2012 - (12)‎ > ‎

2012 - Pri Esperantaj Kongresoj

Komentoj pri Hispanaj Esperantaj Kongresoj
18 de decembro de 2012

Prelego de Antonio Marco Botella


Gesamideanoj kaj amikoj:

Paroli pri HEF-kongresoj ĉiam estas intreresa por scivolemaj esperantistaj homoj, precipe se oni volas mencii tiujn unuajn kiam pro politikaj malhelpoj ne estis facile organizi ilin, ekzemple se oni celas komenti la unuajn post la intercivitana hispana milito; kaj ni povas komenci per la 12a Hispana Esperanto-Kongreso, unua postmilita okazinta en la jaro 1951.

La unua dilemo kiu prezentiĝîs post esti oficiale permesita HEF estis, kie okazigi tiun unuan E-Kongreson, ĉar malhelpoj ekzistis en ĉiuj kandidat-urboj tiam: Terrassa, Sabadell, Zaragozo kaj Valencio, ja en tiuj tagoj la apriora bezono estis ne nur repropragandi Esperanton ĝis 1947 malpermesita, sed precipe injekti fidon kaj kuraĝon al tiuj geesperantistoj kiuj malgraŭ la oficialan permeson ankoraŭ ne kuraĝis sin montri kiel esperantistoj: aragonanoj, katalunoj kaj valencianoj estis la unuaj kiuj en konsiderinda nombro estis pretaj por disvastigi Esperanton.

Post densaj kaj oftaj dialogoj oni decidis estu Terrassa kie ni kongresos, sed estis absolute necesa atingi la permeson de la ministerio pri Internaj Aferoj. Nia optimismo estis tia, ke  ni jam komencis organizi la kongreson eĉ sen tiu permeso…  kaj kelkaj tagoj antaŭ la dato projektita por la komenco  esperantistoj el diversaj urboj vojaĝis al Terrassa, kaj antaŭ la fakto ke ankoraŭ ni ne estis ricevinta la oficialan permeson, ni decidis: "ke se ni ne ricevas la ministran permeson, ni kunvenos private en Barcelona kafejo". Sed kiam ni jam estis perdintaj ĉiajn esperojn, la permeso venis en la lasta horo: estis ja emociiga defili tra la stratoj de Terrassa agitante  la esperantistajn flagojn de niaj respektivaj Esperanto-Centroj, inter la entuziasmaj aplaŭdoj de la publiko, la simpatiaj terrassanoj.

 Akceptis nin en la Urbodomo la Vicurbestro, kiu ĝentile deziris al ni sukceson en nia Kongreso, kaj efektive oni atingis ĝin, ĉar post tiu evento oni kreis multenombrajn Esperantistajn Societojn en multaj hispanaj urboj, unua celo de niaj tiutagaj aspiroj.

Alia memorinda Kongreso estis la 15ª  Esperanto-Kongreso (kvara post intercivitana milito) okazinta en Zaragozo en la jaro 1954, kaj ne ĉar mi mem estis unu el la ĉeforganizantoj, sed ĉar la sperto de niaj unuaj Kongresoj tion permesis al ni, kaj efektive ni preparis detale tre kompletan programon, mi dirus eĉ kun internacia nivelo. Efektive, ne nur partoprenis en la Kongreso internaciaj geesperantistoj, sed tiucele oni organizis Literaturan Vesperon por efektivigi la programitan "Internacia Beletra Esperanto-Konkurso", kiu okazis en salono de la Zaragoza Universitato.

Partoprenis en la Konkurso la plej elstaraj tiamaj internaciaj geesperantistoj, kaj faris la enkondukon de tiu akto la elokventa oratoro Luis Hernandez Lahuerta, kiu emfazis la altan nivelon de la esperantista beletro. Sekve, Dro de la Puente legis la decidon de la juĝkomisiono pri la verkoj prezentitaj en la Literatura Konkurso, kiu estis jena:

Poemo pri Originala Poezio:
  • Unua Premio al la poemo: "Printempo" de Marjorie Boulton.
  • Dua Premio al la poemo: "La ciganino" de Poul Thorsen.
Originala Prozo:
  • Unua Premio: "La pentristo" de Salvador Gumá i Clavell
  • Dua Premio: "Rideto abundas… sur la lipoj de saĝuloj" de Vicenzo Musella.
Poezi-traduko:
  • Unua Premio: "Nokte kiam mi dormadis" de A. Machado, al f-ino Amalia Núñez Dubus.
  • Dua Premio al nia samideano Luis Hernández Lahuerta.             

Kiam la premioj estis disdonitaj, S-ino Mimó, deklamis la poemon de la angla poetino Marjorie Boulton kun laŭdinda tono:

 Printempo

 Birdoj min vekas per printempaj kantoj.
 Birdoj eknestas, aŭ kun molaj plumoj
 Flirtas, facilaj, simplaj geamantoj.

 Sub nunaj heloj kaj diversaj lumoj,
 pluvetoj pentras ĉielarkojn; kisoj
 de ventoj flatas vangon, kaj parfumoj.

 de hiacintoj freŝas; Adonisoj
 revivas ĉie en potenco dia;
 brilas en herb' krokusoj kaj narcisoj;

 brilas la blanka flagro magnolia
 en parko. Ĉie, ido aŭ burĝono
 ekvivas. Ho, sezono ironia!

 Amare nun la beloj de l' sezono
 venenas min, sarkasme min incitas
 turmentas min per rozodorna sprono;

 mia doloro brulas kaj zenitas,
 inter printempa verdo, bluo, oro,
 mi sidas ĉe l' fenestro kaj meditas:

 jen ŝafidetoj; jen birdido, floro;
 la jaro reprintempas, sed por mi
 printempo ne revenas al la koro!

 Kiel vi vokas min, paseroj? fi! 
 Paseroj, ĉio pasas: vintra vento
 froste disŝiris min kun raŭka kri'...

 Mi restas en soleco kaj turmento;
 la ciklo de l' sezonoj ĉesas nun
 ial por mi; en pala malkontento

 mi ŝajnas vivi ĉiam en aŭtun'.
 Eble la glaciaro de la nordo
 rampadas suden, aŭ ekmortas sun',

 aŭ mia kosmo dise en malordo
 velkas; glacie, venkas la polusoj;
 eble ĉe mia viva marobordo

 la Golfofluo kun varmiga flusoj
 sin perdis; ĉar printempo ne aperas;
 epoko de mallumo, de minusoj!

 Ĉu rajtas mi esperi? ĉu esperas?
 Aprilo pluvokise baldaŭ trempos
 foliojn!; ĉu simbolo kosma veras?

 Ĉu mia kor' neniam reprintempos?
     
Apenaŭ s-ino Mimó finis reciti la poemon de la angla poetino, tondra aplaŭdado resonis en la salono kun nedifinebla entuziasmo. Sekve, oni deklamis ĉiujn unuajn premiojn, kiujn ankaŭ varme oni aplaŭdadis, kaj kiel brila krono de la Literatura Vespero, samideano Mariano Sola, kun la elokvento kiu lin karakterizis, faris neforgeseblan tiun vesperon per belega parolado majstre priskribante la allogojn de Beletro, kaj estis tiel trafaj kaj agrablaj lia disertacio, ke plurfoje oni interrompis lian paroladon per entuziasmaj aplaŭdoj… Vere, neforgesebla Literatura Vespero kaj fakte memorinda la tutan duan Hispana Esperanto-Kongreson!

La dua tutlanda HEF-kongreso okazinta  en Zaragozo estis en la jaro 1983, koincidanta kun la 75ª datreveno de la fondo de nia Esperantista Societo "Frateco". La decido festi sian Jubileon en la kadro de hispana Esperanto-Kongreso estis plezure akceptata ne nur de la hispana esperantistaro, sed ankaŭ de alta nombro de eksterlandaj geesperantistoj, kiuj plenigis  niajn salonojn, ja la solena Malfermo registris preskaŭ kvarcento da gekongresanoj.

Tiu Kongreso disvolviĝis en la impona konstruaĵo de la Zaragoza Iberkaso, kie oni instalis tre interesan Filatelan Aragonan Ekspozicion, kaj en la ampleksaj salonoj disvolviĝis tre interesa programo. Faris la Fest-paroladon la HEF-prezidantino Dra. Rafaela Urueña, kiu montris sian interesan elokventon.

Laŭdinda la aktivado en la Kongreso de la esperantistaj gejunuloj, efektive, HEJS ne nur partoprenis en ĉiuj programeroj, sed ankaŭ disvolvis propran programon, publikigis ĉiutagan informilon kaj viglis en la plej brilaj protagonismoj de la Kongreso.

Prelegantoj de tiu ĉi Kongreso en la Simpozio pri Interkomunikado estis, krom la citita Prezidantino Urueña, Adolfo Castillo, de Zaragozo, kiu pritraktis la temon "La graveco de la Komunikado"; Peter Schilperoord, el Londono, pri "Rilato de la Interkomunikado kun Arto kaj Teknologio"; Luis Garcia, de Valladolid, pri "La Interkomunikado kaj la Homaj Rajtoj"; kaj Dro Juan Régulo Pérez, el Kanariaj Insuloj, pri "La graveco de la Sociaj Interkomunikadoj".

Inter tiuj elstaraj prelegantoj ni devas meti en la unua vico al la Profesoro J. Régulo Pérez, kiu inteligente akcentis la gravecon de la Komunikado en la homa kunvivado, sed li faris tion tiel brile, ke la ĉeestantaro entuziasme ovaciis ofte la eminentan Profesoron de la Universitato de La Laguna. 
     
Okazis specialan sesion por ekzalti la brilan historion de la Esperantista societo "Frateco" laŭlonge de 75 jaroj, eble ne ekzistas en Zaragozo Kultura Centro pli longe vivanta kaj brile aktivanta, kaj kiel rezulto ni devas citi la jarojn tridekajn, kiam pro la efika propagando de nia Societo  oni fondis en Zaragozo multenombrajn esperantistajn Societojn kaj eĉ la politikaj partioj kreis proprajn Esperantistajn Fakojn.

Alia interesa programero estis la Folklora Festo okazinta en la Teatro de la "Specimena Foiro", prezentata de la fama Arta Aragona Grupo "Baluarte Aragonés", kiu faris veran elmontron de la aragona folkloro kaj altnivela baleto. La kanto kaj danco tipa de la Aragona Regiono vibris en la prezento de belegaj bildoj de la artistoj, kiujn nia samideanaro entuziasme aplaŭdadis, fervoro kiu atingis sian apoteozon kiam la gekantistoj kantis "Ĥoton" en Esperanto, jen kiel bele:

 Mi demandis anĝeleton
 pri la paradiza vojo
 kaj li diris "sekvu Ebron,
 haltu vin en Zaragozo".

Post vera eksplodo de aplaŭdoj kaj antaŭ la insista peto de la ĉeestantaro, novan "Ĥoton" vibris en la aero:

 Punis homan fierecon
 Dio per Babela turo
 sed la lingvo Zamenhofa
 liberigis nin de l' puno.

La Folklora Festo finiĝis post la scenigo de hispana opereto "Gigantoj kaj Kapeguloj", kies originala scenejo estas en Zaragozo. La prezentado estis vere memorinda! La esperantistoj tute ne laciĝis aplaŭdadi!!

Tiu ĉi Kongreso finiĝis post tuttaga ekskurso al la Parko Ordesa, paradizo ĉe la Pirinea montaro, kiuj vere plezurigis ĉiujn ekskursantojn, ja la beleco de tiu Parko estas eksterordinara en ĉiuj aspektoj.

Kaj pri  anekdotaj "kuriozaĵoj" okazintaj en Hispanaj Kongresoj ankaŭ oni petis min rakonti kelkajn el ili, precipe se ili ankoraŭ estas ne disvastigitaj,  ĉu oni povas nomi tiujn kiujn mi sekve rakontos "kuriozaĵojn"?, en tiuj tagoj oni nomis aliel,  elektu vi mem la nomon, jen la unua:

Kiam la zaragozaj esperantistoj preparis la Kongresojn  oni kutimis meti sur la unua paĝo de la Kongreslibro la nomojn  de la unuaj lokaj aŭtoritatoj, kompreneble unue oni devis konsulti ilin. Efektive,  okaze de la 15ª HEF-Kongreso ni vizitis la Urbestron, kaj li ne nur permesis aperigi lian nomon en la Honora Kadro de la Kongreslibro, sed promesis fari sian eblon finance helpi nin. Same okazis kiam ni vizitis la Ĉefepiskopon, kaj al la Generalo de la Regiono, kiu ankaŭ promesis sendi reprezentanton en la Apertura Sesio, same kiel la antaŭaj konsultitaj. Poste estis la Prezidanto de la Provinca Deputitejo, kaj ĉi tie okazis la unua "kuriozaĵo" kiun li mem rakontis al ni:

"Okazis ke antaŭ la anonco de nia vizito li kunvokis kunvenon de ĉiuj membroj de la Provinca Deputitejo, kaj li kiel Prezidanto eksplikis ilin, ke la zaragozaj esperantistoj petis financan helpon por okazigi Kongreson, kaj estis pro tio ke  li kunvokis ilin, por ke ĉiu el ili donu ilian opinion pri tiu helpo. Unu post alia ĉiuj eksplikis ilian opinion: preskaŭ ĉiuj opiniis negative rezonante la kialon."

"Kiam la lasta donis sian opinion la Prezidanto pugnofrapante brue la tablon diris: "Tre bone, plaĉe mi aŭdis vin! Aprobita la proponon, ni helpos la E-Kongreson per 50.000 ptoj!! Kaj tiel efektiviĝîs."

"Kompreneble, ĉiuj mute akceptis la decidon de la Prezidanto."

"La lasta konsulto estis al la Provincestro. Dum almenaŭ unu horo ni estis senpacience atendante ke la Provincestro akceptu nin. Kiam tio okazis, kaj apenaŭ ni estis enirintaj en lia oficejo, li stare kaj malbonvizaĝe diris al ni:"

"Sendube vi estas la esperantistoj, atentu s-roj, mi volas scii nenion pri vi, se la ministro pri Internaj Aferoj tion al vi permesas, vi kongresos en Zaragozo, kontraŭe vi atendu nenion de mi!!"

"Nia prezidanto, Sro Oros, advokato kaj tre ruza homo respondis lin: "Moŝta Sro., ni  petas al vi nenion, nur ni informas Vian Moŝton ke ĉiuj la unuaj zaragozaj aŭtoritatoj jam akceptis ke ni aperigu iliajn nomojn en la Honora Kadro de la Kongreslibro, kaj ni venas konsulti vin ĉu vi tion akceptas aŭ ne!"

"La Provincestro restis furioze muta, kaj fine nin respondis: "se la aliaj aŭtoritatoj jam akceptis vian proponon metu mian nomon ankaŭ, sed nenion pli."

"Kaj kun sama furioza sinteno adiaŭis nin. Evidente, tiu ne estis kuriozaĵo sed klara ekzemplo pri malbona edukado…"

Sed tie ne finiĝis la "kuriozaĵoj" okazintaj inter la Provincestro kaj la OKK de la 15a Hispana E-Kongreso: Kelkaj monatoj antaŭ la komenco de nia Kongreso ni petis al la Provincestro la necesan permeson por okazigi en salono de Komerca Ĉambro la Literaturan Konkurson. Unu tago antaŭ la komenco de la Kongreso venis la respondo de la Provincestro: "absolute neeble, ĉar tiu salono ne havas la necesajn kondiĉojn okaze de ia ajn emerĝo".
   
Tamen estis publika scio ke tie okazis tre ofte kunvenojn eĉ kun multenombra asistado, do decido malbonintenca de la Provincestro, kaj ĝuste je la antaŭa tago de la Kongreso kun  la intenco ke la Literatura Vespero ne okazu… 

Sed denove la Provincestro fiaskis en siaj malbonaj intencoj kontraŭ la esperantistoj, ĉar ni informis pri la temo al la Rektoro de la Zaragoza Universitato, S-ro Sancho Izquierdo (tiam eks-esperantisto) kiu tuj akceptis okazigi tiun eventon en salono de la Zaragoza Universitato.

Kaj nun mi finas miajn komentojn per recitado de poemo kiun mi en tiu epoko mi verkis:

Fantazio en Murcia nokto

Iun nokton, 
ĉio steloj kaj susuroj.  
Iun nokton   
nokt' de sorĉoj kaj murmuroj.   

Sub ogiva arta arko  
lum' grimacas kaj scintilas.  
Vibras nokt-horloĝ' kun ĉarmo 
en l' izola nokt' Murcia,  
dum mil' nevideblaj damoj
sekretumas emociaj
pri neatingeblaj amoj
kaj pasioj plej fascinaj.        

Blua gazo
de la luno elpendiĝas   
kaj kun ardo
turajn mamocicojn kisas.

Kiom tristas kaj doloras
ne ekvidi la princinon,
kiun revas ni fervoraj,
sumon de mil am-aspiroj!
estu ŝi virin'  belforma,
palme svelta ĉe  l' talio
pli amema ol amora,
vigla menso kaj spirito.

Elreviĝo,
jam la nokt' ne plu susuras.
Palas nigro
kaj la iluzi' forkuras.

La belega ark' ogiva
ne plu ŝercas per moklumoj.
Pluv' de steloj ekŝteliras,
dum l' arab-okula luno
fuĝas inter silkoj grizaj,
kaj alvenas matenruĝo
kun kaleŝ' el oro brila
anoncante reĝan sunon.

Iun nokton,
en la tago malaperas…
Iun nokton,
ĉe l' aŭroro ne plu revas…

Ne plu fantazias nokto.
En ĝi restas sorĉoj, mitoj,
sentoj, steloj, amoroj,
eble ĉio... kaj nenio!

Vibras ĉiam en la homo
ekster ĉia fantazio:
Amo, Belo, Ver' kaj Bono
jen realo kaj poezio!

Iun nokton,
sur mirindaj  palmo-bedoj,
Iun nokton,
inter la Murciaj verdoj...

Sufiĉas hodiaŭ, mi esperas ke mi jam komplezis viajn petojn pri kuriozaj rememoraĵoj de niaj Kongresoj.

Antonio Marco Botella

Comments