2013 - (27)‎ > ‎

2013 - Pri la HEK en Boletín

AMASKOMUNIKILOJ

"Boletín", nº 401 - paĝo 12

Raporto pri Esperanto en Aragono aperis en la ĵurnalo "Heraldo de Aragón", la 2-an de marto, okaze de la venonta okazigo de la Hispana Kongreso:




LASTE HASTE... PRI LA 72a HEK

"Boletín", nº 401 - paĝoj 16-17

Jam temp' estas por la 72-a HEK (Hispana Esperanto-Kongreso) en Zaragozo. 
Jen kelkaj rapidaj notoj je lasta momento:

Okaze de ia dubo aŭ problemo, jen eblaj kontaktoj:
  • Per telefono:  976-35-72-20 / 658-10-60-46  (Lorenzo Noguero)
La oficiala bankedo okazonta sabate estos en loko limigata por difinita nombro de personoj. Se vi volas partopreni, komuniku tion baldaŭ. La prezo estas 35 eŭroj, sed "Frateco" decidis helpi ekonomie kaj sekve ĉiu partoprenanto devos pagi nur po 25 eŭroj.

La definitiva programo estos preskaŭ sama al la provizora programo jam anoncita.
En la Kongreso ekzistos Libro-Servo zorgata de SATenH.

Eduardo Berdor ebligos spektadon de filmetoj kun subtekstoj en Esperanto.

La oficiala fermo de la Kongreso okazos dimanĉe tagmeze. Tamen, vespere eblos profiti por fari promenadon tra la urbo kaj viziti kelkajn lokojn laŭ intereso de la partoprenontoj. Interesatoj pri muzeoj devas atenti ke dimanĉe vespere ĉi tie la muzeoj ĝenerale estas fermitaj. Sekve, oni devas profiti en alia momento.

Tiusence, indas mencii ke ekzistas ekspozicioj tre interesaj en loko nomata "Centro de Historia" (adreso: placo San Agustín). Tiu pri paperfaldado (kun alporto de francaj artistoj) estas vere vizitinda. En alia pri skoltistoj en Aragono, Esperanto estas menciata. Jen konkretaj datenoj:

Ekspozicio pri paperfaldado ("Origami") "La magio de la papero".
De la 14-a de marto ĝis la 16-a de junio.
(Vizit-horaro: marde al sabate: 10-14 h kaj 17-21 h / dimanĉe aŭ feritage: 10-14 h).
Certe la ekspozicio surprizigos vin.

Ekspozicio "100 años de Scouts en Aragón" (100 jaroj de skoltistoj en Aragono).
De la 28-a de februaro ĝis la 12-a de majo de 2013.
(Vizit-horaro: marde al sabate: 10-14 h kaj 17-21 h / dimanĉe aŭ feritage: 10-14 h).
En iu loko oni povas legi: "1925: Se inician cursos de Esperanto en Zaragoza en colaboración con la Asociación "Frateco".
En la ekspozicia broŝuro oni mencias nian lingvon: "El Esperanto hace su aparición como lengua universal" (Esperanto ekaperas kiel universala lingvo).

PROGRAMO DE LA 72-A HEK

VENDREDE (3-a de majo)

10:30 - Nesolena malfermo de la Kongreso.
11:00 - Prelego de Antonio Marco: "Komentoj pri Donkiĥoto kaj ĝia tradukinto"
                         Omaĝo al Fernando de Diego. Donacado de ekzemplero al ĉiu kongresano.
12:30 - Interkona mateno.
16:30 - Vizito al Aljafería (Noto: antaŭe, rendevuo en hotelo por iri kune)
19:00 - Muzika spektaklo de SoloTronik (Sala "El Zorro" - Centro comercial Independencia
                         "El Caracol" - Paseo Independencia, 24).

SABATE (4-a de majo)

10:30 - Solena malfermo de la Kongreso.
11:30 - Prelego de Miguel Fernández: "Poezio: armilo ŝargita per futuro.
                         Esperanta antologio de Hispana poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia".
13:00 - Prezento de ludkartaro de Abel Montagut: Ludkartoj el la serio "Talismanoj"
                         pri "Mil kaj unu noktoj / Al-Andalus".
14:00 - Oficiala bankedo.
17:30 - Prelego/ateliero de Jorge Camacho: "Esperanto kaj poezio".
18:45 - Prelego de Antonio Valén: "Kalmo kaj malkalmo ĉe Kálmán Kalocsay".
20:00 - Muzika prezentado de JoMo (Sala "Creedence". Plaza San Lamberto, 3).

DIMANĈE (5-a de majo)

10:30 - Prelego de Antonio Marco: "La poezi-difino".
11:30 - Esperanto-Instruado. Ĉu ILEI en Hispanio?
12:00 - Asembleo de HEF.
13:30 - Oficiala fermo.

En la sidejo de la asocio "Frateco": Eventuale (se estas interesatoj) okazos enkonduka kurseto pri Esperanto.

Comments