2011 - (8)‎ > ‎

2011 - Pri Rafael Alberti

OMAĜO AL RAFAEL ALBERTI
 okaze de ĝia 110 naskiĝdatreveno.
Dum la Zamenhofa tago (13an de decembro de 2011)

verkis: Antonio Marco Botella


Tiu ĉi elstara poeto naskiĝis en El Puerto de Santa Maria (Cádiz) kaj apartenis  al tiu prestiĝa Grupo de poetoj  nomata "Generacio 27".

En la jaro 1917 li translokiĝis kun sia familio al Madrido tuj montrante sian  fruan inklinon por la pentraĵo, kaj kuraĝigita de la pentristo Vazquez Diaz ekspoziciis ĉe la "Salono de Otoño" (1920) kaj en l' "Ateneo Madrileño" (1921, sed de tiu jaro li  forlasis la pentraĵon kaj sin dediĉis plene al la poezio, kaj en 1922 li publikigis siajn unuajn versojn en "Horizontes" (Horizontoj).                             

En tiuij tagoj, ĉar pulmomalsana, li devis translokiĝi al la montaro Guadarrama (San Rafael) kie krom reakiri la sanon li jam definitive aktivis en la verkado de poezio.

Kiam li resaniĝis reiris al Madrido, kie li ofte vizitis la "Rezidejon de Studentoj",  kontaktante kun la plej gravaj poetoj de tiu tempo: Garcia Lorca, Pedro Salinas, Jorge Guillén, Vicente Aleixandre, Gerardo Diego, Luis Cernuda, Buñuel  k.a. kies alta kvalito kaj amikeco signifis por li gravan progreson en la verkado de poezio…

En 1925 Alberti ricevis la "Nacian Premion pri Literaturo" pro lia verko "Marinero en Tierra" (Maristo surtere), kio signifis envicigi lin kiel poeto inter la plej elstaraj. Li kunlaboris en la fama "Revuo de Okcidento", kaj dum la diktaturo de Primo de Rivera li estis unu el la plej duraj kritikistoj de la diktatoro.

En la jaro 1927, okaze de la tricentjara datreveno de la forpaso de la grava poeto Luis de Góngora, la ĉi-supre cititaj poetoj, kaj kelkaj aliaj, decidis omaĝi ĉe l' Ateneo de Sevilo al la poeto Góngora, majstro de la baroka stilo, tiu Grupo de Poetoj, estis la plej elstaraj pri liriko en Hispanio dum la jaroj dudekaj: ilia pensado estis progresema, kaj kiel komuna celo ili volis ekzalti la belecon, laŭ la stilo de la hispanaj verkistoj de "La Ora Jarcento", ja ili sentis certan fascinon por la tradicia beletra stilo de tiu periodo de nia liriko: libera verso, metriko kaj ritmo ne-regula, uzo de metaforoj, kaj aliaj karakterizoj de tiuj verkistoj kaj poetoj. Tiu omaĝo okazinta en Sevilo konsistis pri publikaj prelegoj, recitado de poemoj k.t.p.

En 1928 li publikigis unu el la libroj kiu pli prestiĝigis lin "Sobre los Ángeles" (Pri la anĝeloj), en kiu li  superis antaŭajn stilojn.

En la jaro 1930 Alberti interkonatiĝis kun la verkistino Maria Teresa León, kun kiu li edziĝîs, kaj ambaŭ fondis en 1934 la revolucieman revuon "Octubre" (Oktobro), per kiu ambaŭ esprimis ilian politikan opinion partoprenante en la kampanjo favore al la "Popola Fronto", kiu klare  montris ilian komunistan opinion.

En 1936 eksplodis la intercivitana hispana milito kaj li estis elektita direktoro de la "Romantika Muzeo", dum tiu periodo li, kiel membro aktiva de la Komunista Partio kaj apartenanta ankaŭ al la "Asocio de Antifaŝistaj Intelektuloj" aktivis politike kontraŭ  la nacia kaj internacia faŝismo per prelegoj, mitingoj kaj ĉiaj propagandaj elementoj.

Post la malvenko de la respublikanoj li ekziliĝis en Parizo, kie li laboris kiel parolisto de "Paris-Mundial", sed kiam la germanoj invadis Francion dum la tutmonda milito, antaŭ la evidenta danĝero nazi-faŝisma li translokiĝis al Sudameriko: Argentinio kaj Uruguay, kaj fine de  1957 li jam translokiĝîs al Romo kie li loĝis ĝîs lia reveno al Hispanio.

La loĝado en Romo inspìris al li la elvokon de tiuj belaj panoramoj kaj etoso de lia hispana loĝejo kaj urboj kie li loĝis ekzilita antaŭ ol alveni al la itala ĉefurbo, kaj tiu sento li esprimis en tiu ĉi poemo:

Kion mi lasis pro vi.

Mi lasis pro vi miajn arbarojn, miajn karajn arbojn,
miajn hundojn sendorme dum nokte bojajantaj,
miajn urbojn kie mi loĝis dum miaj ekzilitaj tagoj,
eĉ la vintro de mia vivo kiun mi ĝuis  ĉiam verkanta.

Mi lasis kortremon, skuon pro emocio sentanta,
eĉ lumon de emociigaj fajroj tute ne estingitaj,
mi lasis mian ombron  en l'amikaj okuloj sangantaj
pro l' adiaŭoj en la trista hor' kiam mi estis foririnta.

Mi lasis tristajn kolombinojn apud fluanta rivero,
ĉevalojn sub la suno  reflektanta sur la  arenoj,
kaj mi lasis odori  kaj  kontempli la bluan maron.

Mi lasis pro vi, ĉion kion mi ĉiam konsideris mia…
Vi, donu al mi, Romo, ŝanĝe de miaj doloraj penoj,
tiom  kiom mi lasis por posedi vin plenplene ĝojiga.

La poezio de Alberti komencas imitante la stilon de la Kanzonaro kaj iom post iom pasas al la "gongorismo" kiun li baldaŭ forlasis per la simbola realismo jam aperinta en lia verko "Sobre los Ángeles" kaj "Sermones y Moradas".

Rafael Alberti revenis en Hispanion en la jaro 1977, post la forpaso de la diktatoro Franco. Tiu jaro li estis elektita deputito de la Hispana Parlamento, sed baldaŭ li forlasis ĝin ĉar… "mi nur deziras nun vivi kun la popolo".

Laŭlonge de lia vivo li publikigis multenombrajn verkojn, tiom da, ke nur menciante la titolojn ni plenigus paĝojn kaj paĝojn, li ĉiam trovis la kunlaboron  kaj instigon de sia edzino Maria Teresa León. En la jaro 1983 li ricevis kiel agnoskon al sia beletra  bonkvalita laboro la Literaturan Premion "Cervantes" kaj en 1991 la "Premio Roma pri Literaturo", sed antaŭe li ankaŭ ricevis la Premion "Lenin de la Paco" (1965) kaj en Hispanio la "Nacia Premio de Teatro" (1980).

Li multe vojaĝis, en Eŭropo, Sudameriko kaj jam reveninta en nia lando tra Hispanio. En unu el tiuj vojaĝoj al Kanariaj Insuloj, li restis tre surprizita pro la eksterordinara bela ŝanĝo de la insulo Lanzarote, kies protagonisto estis Cesar Manrique, honore al li dediĉis jenan poemon, kiun mi trovis en la Muzeo de tiu insulo:

Lanzarote
Dediĉita  al  Cesar Manrique, paŝtisto de ventoj  kaj vulkanoj.

Mi revenas por renkonti mian lazuron,
mian lazuron kaj la venton,
mian splendon,
la ne-detrueblan lumon,
kiun mi ĉiam revis por mia vivo.
Tie estas miaj rumoroj,
miaj forlasitaj muzikoj,
miaj unuaj paroloj
naskiĝintaj el espero,
mia koro naskiĝinta antaŭ ol siaj historioj,
serena maro, pura maro sen abismoj.
Mi volus, eble, morti, mortiĝi,
ĉar tio estas plua vivo, de la vent' subtenita
plifortigi sian vagantan lazuron kun la spiro
de mia kanzono ankoraŭ ne-deklamita.

Mi estis ja la kantisto
de  tiom da travideblo
kaj povus denove esti protagonisto
kvankam  ege elsangante,
tre profunde vundita,
plena de tiom da mortintoj
ke ili volus revivi akompanante la voĉon mian.
Sed morti mi ne volas
kvankam mi tion diru,
morti mi ja ne volas
ĉar la maro ne mortas
kvankam ĝi iam mortu...

Mia voĉo, mia kanto akompanos vin
tie supre, preter la aĝa mondo.
Mi venis ĉe vi por vidi vin kaj vin paroli,
sablaro kaj marbordo senfinaj, kiujn mi ne konas,
dunoj kaj nigraj lavadoj,
batitaj palmaroj, tutsolaj homoj,
ĉirkaŭbrakitaj de vulkanoj kaj maro.
Subtera tremo, mi avancos ĝis la ĉiel'.
Mi sentas ke loĝos ĉe mi la fajr' kiun ĉe vi loĝas. 

Rafael Alberti Morello, neforgesebla elstara poeto de la "Generacio 27" forpasis en Madrido en la jaro 1990.

Antonio Marco Botella

Comments