2013 - (27)‎ > ‎

2013 - Mia Itala Kongreso (I)

MIA ITALA KONGRESO (UNUA PARTO)
Publikigita en la paĝoj 11-13 de la bulteno nº 403 de HEF
"Boletín" (julio-septembro 2013)
verkis: Eduardo Berdor


Mi povus priskribi la Italan Kongreson laŭ tute objektiva vidpunkto, priskribante ĉiujn atelierojn kaj programerojn. Tamen, mi nur parolos pri la itala kongreso, kiun mi spertis.

Mi decidis partopreni en tiu kongreso pro pluraj kialoj. Unue ĝi okazis en la komenco de aŭgusto (de la 2a ĝis la 10a), kiu estis la plej taŭgaj datoj por mi por somerumi. Due, la alia grava renkontiĝo kiu estis organizata dum tiuj tagoj estis la IJS en Hungario. Mi preferis Italion fine ĉar mi studadis la italan lingvon kaj devos trapasi ekzamenon pri ĝi komence de septembro, pli specife pri la parola parto. Mi pensis, ke ne nur mi povos praktiki tiun lingvon antaŭ kaj post la kongreso, sed ankaŭ dume, ĉar kelkfoje en internaciaj etosoj okazas krokodilaj ĉambroj aŭ lingvaj interŝanĝoj. Fakte, ne estis multe da krokodilado, sed mi profitis ĉiujn okazojn por esti proksima al la itala junularo, kiu foje parolis itale se estis nur italoj en ĝiaj rondoj aŭ ĉirkaŭ ili.

Mi planis viziti Torinon antaŭ la kongreso kaj tiu vizito efektiviĝis, sed tio estas ja alia afero. Mi alvenis al la hotela kongresejo, situanta unu kilometrojn for de vilaĝo Kastelaro (Castellaro en la itala) per trajno el Torino ĝis Taggia Anna, proksime al Sanremo, kaj poste per buseto, kiun la hotelo provizis por kongresaj alvenantoj plurfoje dum tiu tago. Tiam mi renkontis la simpatian Flaman, kiu estis ne nur la unua azia esperantistino kiu mi ekkonis, sed ankaŭ la unua vjetnamino.

La koncertoj

Koncertojn en Esperanto ĉiuvespere oni oferis al la publiko. Ili estis libere alireblaj ankaŭ por la ekstera publiko kiam la muzikistoj ludis en la vilaĝa placo (kvartage dum la kongreso), por ke la lokanoj povu rimarki mem, ke Esperanto estas ilo taŭga por muziko. Ĉiu kongresano povis trovi ion por sia gusto. Bedaŭrinde por kelkaj la vilaĝo estis iom for por atingi ĝin piede, ĉar ne nur temis pri distanca problemo, sed ankaŭ pri supreniranta deklivo, kiu estis defio se oni estis tro multe vespermanĝinta.

La unua koncertanto estis Kimo, kiun oni jam povis aŭskulti en la Hispana Kongreso de 2011 en San Lorenzo de El Escorial. Li estis sufiĉe amuziga kaj danciga, sed mi devas agnoski, ke ties sonkvalito ne elstaris, ĉefe pro tio, ke la sono estis tro mallaŭta, kaj la sursceneja besto, kiu estas li tro mildiĝis. Akompanis lin ĉarma dancanta infano, ĉar ŝi emis danci. Ne povis manki liaj famaj kantoj "Tute ne gravas" kaj "Sola".

La morgaŭon Guillaŭme Armide, alinome Gijom' prezentis sin antaŭ la vilaĝanoj kaj kongresanoj. Plaĉis al mi pli ol mi esperis. Li ludis klavaron kaj kantis per bela voĉo proprajn kantojn kaj versiojn de francaj kaj italaj artistoj, kiel "La nereĝojigeblulo"-n kaj la "adagio"-n de Albinoni laŭ versio de Lara Fabian. Mi aparte memoras esperantigitan kanton de Michel Berger, kies titolon malfeliĉe mi ne memoras. Elstaris ankaŭ kanto fare de Michel Jonasz. Li sukcesis gajni la atenton de la publiko per interesaj prezentoj de la kantoj antaŭ ol ludi ilin, eĉ en la itala. M. B. Mandirola ĉiam pretis iri surscenejen por traduki liajn vortojn, italen aŭ Esperanten. Se mi devis kritiki ion, mi nur dirus, ke la publiko devis esti tro atenta por sekvi intense kelkajn kantojn, kiuj iĝis tro longaj. Nudpiede kaj emociiĝe li finis sian koncerton je la nivelo de la ĉeestantaro (li subeniris el la scenejo) per belega kanto de la belga kantisto Jacques Brel nomata "Amsterdam". Kimo akompanis lin per sia eterne surbrusta akordeono.

Mardon estis la vico de Manuel (Rovere). Verŝajne multaj kongresanoj petis ke almenaŭ tiu ĉi koncerto okazu en la granda salono de la kongresejo, kaj ne en la vilaĝo, por ke pli da homoj povu spekti ĝin. Manuel interpretas famegajn amkantojn kaj melodiojn el Italio kaj aliaj landoj, kiujn li mem Esperantigis, kiel "Bésame mucho". Plej sincere, li ne kortuŝis min... sed li ŝajnas havi entuziasmulojn ĉie, ĉefe inter la malnovaj italaj kaj la rusaj Esperantistoj.

La semajno plu antaŭeniris kaj alvenis post teatraĵo la interveno de Georgo Handzlik. Li estis la ofta bonkora, bonhumora (kaj bonhumura) homo, kiun oni esperis. Li amuzis nin per kantoj, ne sufiĉe multaj laŭ mi, kiel "Dek klubanoj", "Fok" kaj la kanto pri fivortoj, kiu tiom ridigas min... Mi ne sciis, ĉu ĝi havas precizan titolon.

Jam ĵaŭdon venis kaj kun ĝi S-ino Balboni. Ŝi estas italino, kiu tute ne scipovas Esperanton. Sed ŝi kuraĝe pretis poemece kaj "JoanBaezeme" kantojn mikse en Esperanto kaj en la itala, inter ili multaj de nelonge forpasinta Fabrizio De André, kant-aŭtoro el Ĝenovo, tre estimata de italoj. Cetere, ŝi kantis du hispanlingvajn kantojn, kiuj kortuŝis min: "Gracias a la vida" de Violeta Parra kaj "Todo cambia" de Mercedes Sosa.

Kaj fine por la adiaŭoj ni "Kapriolis", denove en la vilaĝa placo, post paroladoj de la urbestro... kaj de la vicurbestrino, kiu lerte montris la progresojn, kiujn ŝi faris post dusemajna ĉeesto en kurseto de Esperanto por komencantoj. Kapriol' estas nederlanda bando el regiono Frislando. Konsistas ĝi el kvar anoj, du virinoj kaj du viroj. Tiuj virinoj estas membroj de unu el la plej gravaj muzikistaroj de nia historio: Kajto. Impresis min aparte nudvoĉa marista kanto en la nederlanda pri ŝipvela hisado. Krome, ili dancigis nin, ĉar dum la posttagmezo ili okazigis atelieron pri folkaj dancoj. Ili estas bonegaj ludistoj kaj kantistoj. Ili sukcese translokigis nin al la nederlanda etoso, ni sentis la arbarojn, la lagojn kaj la bestojn.

Daŭrigota kaj legota! Venontfoje mi parolos pri la prelegoj, la ekskursoj kaj la junularaj noktoj!

Eduardo Berdor
Comments