2013 - (27)‎ > ‎

2013 - La feliĉo-difino

LA FELIĈO-DIFINO
14 de septembro 2013
redaktis:  Lorenzo Noguero


Antonio Marco proponis komenti diversajn temojn.
Tiel, li legis poemon pri la difino de feliĉo kaj poste oni parolis pri tio.
La alporto de ideoj, sentoj, konsideroj estis ege altnivela kaj interesa.
Sube vi povas (re)legi la belan poemon.
 
Antau ne multe, mi auskultis 7 konsilojn por esti pli feliĉa. Tio interesis al mi kaj vekis la ideon esperantigi tion kaj kundividi kun aliaj.

Kaj poste tio estis "pps" kaj iom poste filmeto (iom pli ol 2-minuta) en "youtube". Jen:


[prezento kiu iĝis filmo danke al la helpo kaj instigo de la amiko kiun ebligis spekti (rete) erojn de niaj lastaj kongresoj]

Kaj krome iu bildo (hispane) pri la afero:



 
Jen la poemo de Antonio:
 
La feliĉo-difino
 
Kiam nia kara nepin' saĝa
ne plu estis dorlotita infanin'
kaj scivoleme deziris ĉion scii
ĉar sin sentis sufiĉe klera knabin',
demandis al mi kun tono plaĉa:
-mia kara, bonvolu min difini
tiun ĉarman vorton tre fascinan
kiun miaj amikinoj revemaj
nomas feliĉon, kion ĝi signifas?

 
Mi, kaptita de granda surprizo
post tre profunda meditado
respondis al ŝi kun certa hezito:
feliĉo, laŭ mia modesta opinio                 
estas, l'atingo de revo-aspiro;
ankaŭ estas tiu unua amo
kiam l'amanto por vi deliras;
ami kaj esti tenere amata,
kaj la unua tutpasia kiso
kiun vi iluzie plaĉe ricevas…
Tiu sent' estas ja neforgesebla!!
 

Feliĉo ankaŭ sendube estas
la ĉirkaŭbrako de via patrin'
kiam ŝi tre longe forestis,
la naskiĝminuto de via unua fil'
kiun vi tre iluzie atendadis,
feliĉo estas Belo, Bono kaj Vero
plej altaj konceptoj pri vivo-revo…
 
En alia tono, feliĉo ankaŭ estas,
tio kion revoluci-batalanto sentas
kiam sukcesas sian pur-idealon
kiu evitas mizeron al la homaro.
 
Fine,
Feliĉo, estas vi, mia nepino kara:
riĉa trezoro en mia kor' plenvivanta!!


Comments