2011 - (8)‎ > ‎

2011 - Voĉdonanto de HEF

Salutvorto de Eduardo Berdor Remón
Voĉdonanto de Hispana Esperanto-Federacio
Publikigita en la paĝo 1a de la bulteno nº 396 de HEF "Boletín"
oktobro-decembro 2011


Jen mia vico por prezenti min. Ne plu komencanto kaj freŝnova HEFano, oni petis al mi, ke mi adresu al vi, gelegantoj de Boletín. Mi estas 30-jara instruisto de la franca lingvo en Zaragozo. Mia plej frua kontakto kun Esperanto okazis kiam mi iel hazarde trovis dulingvan vortareton en librovendejo en mia tiama urbeto. Sed la definitivan paŝon signifis doktoriĝa lernofako kiun mi sekvis en Soria. Kvankam lerni lingvon ne estis deviga, tiu emo vekiĝis en mi... ĝis nun.

HEF festas la 125-jariĝon de nia lingvo. La kerno de tiu celebrado estos la Hispana Kongreso en Almagro (Ciudad Real) dum la aprila-maja "feriponto". Mi kuraĝigas vin viziti tiun historian urbeton, kiu havas multajn vidindaĵojn.

Ni ankaŭ deziras fortigi la kontakton inter la HEF-estraro kaj la lokaj asocioj, kaj inter la eble tro izolitaj kluboj tra la lando. Pli kaj pli da homoj ekscias pri Esperanto kaj niavice ni devas sciigi ilin, ke ĝi utilas, kaj ke ĝi pluvivas en la mensoj kaj koroj de iliaj subtenantoj.

Fine, mi deziras al vi bonan jaron 2012, plenan je sano, feliĉo kaj laboro.

Eduardo Berdor Remón

Comments