2012 - (12)‎ > ‎

2012 - Lingvo kaj Sento

KK: "LINGVO KAJ SENTO"
verkis:  Lorenzo Noguero
Eldonita en la paĝoj 10 kaj 11 de Boletín (nº 400 - oktobro-decembro 2012)


La unuaj du literoj (KK) rilatas al la elstara verkisto Kálmán Kalocsay. Iel povus rilati al la KongresKialo de la 72-a HEK (Hispana Esperanto-Kongreso), kvankam temas pli pri la moto ol pri la motivo. 

La duopo "Lingvo kaj Sento" estas la esprimo uzita de Kalocsay por difini Esperanton. Esperanto ne estas unudimensia fenomeno sed almenaŭ dudimensia. Plurfoje mi tion pensis kaj sentis. Tiel, diversaj duopoj povas taŭgi por karakterizi nian esperantan lingvon: kapo kaj koro, korpo kaj animo (Leono Zamenhof), racio kaj emocio, logiko kaj frenezo, realo kaj revo, knabo kaj kajto (belege kantata de la muzikgrupo Kajto)...

Oni devas (re)legi interesajn (af)erojn, vortojn kaj tekstojn. Multfoje pli indas reiri al legindaj vortoj ol ĵeti novajn kiuj ne alportos multon. Tial, mi proponas nun (re)legi mirindajn vortojn de Kálmán Kalocsay pri nia senta lingvo. Eĉ mi reproduktos sube vortojn de du fontoj (el du libroj) ĉar kvankam troviĝas kelkaj koincidoj, mi konsideras ke estas interese prezenti ilin tiaj. Krome, ŝajnas konvene omaĝi la numeron du. Foje indas proklami: Jen du, jen ĉu'!


El Kálmán Kalocsay: 
"Lingvo Stilo Formo" (p. 51-52 kaj 76)

"Komence estis la sento", tiel oni devus komenci la historion de Esperanto. Vi ja scias, ke la sento naskis la lingvon. Kaj ne la seka scienculo, sed la profundsenta artisto skulptis el la ŝtonamaso de skemoj la statuon de la lingvo, ĝizante kaj glatigante ĝin, ĝis fine, ĝi vive ekmovis sin, kiel iam Pygmalion. Ĉi tiu artista mano kaj sentema koro faris, ke en Esperanto estas ne nur fleksebleco kaj harmonio, sed ankaŭ varma senpereco, dolĉa aromo, afabla humoro, ĉarma senpretendeco. La ceteraj projektoj sonas apud ĝi, kvazaŭ matematika formulo apud soneto. 

Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto. La lingvo vivas en sia literaturo, la sento parolas per poezio...

Esperanto [...] bezonas helpemajn manojn kaj entuziasmajn korojn. Donacu do ilin al la lingvo, kiu, kreskinte al la semo de sento, volas produkti florojn de sento, kaj kies eblaĵoj, tra la harmonio de sento kaj esprimo, ideo kaj formo, deziras disbranĉiĝi per multkolora, fortika kaj nepereigebla vivo.


El Kálmán Kalocsay: 
"La esperanto poezio", el "Dek prelegoj" (p. 80)
Prezidenta parolado (legata de D. Dalmau) dum la XI-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1925

[...] se la Esperanta poezio bezonas niajn korojn, tiom pli bezonas niaj koroj ŝin, kiu en nia benata batalo portas por ni magian armilon, la potencan inspiran forton de l' Belo.

Miraklon ŝi faras por nia bono: el grizaj vortoj, enuaj gramatikaj reguloj, el sekaj senvivaj skemoj, per la tuŝo de ŝia magia bastono, estigas vibre vivanta estaĵo, en kiu oni mire rimarkas la pulsbaton de l' Koro. La lingvo, kiu ĝis nun konsistis kvazaŭ nur el sekaj formuloj, taŭgaj nur por sekaj konstatoj pri la eksterhoma mondo, akiras subite kolorojn riĉajn, nuancojn freŝajn, tonojn profundajn, penetras en la mallumojn de tiu mondo, eĉ al ni mem nekonata, kiun ni portas en ni. Kaj kiam nian animon unue vibrigas sentoj per ĝi inspiritaj, aŭ kiam ĝi unue donas vortojn por niaj duonklaraj sentoj, tiam kun kortuŝa surprizo ni rekonas en ĝi kvazaŭ la dolĉecon de nia lingvo patrina, ian neklarigeblan, korkaresan ĉarmon. Ni scias Esperanton, kiam ni finis ĝian lernolibron, sed ni posedas ĝin nur kiam la unuan poemon ni elĝuis. Kaj de tiam ankaŭ Esperanto posedas nin neforŝireble.

Unu el la geniaj trovaĵoj de la Majstro estis ke Esperanto antaŭ ĉio li fianĉigis al la poezio. Per ĉi tio li spiris la vivon en la argilfiguron de la verko. Kaj per ĉi tio li turnis sin ne al la menso [...] de la homoj [...] sed [...] al ilia sento [...]. La sento ŝirmis Esperanton, la sento, esprimata per poezio, donis al Esperanto tian kuntenantan forton, kian al patrujideo donas la komunaj rememoroj, doloroj, ĝojoj, aspiroj, entuziasmoj. Lingvo kaj sento: jen estas Esperanto. La lingvo vivas en sia literaturo, la sento parolas per la poezio.

Komence estis la sento - tiel oni devas komenci la historion de Esperanto. Kaj tiam okazis neklarigebla mistero, kiun ne povas koni kaj tial ne povas kredi tiuj, kiuj staras ekster la lingvo. La sento penetris la gramatikon, la vortaron. La dolĉa alterno de sonoj, la molaj j-literoj, la sonoraj ĉ-literoj, la akcento pulsanta kvazaŭ korbato kaj aliaj neklarigeblaj nur senteblaj detaloj en la lingvo-strukturo faras jam unuavide impreson de ĉarmo, de hejmeco [...]

Lorenzo Noguero
Prezidanto de FRATECO

Comments