho vi, belulin' havanta pli ol milon da amantoj!
Al la tuta mond' vi lasis disponebla vian vojon...

Senhezite kaj per rekt-intencaj versoj, ŝi tuj respondis:

Eĉ se milon da amantoj havus mi, nur lian amon,
tiun  de Abu Bakr', povus ja akcepti mia koro!

Tiu kvazaŭ ludo inter poetoj en salonoj kaj eĉ surstrate, konsistanta en improvizo de versoj, kiujn alia poeto devis respondi kohere kaj rime per similaj lirikaĵoj, fariĝis bela kutimo en Al-Andalus...

Jen kiel poeziis nia ĉarma granadino:

Dimanĉonokto 

Mia Di', ho, kiom helas
certaj ĉarmaj noktohoroj!
Kaj el ili la plej ravaj,
tiuj el dimanĉonokto!
Se vi restus, mia kara,
kun ni, kiam la spiono
fermas la okulojn klarajn,
kaj ni inter ombroj vidas,
kiel la obskur' lontanas,
vidus vi la oran sunon
kun la sorĉa luno blanka
ĉirkaŭbrake en la ĝuo
de intensa amo flama,
kiel Jazima gazelo
kun leono tre sovaĝa.

Majstris ŝi ankaŭ la moaŝahon, metrikan versoformon neniam uzitan en oficialaj kaj moŝtaj salonoj, sed plej ŝatata en popolaj medioj. Jen unu el tiuj moaŝahoj verkitaj de nia bela poetino:    

Mi ja donus malavare mian patron
por konservi mian ardan dolĉan amon.


Apud mi li pasis bele:
kia nigrokula viro! 

Sentokora li recitis
proprajn pi-alejajn rimojn,
dum kolektis li bukedon
de aromaj blankaj mirtoj…

Ŝajnis, kiam li deklamis proprajn versojn, ke li celis el amoro rekompenson!

Memorigis al mi tio
certan emocian kazon
el iama amo nia.
Ha! se volus li la braĝojn
rebruligi de pasio
kun renask' de nova amo!

Mi konstatis, ke ankoraŭ li min amas,
ke voluptavidas min, sed stulte agas,
kvazaŭ li ne konus min, ho, viro aĉa!

Ankaŭ la poetino Hafsa bint al-Rukuni estis granadino. Ŝi naskiĝis en Las Alpujarras de Granado. Pri ŝi komentas la verkisto Ibn Dihya: "Hafsa verkis elegantan poezion same verse kiel proze" Ŝi instruis beletron, kaj ŝia beleco estis komparebla nur al ŝiaj granda talento kaj perfekta kono de la tiutempa liriko. Ŝi havis amajn rilatoj kun la poeto Abü Yafar, sed perturbis tiun amon la guberniestro de Granado, kiu freneze amis ŝin. Do Hafsa devis agi kun ekstrema prudento, ĉar tiam, tiel altaj aŭtoritatoj povis ĉiumomente decidi pri vivo aŭ morto de iu ajn civitano. La amdramo de la poeto Abü Yafar Kun nia poetino finiĝis tragedie.

Rakontas la historiisto Ibn Sa'id, familiano de la menciita poeto Yafar, ke iam tiu sendis al Hafsa bileton kun jena teksto:
    
Dio celis nin protekti, kiam tiun belan tagon
volis ni konfesi arde unu al alia amon!
Brizo venis en ĝardenon kvazaŭ ŝipoj sur lontano,
kun kariofilaromo el proksima ebenaĵo
kaj kurbiĝis super rojo susurantaj mirtobranĉoj,
dum printempa turto kveris ĉe la fundo de l' arbaro.
Kiom ĝojis vi ĉe l' vido de la fantazimiraklo,
kiam en ĝardeno floris niaj kisoj, niaj ardoj!...

Ne volante provoki la koleron kaj ĵaluzon de la guberniestro, ŝi ne respondis tuj la bileton, sed post du monatoj da senpacienca atendado la poeto ne plu povis elteni tiun situacion kaj sendis al ŝi per sia servisto Asam novan bileton kun jena plendo:

Ho vi, mi bileton aman al vi sendis, mia kara!
diru al mi, kial plaĉe vi ne min respondis hasta?
Nu, pro via not' malfrua mia koro plej amaras,
kaj mi pro senpacienco mortas de vi obsedata.
Kiom da senfinaj noktoj! Kiom da esperoj vanaj
forĵetantaj miajn plendojn en la venton plej banalan.
Malfeliĉaj la amantoj, kies amoj senprokrastaj
ne ricevas la respondojn, la parolojn sopirantajn.
Se mortigi min pro amo vi ne celas kaj ne ŝatas,
volu min respondi hasta, ĉar nur min Amoro savas!

Hafsa tuj reagis post la lego de tiu bileto, kaj senprokraste verse respondis al la amata poeto:

Vi, orgojla vir' aŭdaca, proklamanta amosentojn,
sciu, ke al mi ne plaĉas viaj plendoj kaj biletoj.
Amo, kiam firme veras, ne bezonas la kompenson

Al sincera am' ne decas priimagi amajn venkojn
ja la nuboj kaŝas pluvon, kiel amo korsuferojn!
tamen palmo donas ombron, bonan liton kaj fidelon
do ne plendu, ĉar vi konas la motivon de l' silento.

La servisto doninte la bileton al Hafsa, ricevis de ŝi, ne nur la supran respondon, sed ankaŭ energian admonon kontraŭ sia mastro kaj si mem pro ilia postulemo. Abü Yafar atente legis la noton kaj tuj perceptis la kaŝan sencon de la poemo, bremsis la protestojn de la servisto kontraŭ ŝi kaj atentigis lin:

- Ĉu vi ne rimarkas, stulta, ke ŝi invitas min al rendevuo en certa ĝardeno nomata palmo?

Efektive, Yafar iris tien kaj, post nelonge, ankaŭ ŝi venis.

La bela Hafsa vivis kelkajn jarojn en tiu streĉa etoso, inter la ĵaluzoj de sia vera amanto kaj la timo al la perforto kaj spionado de la guberniestro. Dume, ŝi verkis belajn poemojn. Jen unu dediĉita al la aŭtoritata moŝto por iel ekvilibrigi sian inklinon al la amanto:

Babilonia sorĉo

Venis ŝi al li viziti,
gazelkola kaj gracia,
kun salivo pli miela
ol la dolĉa suko vita.

Ŝiaj poeziokuloj
kun la sorĉ' Babilonia
logis kiel ŝiaj vangoj,
kiujn rozoj mortenvias.

Ŝia buŝ' de perloj plena
kiel font' al trink' invitas.
Ĉu l' sinjoro moŝta volos
ŝin akcepti aminklina.

Tiel ŝi angore vivis inter ambaŭ amantoj: foje ŝi verkis poemon al unu el ili, foje al la alia. Abundas do ŝiaj poemoj tiel distribuitaj, sed en certa momento, ŝi verŝajne volis pensi pri si mem kaj rigardis en la fundon de sia menso.

Kiel ekemplon pri judaj poetinoj ni povas citi Qasmüna bint Ismail, kies patro estis ankaŭ poeto kaj instruis ŝin pri beletro. Maqqari komentas pri ili, ke ofte la patro verkis parton de moaŝaho kaj ŝi kompletigis la reston de la poemo tre inteligente. Jen kiel pripenseme poeziis la bela  Qasmüna:

Kion mi ne kuraĝas mencii

Vidas mi la belan horton,
kies fruktoj jam maturas
kaj neniu ĝardenisto
sentas la fervoron ĝuan
eketendi sian manon
preni la rikolton nunan.

Ho, bedaŭron mi ja sentas!
la junecon riĉobuntan
oni perdas senrimede,
kaj izola kaj senbrua
io en mi restas sola
kun timema sento pruda.

Vivis tiu ĉi poetino, granadino, en la 12ª jarcento.

Fama kiel poetino kaj muzikistino estis la bela Hind, sklavino de homo nomata al-Ŝatibi. Ŝi estis kantistino tiel mirinde kantanta kiel ludanta la liuton, kaj tial oni mencias ŝin en la historioj pri araba muziko. Ofte oni citas la versojn kiujn la poeto Abü Amir ibn Yannak, kuracisto de Xativa forpasiinta en la jaro 1153, adresis al ŝi invitante la belan Hind ĉe si por aŭdi ŝin ludi la liuton. La poemo de Ibn Yannaq diras:

Elektita junulgrupo al vi tutĝentile petas,
volu veni mian hejmon aŭdi vian kanton benan…
Venu, ho Hind! Senskrupule, ĉar ĉe ni neniu tentas
drinki aŭ ofendi virton: oni trinkas akvon freŝan
kaj klarigas tia trinko la percepton aŭdosensan.
Ni, en mia domĝardeno, najtingalojn aŭdas festajn,
ili tiel sorĉe kantas! kvankan certe ni preferas
aŭdi vian lindan voĉon kun nuancoj plej teneraj,
kaj kun ĝi la sonojn mildajn de l' liuto via reva.

Apenaŭ la bela Hind legis tiun ĝentilan inviton, ŝi tuj skribis sur la dorso mem de la noto jenan poezian respondon:

Ho, sinjor', vi ja posedas,
kun noblec' pratempa, lerton,
kiun tiom mi admiras
en la homoj kun talento.
Hind akceptas la inviton
kaj anstataŭ la bileto
mi mem iras vian domon
kaj sendube mi alvenos
eĉ pli frue ol vi pensis,
kune kun la kuriero.

Kiel niaj legantoj sendube bone komprenis, mi nur citis en ĉi tiuj paĝoj kelkajn el tiuj poetinoj kaj ties poemojn, kiujn la famo proklamis en tiu epoko elstaraj, ne ĉiam altkvalitaj, kaj, same ne ĉiujn poetinojn el la efektive plej bonaj. Tamen, ĉar menciitaj en la tiamaj antologioj, mi devis elekti nur inter ili.

Kompreneble, ankoraŭ ekzistas en multnombraj arkivoj kaj bibliotekoj multaj manuskriptoj ĝis nun ne tradukitaj, mi ne bone komprenas kial, kaj mi estas certa, ke inter ili oni povos trovi poemojn pli bonajn ol tiuj, kiujn mi tradukis, sed mia celo ĉi-kaze estis nur montri la rolon de la virino en tiuepoka poezio..

Laŭlonge de mia monografio, niaj legantoj (aŭskultantoj) sendube bone perceptis tiun rolon kaj influojn de la virino sur la poezion kaj, ĝenerale, sur la socion, kvankan evidentas la neeblo citi inter tiom da poetinoj tiujn sklavajn virinojn, kiuj ekde la unua momento de la emirejo de Abd al-Rahmän la 1ª, kantis kaj recitis poemojn en la Kordova kortego kaj aliaj urboj kaj lokoj, plejofte verkitajn de ili mem…

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella
(El mia verko "Lirikaj perloj de Al-Andalus")

Comments