2012 - (12)‎ > ‎

2012 - Prelego en Híjar

10 de februaro 2012

PREZENTADO DE ESPERANTO
EN HÍJAR (TERUEL)
Lorenzo Noguero kaj Eunice Alberto


LOKAJ LINGVOJ, TUTTERAJ LINGVOJ!

verkis:  Lorenzo Noguero
"Boletín" nº 398, paĝo 28

La 10an de februaro en Híjar (Teruel) okazis prelego titolita "Lenguas locales, lenguas globales" ("Lokaj lingvoj, tutteraj lingvoj"). Oni parolis pri la Aragona lingvo kaj pri Esperanto. La organizinto "Centro de Estudios del Bajo Martín" petis al la aragona E-societo "Frateco" interveni por paroli pri Esperanto. Oni respondis al la invito kaj ĉeestis Lorenzo Noguero (Prezidanto de "Frateco") kaj la brazila esperantistino Eunice Alberto, kunigitaj per Esperanto kaj Amo (bona ekzemplo pri la viveco de Esperanto).


La preleganto pri aragona lingvo faris propagandeman prelegon pere de interesa "pps"-prezentado en "power point". Poste Lorenzo Noguero parolis pri esperanto helpate per "pps" ("paperoj por sugesti"), per likva elemento (ĉampanaj bobeloj por gajigi la partoprenantojn) kaj per la ĉeesto de lia ama(n)tino kiu akompanis lin.

Eĉ kurioze, danke al tiu evento, iu esperantisto rapide faris en Vikipedio esperantan version de la vilaĝo "Iĥar" ĵus antaŭ la prelego:




La vetero ekstera estis tre malvarma. Tamen alvenis sufiĉe kontentiga nombro da partoprenantoj. Eĉ demandoj kaj intereso estis konsiderindaj. Iu interesiĝis pri José Ezquerra, blindulo naskiĝinta en proksima vilaĝo Vinaceite (Teruel), kaj fama koncerne al Esperanto-movado kaj al Nacia Organizo pri blinduloj.

Resume, tre agrabla sperto. En lokoj kie kutime aŭdiĝas tamburoj (ja ni aŭdis ilin de praktikantoj por la Sankta Semajno) reeĥis esperantaj sonoj .
 
Lorenzo Noguero

Comments