2013 - (27)‎ > ‎

2013 - Mia Itala Kongreso (II)

MIA ITALA KONGRESO (DUA PARTO)
Publikigita en la paĝoj 26-28 de la bulteno nº 404 de HEF
"Boletín" (oktobro-decembro 2013)
verkis: Eduardo Berdor


Jen, alvenas la 2a parto de mia itala kongreso, okazinta komence de aŭgusto en la regiono Ligorio. En la 1a parto mi fokuziĝis en ties koncertoj. Ĉar la artikolo jam sufiĉe longis, mi preferis verki poste pri aliaj trajtoj.

Prelegoj kaj atelieroj

Dum la malfermo, kiu ja estis sufiĉe solena, Humphrey Tonkin prelegis pri "Esperanto, ponto por la Eŭropa kulturo". Li trafe analizis Esperanton laŭ kultura kaj lingva vidpunkto. Estus bone retrovi tiun tekston ie. Mi devas agnoski, ke mi ne ĉeestis multajn prelegojn ĉar mi multe ekskursis kaj poste mi devis ripozi por bone elteni longajn noktojn.

Krome, S-o Tonkin pli longe prelegis pri "La homo Ŝakespeare kaj la varo Ŝakespeare". Li estas tre vigla homo. Ĉi kaze li estis por mi tro akademia ĉar ne facilis kompreni la Ŝekspirajn fragmentojn, kiujn li analizis

Mi ĉeestis sufiĉe ofte la perfektigan kurson gvidatan de Rafael Mateos. Li instigis nin debati pri diversaj temoj. Ĝi estis malsama alproksimiĝo al la lingvo-ekzercado sufiĉe pli interesa ol pripensi pri gramatikaĵoj. Ni devis babili pri komplikaj kaj pensigaj aferoj. Esperanto nur estis ilo, ne temo. Mi ege ŝatus estontece partopreni en same interesa ateliero.

Maria Nuyanzina gvidis atelieron pri tradukado. Mi ne ĉeestis ĉar mi studis tion kaj mi sciis, ke mi ne lernos multajn aferojn novajn, sed mi povas aserti, ĉar mi ĉeestis la prezenton de la atelieraj konkludoj, ke ĝi estis tre kompleta kaj tute kontentiga por la partoprenantoj.

Aliflanke, Georgo Handzlik kaj amiko sia faris teatraĵon pri kverelantaj geedzoj, kiuj fine prenas malsamen vojon en la vivo. Temis pri komedio. Mi ne multe ridis, sed almenaŭ sufiĉe multe ridetis.

Laste sede ne vaste, proksime al noktomezo, s-o Astori proponis "Noktajn meditadojn". Mi nur ĉeestis la lastan. En sia rilato al Esperanto, li opinias tre grava la homaranismon. Li komentis tekstojn de Zamenhof kaj de aliaj aŭtoroj.

Estis aliaj atelieroj: pri Eŭropa Unio kaj Esperanto, pri Sorobano (japana abako), seminario pli longa ol la kongreso mem pri lingvoinstruado danke al Katalin Kováts, pri danco aŭspice de la muzikgrupo Kapriol', sed de ili mi ne estas okula atestinto.

Ekskursoj

La unu ekskurso, kiun mi partoprenis estis duontaga al Sanremo. Tie ni vizitis la ĉefan komercan strato, ni eniris en la rus-ortodoksan preĝejon, ni trairis ĝiajn stratetojn kaj supreniris ĝis la parko situanta en la pinto de la urba monteto, kie troviĝas la plej malnovaj kvartaloj de ĝi. Sanremo surprizis min, ĉar mi imagis ĝin kiel urbon similan al Montekarlo sed malpli granda. Tamen ĝi havas pli da vidindaĵoj ol mi pensis. Dume, mi havis la ŝancon longe babili kun la aŭstralia Richard, kun ukraina Larysa... Mi lernis multajn aferojn pro ili, i.a., pri botaniko kaj Aŭstralio.

Lundon ni faris kulturan ekskurson kun kunveno pri Clarence Bicknell, kiu estis anglo, kiu ekloĝis en urbeto Bordigera por pli bone esplori pri botaniko kaj aliaj sciencoj. Alia kongresano kaj mi ludis pianon kaj poemojn kaj pecojn de eseoj de Bicknell oni legis. Mi aparte ŝatis ludi Ŝopenan lulkanton, kiun oni interpretis 100 jarojn antaŭe dum privata koncerto. Ni ankaŭ vizitis la muzeon de Tende pri la najbaraj Alpaj montoj. La traduko al Esperanto estis altkvalita. Krome, ankaŭ en la alia flanko de la franca-itala landlimo ni malkovris preĝejon, kiu enhavis mirindajn surmurajn pentraĵojn. Ĝi situis proksime al Kasterino, sed mi forgesis ties nomon.

Ekskurseton oni povis nomi la viziton al la vilaĝo Kastelaro akompanataj de la vilaĝestro. Nia kongresvilaĝo estis ĉarma kaj havis malsuspektinde pentrindaj anguloj. Mia akompanantaro estis tre agrabla, tial la vizito pli plaĉis al mi.

Merkredon ni buse atingis Ĝenovon, unu el miaj plej ŝatataj urboj, kiujn mi malkovris pasintjare dum persona vojaĝo. Ĉiuj kongresanoj krom mi eniris la akvarion, dume mi vidis du ekspoziciojn en la ĉambro de la Duka Palaco. Poste organizanto gvidis nin tra la urbo. Bedaŭrinde la sonsistemon, kiun li uzis malfunkciis kaj ni ne povas aŭdi lin bone. La katedralo kaj kelkaj stratoj  estas la plej elstaraj lokoj.

Ankaŭ estis ekskursoj al urboj kaj urbetoj Imperja, Ĉervo, Albenga, Toirano, ĉiam en Ligurio, sed mi ne iris. Fakte, tute ne eblis ekskursi kaj ĉeesti la kongreson samtempe, ĉar estis ekskursoj ĉiujn tagojn.

Junularaj noktoj

Por la nedormemuloj, la juna skipo de IEJ streĉis iliajn cerbojn por plani interesajn aktivaĵojn por ĉiuj tagoj. La unuan nokton en malhelo ni faris sinprezentajn kaj memorajn ludojn, sed eble ni ne eltenis tre longe kompare al aliaj tagoj ĉar ni sentis la lacigon de la vojaĝo.

La morgaŭon estis la vico de la internacia trinkomanĝa nokto. Tuj antaŭ mia foriro el Hispanio, mi ricevis retmesaĝon de la energia Boris, kiu okupiĝis pri tiuj ĉi noktoj. En ĝi ili petis, ke ni vizitantoj el aliaj landoj alportu tipajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por prezenti ilin kaj tuj poste gustumi ilin. Bedaŭrinde mi ne havis tempon por boni elekti kaj la tortojn, kiujn mi aĉetis estis eble tro sekaj kaj ne tro akceptindaj por vegetaranoj. Estis bonegaj manĝaĵoj, sed eble tro da alkoholaĵoj. Mi aparte memoras la kaŝason (sukerkanan brandon) el Brazilo, oj. Kelkaj prezentoj de produktoj estis rimarkindaj: estis pli da intereso kiam la manĝaĵoj estis nekonataj de ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj.

Eble la plej interesa nokto estis la homlupa! Temas pri strategia rolludo en kiu estas venĝemaj vilaĝanoj, dumnokte kaŝe mortigaj homlupoj kaj aliaj roluloj. Laŭ mi, ĝi estas bonega ekzerco por praktiki iu ajn lingvon ĉar necesas babili kaj rezoni por defendi sin aŭ ataki. Estis iuj spertaj ludantoj kiuj montris al aliaj la vojon pri kiel ludi.

Jam mardo alvenis kaj kun ĝi la ligura nokro, kiu similis multe al la trinkomanĝa nokto, sed ĉi foje ni gustumis lokajn produktojn. Elstaris olivaj ŝmiraĵoj, porkaĵoj. Italio ja rimarkendas pro ĝiaj kuir-arto kaj nutraĵoj.

La aliaj noktoj estis malpli "kadritaj". Ni partoprenantoj decidis kion fari. Mi aparte amuziĝis per la ludo "En Esperantujo", en kiu jes/ne-ajn demandojn la kandidato faras a la civitanoj kaj li/ŝi devas diveni la du specialajn regulojn ekzistantajn en la lando.

Ĉefe mi ĝojis pro la ĉeesto de humuraj Esperantistoj pli-malpli samaĝaj kiel mi. Mi multe interkonatiĝis kun la italoj. Davide estis amuzega. Junaj Esperantistoj estis ankaŭ el Svedio, Francio, Rusio, Vjetnamio, Brazilo, Aŭstralio, ktp.

Resume, mi pensas, ke la Itala Kongreso estas unu el la plej bone organizataj kaj pli internaciaj E-aranĝoj, kvankam ne facilas okupiĝi pri pli ol 200 homoj el 32 landoj. Estas konsilinde partopreni en tia. Mi gratulas ilin ankaŭ, pro tio ke ili sukcesas okazigi la kongresojn en diversaj regionoj kaj ke la lokaj aŭtoritatoj engaĝiĝas. Mi esperas konstati, ke la renkontiĝo de la junuloj estos tiel bonkvalita.

Eduardo Berdor

Comments