2012 - (12)‎ > ‎

2012 - Pri Francisco de Goya

ESEO PRI UNU EL LA PLEJ ELSTARAJ
UNIVERSALAJ PENTRISTOJ
Publikigita en la paĝoj 30-32 de la bulteno nº 399 de HEF
"Boletín" (julio-septembro 2o12)
verkis:  Antonio Marco Botella


Ŝajnas kvazaŭ kultura devo, elvoki de tempo al tempo, la figurojn plej elstarajn de pentroarto, beletro kaj poezio. Mi havis, de ĉiam, fanatikan inklinon por la granda aragona pentristo Francisco de Goya, jen kial kiam mi vizitis la grandajn muzeojn de gravaj urboj, unu el miaj plej persistaj deziroj estis kontempli la pentraĵojn de tiu grava pentristo, kaj kiam mi ekloĝis en Zaragozo eĉ viziti la vilaĝon kie li naskiĝis, Fuendetodos...

En la muzeoj mi admiris plian fojon tiun majstrecon aperintaj en liaj pentraĵoj "Las Majas" (La Belulinoj), aŭ la magion de liaj klaroskuroj kaj vermiljonoj, kaj plej ofte mi sentis min kaptitan de la mistero kaj sorĉo de La Kapricoj, kolekto de stravagancaj desegnoj, sen atento al iu ajn arta regulo aŭ logiko, pro kies uzo Goya estis denuncita antaŭ la Inkvizicia tribunalo, same kiel jam okazis kiam li pentris "Las Majas", sed ni delasu la temon pri la arto de Goya kaj prefere, ĉi-foje, ni atentu aspektojn pri la homaj viveroj de tiu granda artisto, ja la bibliografio pri lia arto estas abunda.

Francisco de Goya y Lucientes naskiĝis en Fuendetodos, vilaĝo tre proksima al Zaragozo, kie loĝis la geedzoj Goya kiam naskiĝis Francisco. Antaŭ kelkaj jaroj mi vizitis la domon kie naskiĝis kaj loĝis siaj unuaj jaroj la infano. Ĝi estis la domo de malriĉa kamparano, simile kiel al ceteraj de la ruraj loĝantoj. La domo-muroj estas ŝtonaj , kun malgrandaj fenestroj, same kiel tiuj kiujn oni konstruis en tiu epoko en loko kie la klimato estas tre rigora. La mebloj kaj iloj ene de la domo estas iom pli ol modestaj, nun ni dirus mizerajn.

Post tiuj unuaj jaroj, la familio Goya translokiĝis al Zaragozo, kie ili instalis atelieron por orkoloraj aranĝoj, kio ebligis al juna Francisco iomete praktiki elementalan arton, sed kiel ido de ne malriĉa familio li devis lerni metion, li do eniris en pentrolaborejon de José Luzán (1710-1785), grava zaragoza pentristo, kiu, laŭ deklaro de la propra Goya "oni lernigis al mi la pentroteknikon, devigante min kopii dum kvar jaroj multajn gravuraĵojn ekzistintaj en la laborejo Luzán". Tiu lernado multe influis en lia formiĝo kiel artisto, ja li lernis desegni sur la kopioj de gravuraĵoj kaj tio multe influis en sia artista evoluo kaj tiam jam komencis desegni siajn unuajn proprajn pentraĵojn. 

La juna Francisco estis petolema ulo, tre inklina al ŝercado inter siaj amikoj kaj speciale amindumema al fraŭlinoj, kvankam sen troigi tiujn inklinojn kiel asertas kelkaj kritikistoj. 

Profesie li pentris en aragonaj preĝejoj (Muel, Remolinos k.a.) surmurajn pentraĵojn, kiuj montras la sensperton de artisto sed kun promesplenaj  detaloj. 

Kiam Goya estis 25-jara li forveturis al Italio, kie li studadis la barokan romanan stilon kaj la freskoartan teknikon, kies scio donis al li la sufiĉan kuraĝon por partopreni en plej prestiĝaj artaj konkursoj, inter aliaj li konkursis en tiu organizita de la Akademio de Parma per la pentraĵo "Anibal sur Alpoj" (nun malaperinta) kiu ricevis honoran mencion.

Post lia reveno en Italio li daŭre pentradis en aragonaj preĝejoj, sed li volis superi sin en la propra arto kaj fakte ambiciis multe pli, tial li serĉis laborejon en Madrido. Fine li atingis daŭre loĝi en la ĉefurbo kaj en la jaro 1773, Goya edziĝis kun Josefa Bayeu, fratino de la famaj aragonaj pentristoj Francisco, Ramón kaj Manuel Bayeu, kaj per influo de siaj bofratoj li eklaboris en la Reĝa Fabriko de Tapiŝoj, kie li disvolvis gravan aktivadon: de 1775 ĝis 1792 li pentris en tiu fabriko multajn modelojn sur dika papero, kartono aŭ tolo por tapiŝoj aŭ freskoj.

En 1780 oni elektis lin membron de la Akademio San Fernando: la arto de Goya evoluis al plej perfekta esprimoriĉo kaj dum 1792/93 Goya grave malsanis, kaj kiel rezulto de tiu malsano li restis tute surda. Tiu fizika difekto acidigis lian temperamenton, sed samtempe riĉigis la internan vivon de la artisto impulsante lian imagon al fantazia mondo, kiu ebligis lian kreadon de pentraĵoj kiel tiu nomata La Kapricoj...

En la jaro 1823 finiĝis en Hiispanio la periodo politike nomata "konstitucia", kaj la reĝo Ferdinando la 7a okupis la tronon diktatorece, tio estis interpretita de militistoj kaj reakciuloj kiel oportuna momento por komenciĝo de mortpersekutoj kontraŭ liberaluloj kaj progresemaj civitanoj. Goya sentis certan maltrankviliĝon pro la situacio de nia lando, kaj eĉ sin sentis persekutata, estis pro tio ke li serĉis rifuĝon, unue ĉe liberala pastro, kaj tuj post agreso-periodo li petis oficialan permeson en la jaro 1824 por vojaĝi al Francio: li vizitis Parizon kaj post tio decidis loĝi en Bordozo, memvole ekzilita.

De tiu momento li arde laboris pentrante multnombrajn pentraĵojn, kiuj multe famigis lin, en ili esprimis ĉion kion al li priokupis, kiel tiuj pri la milito, aŭ tiuj de famaj personoj, ankaŭ tiujn kun karaktero kapricema tre originalaj. Mencii eĉ la plej famaj okupus multajn paĝojn. Li pentradis ĝis sia forpaso en Bordozo la jaron 1928, jam 82-jara.

La prestiĝa poeto Rubén Darío, kiu tiom admiris la aragonan artiston, dediĉis al li jenan poemon: 

Al la aragona pentristo
Francisco de Goya

Por vi, genia hom' tre kara
mi uzas belajn vortojn laŭdajn!
Por vi, vizia artist' plej fama!

Por vi, kun artpaleto maga,
kaprice rava kaj impeta
de ĉiuj gepoetoj amata:
pro viaj tenebrskizoj svagaj,
la vermiljonoj kaj nigroj
kaj la helradioj lume blankaj!

Pro viaj freskoj admirataj,
fanfaronuloj pitoreskaj,
dantesk-koloroj ricxohavaj!
ĉar vi prezentas serĉon artan
jen bebon kun blondbukloj oraj
aŭ taŭron de tertul' ludata!
kaj kun toreadoro brava,
infanton, nobelkavaliron,
mantilojn kun belfloroj ĉarmaj...

Per man' freneza inspirhava
vi pentras sorĉajn silueton
en ombroj grizaj envolvatajn.

Vi kaptis la abrakadabra-n [1]
de korna kaprinkrur-diablo,
kiam makabre ĝi grimacas.

Fantom', meduz', anĝel' blanka,
konfuza lum' inspir' fiera
aperas via Muzo rava...

Via peniko miras gapa,
per klaroj, kiuj ja delektas,
jen per grizombroj senvibrantaj
per belaj damoj tipvestataj,
la brilaj reĝoj, uloj povraj
kaj kristoj miensuferantaj...

En viaj klarobskur' kabala
vibras horor' de peza sonĝo
kaj mortiĝantaj lumoj flavaj,
montras la dianĝeloj blankaj
terurajn fimurdist-okulojn
en inaj belvizaĝoj infanaj...

Viaj kapric-esprimoj gajaj
miksas al nigr' de frida nokto
la helojn de taglumo klara.

Tiel mirinde grave altas:
via pentraĵo elkrepuska,
alloga, brila, senegala...

Tion konvinke disproklamas:
San Antonio [2] per la freskoj,
kaj la demonojn okulfrapajn!

[1]  Abrakadabra: kabala vorto greka, al kiu atribuis en la antikveco magiajn virtojn. Oni devis skribi la literojn "abrakadabra" triangulforme, tiamaniere ke ĝi estu legebla laŭ pluraj direktoj. Nun oni uzas ĝin por esprimi ion konfuzan, surprizan aŭ ĝojigan. 

[2]  La poeto aludas la freskojn de ermitejo de Madrido nomata "San Antonio", pentritajn de Goya.

La arto, la gloro kaj la prestiĝo de la genia artisto de Fuendetodos, Francisco de Goya y Lucientes, tute ne kadukas kun la forpaso de la tempo.

Antonio Marco Botella

Comments