2013 - (27)‎ > ‎

2013 - Lerni lingvon rete

RETEJOJ POR LERNI AŬ PERFEKTIGI
LINGVO-SCIPOVON
Publikigita en la paĝo 14 de la buteno nº 401 de HEF
"Boletín" (januaro-marto 2013)
verkis: Eduardo Berdor


Kara leganto, vi preskaŭ certe konas lernu.net, kiu estas la plej grava retejo por lerni Esperanton jam de multaj jaroj. Vi eble eliĝis iam kaj uzis ĝin dum iom da tempo. Vi lernis per ĝi, aŭ vi nur scivoletis, tralegis, eĉ skribis komenton en la forumo (ĉu nacilingva, ĉu esperantlingva). Tamen, eble vi ne scias, ke estas aliaj retejoj nuntempe per kiu eblas lerni novajn lingvojn, aŭ perfektigi ilin... kie disponeblas ekzercoj kaj gramatikaĵoj ankaŭ en Esperanto!

Bedaŭrinde ekde la 22an de aprilo 2016
Livemocha jam ne funkcias

La plej grava laŭ mi estas "Livemocha", kies radikoj devenas el Seattle, en Usono. Tiu ĉi senpaga retejo ebligas ekkoni lingvojn tiel ekzotaj por niaj eŭropaj oreloj kiel la estona, la islanda, la indonezia aŭ urduo. La sistemo estas simpla: en ĉiuj lecionoj oni povas lerni vort-provizon per bildoj, poste priekzerciĝi kaj fine redakti tekston pri tiu temo kaj legi alian. Estas vere, ke mankas indikoj pri gramatiko, sed la plej mirinda afero estas, ke la korektantoj de tiuj ekzercoj estas la uzantoj mem. La denaskaj parolantoj, miakaze de la hispana, korektas kaj konsilas kaj per tio, ili gajnas poentojn aŭ steletojn, kiuj estas, ni diru, moneroj por akiri pliajn kursojn. Tiamaniere, la retejo povas funkcii senpage sufiĉe bonkondiĉe. Prave, kelkaj uzantoj ne tro bone faras la korektadon, sed la plimulto penas fari ilian taskon plej bone kiel eble. Alvenas momento, kiam oni petas korektadon nur al la "amikoj" kiuj jam helpis onin kaj kiujn oni jam helpis. Sufiĉe bone elpensite, ĉu ne? Do, fine, malgraŭ la ne tro perfekta kvalito de kelkaj lecionoj, ĉefe de la malplej scipovataj lingvoj, la retejo jam atingis 16 milionojn da uzantoj, multaj brazilanoj ĉar la edukada departamento de registraro de brazila provinco interkonsentis kun Livemocha pri pli facila aliro de ĝiaj studentoj.



Mi ankaŭ uzis "Polyglot Learn Language". Tie Esperanto ankaŭ troviĝas. Sed nur havas ĝi unu avantaĝon rilate al Livemocha. La retbabilado funkcias pli bone. En Livemocha oni nur povas retbabili petante konversacion al iu konkreta homo. Tamen ĉe Polyglot, oni povas eniri ĉe komuna retbabilejo, kiu, post kontrolo de kelkaj uzant-profiloj, oni povas konversacii per tajpado nur kun homo en privataj "ĉambretoj", kaj tiamaniere la praktiko de la lingvo estas tre glata. Evitindas uzi tuttempe la ĉefan ĉambron de la retbabilejo ĉar pluraj aroj povas interveni samtempe. Tiam. oni devas distingi onian propran dialogon inter aliaj skribitaj en la rusa, la portugala kaj la araba, ekzemple. Tro ĥaose!

Mi jam estas provinta aliajn tiajn retejojn, sed nur povas konsili la menciitajn. Nun estas alia metodo lerni kaj plibonigi Esperanton. Mi multe lernis korektante ekzercojn kaj pripensante solvojn al ne tute ĝustaj frazoj skribitaj ne de mi. Ĝi ja estas bona mensa ekzerco por iu ajn lingvo.

Eduardo Berdor
Comments