2013 - (27)‎ > ‎

2013 - Li nomiĝis Silvestre

LI NOMIĜIS SILVESTRE
RAKONTO PRI LA LASTA LOĜANTO DE PANO

Publikigita en la paĝoj 24-25 de la bulteno nº 401 de HEF
"Boletín" (januaro-marto 2013)
verkis: Lorenzo Mediano


La lasta loĝanto de Pano nomiĝis Silvestre, kaj estis amiko mia. Ĉiuj estis foririntaj antaŭ longe, kiam la elmigrad-tajdo balais la Pireneajn vilaĝojn, sed li restis kun sia edzino. Li restis kiel restis la rokoj, aŭ la fontoj, aŭ la centjaraj korko-kverkoj. Eble lia edzino grumbladis iom kiam ŝi subiris al la fontano ĉiun tagon por havigi akvon, aŭ kiam ŝi plenigis je karbonido la lampon per kiu la geedzoj prilumadis sin kaj ŝi pensis , ke en la urbo sufiĉis malfermi kranon aŭ premi butonon por ekhavi tiom da akvo kaj lumo kiom dezirite. Sed ili estis feliĉaj.


Li havis malgrandan gregon da ŝafoj kaj kaproj, kio signifis nur peni malfermi la pordon de la ŝafejo ĉiam matenon por lasi ilin iri paŝti: ne plu estis kultivaĵoj kiujn oni povus damaĝi, kaj montet-flankoj pene prilaboritaj dum generacioj nun estis senfruktaj. Malgranda ĝardeno, proksime al la fonto, havigis al li terpomojn kaj legomojn. Kelkaj kokinoj libere bekantaj la stratoj provizis ilin per freŝaj ovoj. Se la memoro ne trompas min, iuj fig-arboj, granat-arboj kaj prun-arboj donis fruktojn dum la somero kaj la aŭtuno. En la vilaĝa placo, apud la malnova preĝejo, granda morus-arbo oferis ombron kaj dolĉan guston. Nun kiam tiu Silvestre enspezis sian emeritpension de la Sociala Asekuro, li havis la impreson naĝi en abundo. Tio, kio por alia signifus mizeron por li egalis al riĉ-abundo. Fine li povis aĉeti vestojn anstataŭ teksi ilin, li pagis la dom-imposton sen malbonkoste vendi la rikolton, li povis permesi al si akiri novajn sandalojn ĉiujare, kaj eĉ povis manĝi oranĝojn en vintro. Kion ceteran oni povas deziri por esti feliĉa? Ni ofte harnadis la ĉevalojn, du obstinajn maljunajn mulojn kaj senlace ni foriradis serĉi medicinajn plantojn en lokoj konitaj nur de li. Tiel ni trairadis dum horoj valoj kaj ravinojn, tiel forlasitaj, ke eĉ la paŝtistoj kaj la ĉasistoj ne transiradis la areon. Kaj dum la vesperiĝo, ni revenadis kun la muloj ŝarĝitaj per roka teo, kamomilo, lavendo aŭ mento. Mi ne bezonis tion, sed li male: ĉiu, aromaj herboj, por ke li elportu kun si la guston de la montoj, kie ajn li iros.


Laŭ Silvestre, neniam estis io malbona. Kiam iam ter-glito baris neŭzatan vojon, tio estis "duonbone", malgraŭ tio ke ni devas fari dumhoran ĉirkaŭiron; kiam ŝtormo minacis nin for de ajna ŝirmejo, la ĉielo indikis "duonbone", eĉ kiam li falis en malsanon, li ofte diris: "Dotor' duonmult' doloras". Tio ridetigis min pro mia familinomo (Mediano = mezbone). Sed ĉefe, tiu "duone" signifis militdeklaro al la pesimismo, al la malbono, al la teruro. El Pano estis ekzilitaj malĝojo, malbono, fieco kaj ĉio simila, almenaŭ parole.

Silvestre parolis kun bestoj kaj plantoj, eĉ kun rubusoj, siaj ĉiamaj malamikoj, li klopodis paroli kaj konvinki ilin ne fermi la vojetojn, kvankam neniu transiradis ilin: kiu scias ĉu iam popolo revenos al la Pireneoj kaj bezonos vojojn por promeni de unu vilaĝo al alia? Kompreneble, la rubusoj ignoris lin kaj, tuj kiam Silvestre neglektis sin, ili blokis la vojon per siaj dornaj tigoj. Tiam Silvestre skoldadis ilin kaj, post senkulpiĝo pro esti vundonta ilin, li tranĉadis ilin per sia paŝtista tranĉilo.


Silvestre mortis iun aŭtunan nokton, dum li dormis pace. Lia edzino venis por averti min, post kvinhora marŝado. Ni entombigis lin en la tombejo de Pano, protektita de klifo kaj en la direkto de la sunsubiro, kiun li tiel amis kontempli. Poste ŝi vendis ŝafojn, kaprinojn, kokinojn kaj ĉevalojn, kaj iris al la urbo.

Mi daŭre transiris tiujn sekretajn vojojn, kiujn li montris al mi, sed mi sopiradis lin kaj liajn "samMediananoj". Tamen, la lokoj, kiujn li estis montrinta al mi estis tiel magiaj kaj belaj, ke eĉ la soleco, kiun nun ekposedis ilin ne malhelpis min reveni. La figarboj kiuj provizis je figoj al la reĝoj de Aragono, la kaverno kun akvofalo en ĝia interno, la kalvo de la arbaro kie la sorĉistinoj faradis iliajn sorĉojn, la hantata domo al kiu laŭ gepatra konsilo ni neniam devis alproksimiĝi nokte, la valo al kiu la birdoj ne volis iri, la akvominejo, kiun la maŭroj elfosis kaj kiu meztranĉas la monton laŭ pli ol kilometro...


La vilaĝo de Pano, kiu ĝis la morto de Silvestre estis rezistinta bone la pasadon de la tempo, lante ekdisfalis. Li, kiu zorgis la neloĝantajn domojn, neniam perdis esperon pri iama reveno de ĝiaj antaŭaj najbaroj, laciĝintaj de progreso.

Kaj iom post iom, la vilaĝo de Pano iĝis duonmalsana ĝis kiam li disfalis. Jam pasis preskaŭ dudek jaroj ekde Silvestre mortis kaj restis orfe en la valo, sed mi ĉiam memoras ke la lasta loĝanto de Pano estis nomita Silvestre, kaj li estis mia amiko.

Lorenzo Mediano, kuracisto
verkisto kaj esperantisto loĝanta en Zaragozo
Comments