2011 - (8)‎ > ‎

2011 - Rabindranath Tagore

150 NASKIĜDATREVENO DE
RABINDRANATH TAGORE
ESEO AL GRANDA POETO
Antonio Marco Botella
Publikigita en la paĝoj 15-17 de la bulteno nº 395 de HEF
"Boletín" (julio-septembro 2011)



Oni ne povas forgesi la gravan figuron de la hinda verkisto Rabindranath Tagore, naskiĝinta en la jaro 1861 en Kalkuto, kiun ni volas celebri elvokante kelkajn el liaj viveroj okaze de lia 150a naskiĝdatreveno. Lia patro estis respektinda filozofo, li estis la 14ª filo de granda familio, kaj inter tiuj gefratoj, la plej aĝa estis inteligentaa filozofo, alia el la fratoj tre bona muzikkomponisto aŭtoro de multaj partituroj; du el liaj fratoj fondis la ĵurnalon "Bharati" kaj unu el liaj fratinoj estis prestiĝa novelistino. Tagore mem jam verkis mallongajn rakontojn kiam nur estis 16-aĝa.

En 1878 li vojaĝis al Britio kie li studis en publika lernejo, poste en la Universitata Kolegio de Londono, sed kvankam li pretendis studadi leĝojn li precipe sin dediĉis al la verkado de beletro kaj eŭropa muziko, kaj post unu jaro forlasis tiun landon.

En 1881 li publikigis la verkon "Leteroj de vojaĝanto tra Eŭropo" en kiu li priskribis en la ĵurnalo de siaj fratoj, "Bharati", siajn impresojn pri Eŭropo, kaj iom pli  poste du muzikajn dramojn "La genio de Valmiki" kaj "La kanto dum krepusko", sekve la prihistoria novelo "La ferio de la reĝimo ĵus edziĝinta" (1883), kaj en tiu jaro mem li edziĝis kun 16-jara junulino.

Tagore verkis novelojn, eseojn, kanzonojn, fabelojn, kaj ankaŭ estis ofta preleganto, sed la poezio estis kiu donis al li pli altan prestiĝon. Tre ofte verkis pli malpli longajn frazojn, kiuj estis pli proksimaj al poezio ol la prozo, jen unu el tiuj pecoj kiujn mi indikis:

Tion ŝajnas al mi, amo mia

Ŝajnas al mi, amo mia, ke antaŭ ol ekbrili la vivotagon vi stare estis sub kaskado de feliĉaj revoj, kiuj plenigis per ĝia varma skandalo vian sangon… aŭ, eble, via vojo estis tra la ĝardeno de la dioj, kaj multenombraj lirioj, jasmenoj kaj nerioj falis sur viaj brakoj amase, kaj, enirantaj en via koro okazigis tumulton tie…

Via rido estas ja kanzono, kies vortoj droniĝas en la melodi-krioj; forrabo el flor-parfumo ne viditaj, estas kiel la lun-lumo kiu rompus tra la fenestro de viaj lipoj, kiam la luno ekkaŝiĝas en via koro...

Mi ne plu volas esprimi pli da rezonoj, mi ja forgesas  la motivon…
Mi nur scias  ke via rido estas la tumulto de la vivo en konstanta ribelo.


Kiel vi povas konstati, la poeziprofundo superas tion kio aperas kiel prozo, kaj estas pro tio ke iom post iom lia famo kiel litaraturisto estis fakte superita per lia prestiĝo kiel poeto.

Tagore, tute ne ripozis, li ofte verkis, krom noveloj, ankaŭ mallongajn fabelojn, tiujn cititajn literaturajn pecojn, teatroverkojn, popolaj kanzonoj kaj en certa tempo li sin dediĉîs al la tradukado, precipe por komplezi siajn amikojn verkistojn. Speciale li ankaŭ verkis kanzonojn por apogi la Movadon por la Sendependeco de Hindio, kaj konkrete en la jaro 1919, okaze de la masakro de Amritsar, kiam la britaj trupoj mortigis pli ol 400 hindaj manifestantoj, li ne akceptis la titolon de "Kavaliro" kiu donis al li la Britia Krono.

En 1890 li vojaĝis denove al Britio, dum tiu periodo oni devas elstarigi la poetikajn kolektojn "Citra" kaj "La libro de la jardatreveno". Kaj en 1901 fondis sub la devizo de la intelekta libero kaj harmonia formiĝo de la humana homo, lernejon en Santiniketan, kaj tri jaroj poste publikigis politikan eseon titolitan "La Nacia Movado", en kiu li esprimas siajn ideojn pri la sendependeco de Hindio: li estis plene konvinkita ke ĉiuj aspiroj pri la sendependeco de sia lando nur estis atingebla per bona edukado.

En 1910 aperis unu el siaj verkoj publike plej estimataj, "La Lirika Ofero", kaj li daŭrigis publikigante  longan liston da verkoj, grandparte el ili tradukitaj al la hispana lingvo de Zenobia Camprubi, edzino de la hispana poeto Juan Ramón Jiménez, kaj tra tiu vojo li meritis kaj ricevis en la jaro 1913 la "Nobelpremion pri Literaturo". Li vojaĝis al Sudameriko dum kelkaj jaroj.

Kaj antaŭ ol fini ĉi tiun mallongan biografieton, mi prezentos al la legantoj de tiu ĉî artikolo jenan belan poemeton de Rabindranath:


La lasta vojaĝo

Mi scias ke iun vesperon de ia ajn tago
la suno diros al mi sian adiaŭon lastan
per sia ora  magia belega  mano
ekde la brila angul' de l'okcident' lontana…

Kiel ĉiam, mi jam estos flustrinta kanzonon,
kaj estos rigardinta knabinon ĉarman,
la ĉiel' kun nuboj mi estos kontemplanta
tra l' arb' kiu rigardas mian fenestr' lumklara.

La paŝtistoj siajn flutojn ludos  kun art'
sub la ombro de la figarboj duondormintaj,
la ŝafaro petolas apude de la montoflank'
kiu inkline milde falas al la river' fluanta.

La fum' de la dom' de mia najbar' supreniros…
kaj mi ne scios ĉu tio lastfoje okazos….

Sed mi petas al vi, ho Sinjor'!,
ĉu mi ne povus scii kiam  la viv' min forlasos?
kial ĉi tiu ter' havis min inter siaj brakoj,
kaj kion ĝi volis diri min dum stelnokto?

Kaj mia kor' –kion volis diri al mi mia kor'?

Antaŭ ol foriri mi volas momenton prokrasti,
kaj kun la piedo jam sur la piedingo,
kiel fino de la melodi' kiun mi venis kanti…
¡mi volas estu la lamp' lumanta, Sinjor'!
por vidi vian revatan bonan vizaĝon!

Kaj mi volas preni belan florbukedon
por oferi ĝin al vi, Sinjor', tutmodeste!!


Rabindranath Tagore forpasis en la jaro 1941, en Santiniketan (Hindio), kie li pli ofte loĝadis, lia alta kvalito kiel verkisto kaj poeto plenplene meritas neniam forgesi lin, kvankam estu tiel modeste kiel mi nun elvokas: En mia memoro Tagore eterne vivos kiel kreanto de beleco!

Antonio Marco Botella
Zaragozo jaro 2011

Comments