2011 - (8)‎ > ‎

2011 - Poezia tago

TUTMONDA TAGO DE LA POEZIO
FRATECO, la 21an de marto 2011


La Aragona Esperanto-Societo “Frateco” celebris la 22an de marto en sia sidejo de Zaragozo la Tutmondan Tagon de la Poezio, anstataŭ la ĝustan tagon kiu estis la 21an de marto. Nia elstara samideano, Antonio Marco Botella, deklamis por la ĉeestantaro du belaj romancoj, kiuj li elhispanigis kaj kiuj estis publikigitaj en la paĝoj 20-23 de la numero 90 de la revuo "Monate ĉe vi" Januaro-Marto 2011. La ĉeestantaro ĝuis kaj aplaŭdis la du poemojn: la "Romanco de Abemanar" kaj la "Romanco de Ĝerineldo".

Ankaŭ nia Prezidanto, Lorenzo Noguero, deklamis perkere fama hispana soneto de Lope de Vega kies traduko faris la fama hungara poeto Kalocsay, kaj ke vi povos legi je la fino de tiu retpaĝo.

Romanco pri Abenamar
Elhispanigita de Antonio Marco Botella

Abenamar, Abenamar,
maŭro el la maŭra gento,
tagon kiam vi naskiĝis
venis kiel grandaj benoj
tre favoraj sort-signaloj
klaraj signoj el ĉielo:
kalma estis la blu-maro,
vidinda la luno-kresko;
maŭro naskiĝinta tiel
ne mensogos, eĉ ne eron.

La maŭro aŭdinte tion
jen respondis kun soleno:
- Sinjoro, mi ne mensogos,
eĉ se diro de malvero
devus pagi mi per vivo
tion mankon de sincero,
ja mi estas fil' de maŭro
kaj de kristanin' kun kredo.
La patrino mia diris
al mi ekde l' infaneco
ke mensogon mi ne diru
ĉar ĝi estas dur-ofendo,
tial, ho reĝ' min demandu
ĉar respondos mi nur veron.

- Estas l' Alhambr', sinjoro,
la alia la moskeo,
antaŭ tiu Alixares
ĉiuj kun mirindaj heloj,
ĉar ĉizitaj tiel lerte
ili splendas pur-belecon.
La maŭro ĉizinta ilin
gajnis cent' da ormoneroj
por la ĉiu taglaboro,
estis por li sama perdo
ĉiu tago senlabora
kiam li ne kreis belon.

- La turo alia estas
la Generalifo-revo,
palaco kun bela horto
kie nazariaj reĝoj
vivis la trankvilajn horojn
kiam floras dum somero.
- La aliaj turoj estas
el majesta reĝ-kastelo
"Torres Bermejas" nomata
pro l' kolor' el ruĝ-aspekto.

- Se ci volus, ho Granado!
mi tuj estus cia edzo,
donus mi al ci Sevilon
kaj Kordovon krom dankemon.
- Edziĝinta jam mi estas,
ne vidvino, kara reĝo,
la maŭro min posedanta
amis min kun am' intenso.

Antonio Marco Botella


Romanco pri Ĝerineldo
Elhispanigita de Antonio Marco Botella

Ĝerineldo, Ĝerineldo,
paĝi' de la reĝ' amata,
kiu havus vin ĉi-nokte
ĉe ni en luks-ĉambr' floranta!
Ĝerineldo, korpo ĉarma
Dio helpu min, mi ravas!

- Ĉar mi estas nur paĝio
ŝercas vin, princino kara.
- Mi ne ŝercas, Ĝerineldo,
diras mi nur veron klaran.
- Ĉi promeson, karulino,
kiam vi plenumos fakta?
- Inter dekdu kaj l' unua
kiam reĝ' jam dormos plaĉa!
Jam forpasis noktomezon
sed li estis ne venanta.
- Malfeliĉa Ĝerineldo,
kiu amis vin singarda!
- Belprincin', malfermu haste,
antaŭ via pord' mi staras!

- Kiu frapas mian pordon
je tiu ĉi horo tarda?
- Estas mi, l' amiko via
ĵus veninta laŭ ni planas.
Ŝi prenis lin de la mano
kune kuŝis pasi-ardaj,
kaj per tuŝoj kaj karesoj
forflugis la nokt' ekstaza.
Ambaŭ je la ekstagiĝo
dormis en lacec' agrabla.
Dume, moŝta Ĝerineldo,
mia hejm-servist' plej ŝata!
"Se vi volas min perfidi
agu tion inde saĝa,
se kun l' infantin' vi dormas
vi ja la kastelon rabas".

Sian glavon prenis reĝo,
ĉe l' filino iris hasta,
tie vidis Ĝerineldon
kun la infantin' dormanta,
sekve volus lin mortigi
sed memoris lin infana
kiam li la bebon vartis
kvazaŭ filon tre amatan,
tuj decidis lasi glavon
inter ambaŭ korpoj lacaj
kiel signo kaj atesto
pri ilia far' amara.

- Kien iri, karulino?
- Kien trovi lokon kaŝan
por eskapi de l' furoro
de la reĝ' de ni mokata?
- Prenu rozojn kaj liliojn
el la bela hort' palaca,
mi kaj vi suferi devas
punon por amor' malsaĝa.
- Kial vi nun, Ĝerineldo
tiel palas kaj malgajas?
- Bona reĝo, el ĝardeno
florojn, plantojn enspirantajn
la parfum' de iu rozo
forprenis la ruĝon vangan.

- Mia glav' atestas grave
ke vi tondis rozon kastan
- Moŝto, volu min mortigi,
mi meritas morton aĉan!

Dum tiu kolokv' okazis
venis la filin' ton-paca:
- Mia reĝo kaj sinjoro,
ne mortigu homon aman,
donu al mi la paĝion
kiel edzo por mi kara
aŭ se vi volas lin morta
morton apud li mi klamas.

Antonio Marco Botella


Memorante pri la Poezia Tago, iam ni parolis pri poezio kaj poemoj. 

Jen sube fama soneto de Félix Lope de Vega Carpio kiun iam Lorenzo Noguero, Prezidanto de "FRATECO", parkerigis. La traduko estas de K. Kalocsay.

SONETO PRI L' SONETO

Soneton de mi Violanta petis.
Neniam tiel premis min dilemo.
Laŭ dir', ĝi estas dekkvarversa skemo.
Jen - serĉe-serĉe - mi tri versojn metis.

Ke mi ne trovos rimojn, mi timetis,
Sed marŝas dua Kvaro de l' poemo!
Alveni ĝis la Trioj: jen problemo,
Post tio mi la zorgojn jam forĵetis.

L' unuan Trion marŝas mi, konjekte,
Ke mi eniris ĝin dekstrapiede,
Ĉar per ĉi vers' mi finos ĝin korekte!

La dua jam!, Mi kredas ke komplete
Mi verkis dektri versojn, laŭprojekte.
Kalkulu nun: ĉu dekkvar? Estas prete!

Traduko de K. Kalocsay


Comments