2010 - (5)‎ > ‎

2010 - Pri Miguel Hernández

CENTJARA DATREVENO DE LA GRANDA
POETO MIGUEL HERNÁNDEZ
PRELEGO ANTAŬ LA TAGO DE ZAMENHOF
verkita de:  Antonio Marco Botella
en FRATECO, la 14an de decembro 2010
 

Estimataj gesamideanoj:

Tiu ĉi jaro, 2010, estas la centjara datreveno de la naskiĝo en Orihuela (Alicante) de la eksterordinara poeto Miguel Hernández. Mia naskiĝurbo, Callosa de Segura, distas nur sep kilometroj de tiu urbo, kaj eĉ antaŭ kelkaj jarcentoj ambaŭ estis unu sola urbo, ja ĉio grava kio okazis en unu el ambaŭ tuj oni komentis en la alia, do estis tute normale, ke kiam Miguel ekelstaris kiel poeto, ni, en nia urbo, jam sciis ĉion pri li. Dum tiuj tagoj mi tre junis, sed ĉar grupeto de kunlernantoj de mia lernejo tre plaĉis poezion, kiam ekaperis la unuaj poemoj de Miguel en la oriola gazeto "La Popolo" de Orihuela ni tuj havis kopion po ĉiu ni, pli poste ni sekvis plaĉe liajn viverojn.

Tiu ĉi simpla Antaŭparolo nur intencas persvadi vin pri la fidinda fonto de tiu ĉî prelego, sed mi ne plu longigu ĉi-tiun Antaŭparolon kaj komencu jam paroli pri la vivo kaj verkaro de nia poeto.

Miguel Hernández Gilabert naskiĝîs en Orihuela en la jaro 1910 kaj iris al la lernejo "Santo Domingo" ĝis kiam li estis 15 jara kaj brile finis elementan bakalaŭron, ekde tiu aĝo li okupiĝis pri paŝtado de la patra kaprogrego. Tiu tasko konsistis paŝti la kapraron ĉu tra la bedaro aŭ la montaro, kio ebligis la penseman paŝtiston ĝui de bela pejzaĝo kaj sana medio: la bedaro kun la oranĝarboj, palmoj, citronarboj kaj tuta verda panoramo; la montaro kun la profiloj de agavoj, nopaloj, urtikoj kaj la pura beleco de naturo, kaj tio estis kvazaŭ lirika mesaĝo por la estonta poeto, sed… senkulpigu min se mi iom enfazis tiun medion, ja tiu estas la sama kiun mi mem vivis en mia infaneco kaj adoleskanteco… Ankaŭ, en tiu epoko, la paŝtistoj kutimis vendi frumatene tra la stratoj de la urbo la kaprolakton, kaj tiu estis ankaŭ la ĉiutaga tasko de Miguel.

Tuj post forlasi la lernejon kaj eklabori, Miguel Hernández komencis lerni aŭtidakte aliajn malfacilajn studojn, kaj allogita de la interesaj verkoj aperintaj tiuj tagoj, legis kaj legis profitante ĉiun minuton liberan, al la tiamaj gravaj verkistoj Gabriel Miró, Zorrilla, Ruben Dario, Juan Ramón Jiménez, kaj poste kun la helpo kaj konsilo de Luis Almarcha li ankaŭ legis al la granda aŭtoroj de la Ora Jarcento: Cervantes, Lope de Vega, Calderón, Garcilaso kaj Góngora. Dumnokte li partoprenis en babilrondo gvidataj de Ramón kaj Gabriel Sijé kaj fratoj Fenoll, kiuj pritraktis, precipe pri novkatolikilaj principoj kaj literaturo, do tiuj dumtagaj studoj, legadoj, noktaj babiladoj kaj recitado de poemoj, kontribuis al lia aŭtodidakta formiĝo, al kiu efike ankaŭ kontribuis la konsiloj, scioj kaj amikeco de Ramón Sijé, tiama studento en la Murcia Universitato, sed precipe estis la poezio kiu pli allogis al nia juna estonta poeto.

En la jaro 1927, la plej elstaraj hispanaj poetoj omaĝis en nia lando la tricentjara datreveno de la eksterordinara poeto Luis de Góngora y Argote (1561-1627), majstro de tre ellaboritaj kaj elegantaj metaforoj, sendube la plej alta kulmino de la baroka stilo. Partoprenis en tiu celebrado selekta generacio de junaj kaj tre gravaj poetoj, kiuj admiris kaj sekvis la gongoran stilon, ni citu inter ili al Garcia Lorca, Aleixandre, Gerardo Diego, Damaso Alonso, Pedro Salinas, Cernuda, Alberti, Juan Ramón Jiménez k.a. ilia nivelo estis tiel alta ke post ne longe kelkaj el ili estis elektitaj ĉu akademianoj, Nobelpremioj kaj plej altaj prestiĝaj distingoj.

Estis tiuj tagoj pri ekzalto de la poezio, ke Miguel Hernández verkas siajn unuajn adoleskajn poemojn, kiujn postaj monatoj oni publikigos en la loka gazeto "La Popolo" de Orihuela kaj "La Tago" de Alicante, kaj de tiu momento jam li ne plu lasos verki poezion.

Sed, kompreneble, ne ĉio estis por Miguel verki poemojn, kaj en la jaro 1931 li konatiĝas kun Josefina Manresa, tajlorino ĉe privata oriola entrepreno, kaj enamiĝas de tiu knabino tiel arde, ke li dediĉis al ŝi multenombrajn poemojn kaj kiel en ĉîu vera amo li konstante persistos en tiu sento ĝis edziĝo…

En tiu sama jaro Miguel vojaĝas unuafoje al Madrido kun granda pakaĵo de poemoj, certa prestiĝo kaj la iluzio resti tie inter tiuj famaj poetoj, sed li fiaskis en siaj pretendoj, nur intervjuis lin du prestiĝaj beletraj gazetoj "La Estampa" kaj "La Gazeta Literaria", fakte la ĉiutaga kunvivado en Madrido estis io tute malsama ol en Orihuela: la intensa bruo en la stratoj, la ne oftaj kontaktoj kun bonaj amikoj, certa nostalgio, do li decidis reveni al sia naskiĝurbo.

Tamen li eltiris el tiu mallonga restado en Madrido certaj konkludoj, li devis esti pli aktiva, pli dinamika, montri publike sian poezion, kaj efektive li tiel ekagis: en la kazino de Orihuela li deklamis plurajn el siaj poemoj, kaj en Alicante, post dokta publika prelego de sia amiko Sijé li denove recitis, ja siaj poemoj diverstemaj plaĉas al la publiko, same la duresprimaj kiel aliaj delikataj, jen poemo kiun li dediĉis al amikino, en kiu, krom fajnesprima, li montras sian regadon de la okversaj strofoj kun la gongora stilo:

Oranĝfloro.

Purec-limo, bela flor' frida.
Via ses-eĝa blankec', komplemento,
en la ĉefmondo, el l'enspiro via
en certa mond' meztagon resumas.
Astrologo troas branĉar', multaj,
la verdo restadas ja ĉiam.
Artika flor' ĉe la sud' necesa
glitiĝas la bona voj' kanaria.

Mi elektis ĉi-tiun poemon ĉar estas unu el tiuj kiuj sin prezentas adekvata por klarigi kiel Miguel Hernández uzas la metaforojn, certe iomete pli komplekse ol aliaj poetoj: kiel multaj el vi sendube scias, metaforo konsistas uzi vortojn kun certa imaga analogio kiu identigas unu kun la alia, vi povas trovi ekzemplojn en tiu ĵus citita poemo: la oranĝfloro estas la limo por atingi la purecon; "ses-eĝa blankeco" estas komplemento el la aromo kiu situas en la enspiro; kaj oranĝfloro estas ankaŭ artika floro kies falo estas necesa por la apero de la flava frukto, tio estas la citrono. En aliaj poemoj vi trovos, ekzemple, la vorto "fulmo" kiu signifas amo, do la titolo "La ne ĉesanta fulmo ekvivalentas al "la amo kiu ne ĉesas".

Ankoraŭ pli, Miguel Hernández sin sentas preta superi sin en la verkado, kaj tra tiu sento li publikigas en la jaro 1933 sian unuan libron "Fakulo pri lunoj", eldonita en Murcio, kiu estis tre bone akceptita de la kritiko kaj vekis en sia interno la firman senton atingi la gloron de la grandaj poetoj.

En 1934 li fianĉiĝas kun Josefina, kaj duafoje vojaĝas al Madrido, kie li laboras kiel oficisto de José Maria de Cossio, kaj post ne longe li verkas la religian dramon "Kiu vidis vin, kaj vidas nun, ombra resto de iama brila esto", teatraĵo stilo Calderón, kiun publikigis José Bergamin en sia gazeto "Kruco kaj Streko". En tiu ĉi dua vojaĝo al Madrido li profitas pli efike sian tempon, ĉar laboras, verkas kaj ofte konversacias kun siaj novaj amikoj, la famaj verkistoj: Alberti, Cernuda, Aleixandre, Neruda k.a., kaj kiel poeto li aldonas al la gongora stilo la verkadon de altnivelaj sonetoj. Jen unu el la plej lirikaj kiun oni publikigis en tiuj tagoj:

Vi ĵetis al mi citronon.

Vi ĵetis al mi citronon, tiel amara,
per via mano varma kaj tiel pura
sen damaĝo al ĝia formo struktura
ke mi provis l' amaron el citronflava.

Kun la flava bato dolĉe letargia
transiris mi al febro sendorm' angora
mia sango sentis mordon tre doloran
sur la longa mama pinto eskvizita.

Sed kiam mi rimarkis vian rideton
kiu, kaŭzis vin la citronbatan sercon
al mia fremda malic-interna sento

dormiĝis mia sang' sur mia ĉemizo
kaj fariĝis pora kaj la brust' or-stelo
blinduman pinton kaj gravan kor-aflikton.

Sed Miguel tute ne povas forgesi sian amon, Josefina, kaj ĉar ŝi ne korespondas al li tiel pasie kiel li deziras, li eĉ en meditemaj momentoj pensas, ke eble ŝi ne amas lin, sed tuj li skuas tiujn pesimismajn pensojn kaj pli oftas sian korespondadon, sed ne nur la korespondadon, ĉar oftas ankaŭ la verkadon de poemojn dediĉitaj al ŝi, kiel tiu ĉi:                  

Vi mortiĝas en mi ĉar el kast' sensiva…
Mi ja scias kaj konfesas, amo mia,
ke mi lekis la tener-vizaĝon vian
kaj forrabis dolĉan kison, agresiva.

Mi lekis la teneran vizaĝon vian
kaj de tiu memorinda okazaĵo
via vango, skrupulsenta al ekstazo
surter' falas senpetal' kaj flava ĉiam.

La fantomo de tiu kis-deliktinto
la vango vin persekutas tre persiste
ĉiufoje pli videble, nigra stilo.  

Kaj sendorme, amo mia, kaj ĵaluze,
mi viglas vian buŝon ¡tiel zorge!
por ke ĝi ne translimiĝu malvirte.

La amo de Miguel al sia amatino, ŝajne ne varme akceptita je la unuaj tagoj, ŝanĝîs iom post iom, kaj tial la antaŭaj amaraj strofoj en multenombraj poemoj, transformiĝis en laŭdaj kaj pasiaj esprimoj.

Ankaŭ ne li forgesas la vivon de Orihuela, la riĉan kaj belan bedaron, la priliteraturajn kaj prikatolikajn babiladojn, kaj ofte li verkas poemojn dediĉitajn al tiuj rememoraĵoj, kiam pensas pri la bedaro li diras:

Jen kiel bona grundo kaj alt-kvalita!
ĝi allogas kiel la patrin-odoro,
dum la hoj' mia, kiun vent' iĝas oro,
kaj l' irigaci' lasas brust-malfermita. ktp.

Kiel vi bone povas kompreni, mi ne povas reciti al vi ĉiujn poemojn kompletaj, ĉar estas sufiĉe longaj kaj multenombraj, kaj se mi volus tion fari, mi bezonus verki plurajn librojn, ja li verkis plurajn centojn da poemoj, nur mi mencios tiujn versojn kiuj iel profilas sian personecon kaj poezion, kaj same kiel ni ĵus citis sian inklinon pri la oriola bedaro, ankaŭ ni montros sian allogon pri la batalema hispana taŭro, kiun li uzas kiel simbolo de Hispanio, kaj jen kun kia energio li ĝin mencias:

Ekstaru, hispana taŭro: leviĝu kaj tuj vekiĝu,
tute vekiĝu jam, nigra-ŝaŭma taŭro!
kiu enspiras lumon kaj ŝvitas ĉe la ombro
kaj koncentras en vi la marojn sub via fermita haŭto!

vekiĝu tuj, hispana taŭro!   
ktp...

La amikeco de Miguel kun la progresemaj poetoj Neruda, Alberti, Aleixandre k.a., kaj lia propra personeca evoluo, ŝanĝis iom post iom, ekde la konservativa katolika penso de nia poeto, al tiu kulturaspekta progresema kaj eĉ politikmaldekstra ideologio. Liaj amikoj el Orihuela, kiuj bone influis en la religia poezio kaj sakra teatr-verkado de Miguel en la pasinto, tuj konstatis tiun ŝanĝon kaj per ilia korespondado premis lin resti en tiu konservativa penso, sed vane, ĉar post certa ideologia krizo, Miguel daŭris en sia progresismo, li estis ja homo kun matura penso kaj firme ekverkis jam en tiu direkto, kaj en 1936 kiam triunfis la politika unuiĝô "Popola Fronto" li aliĝis en la maldekstra "Pedagogiaj Misioj", kies celo estis instrui al la laboristaro.

Sed li ne forlasis la verkadon de poezio kaj apenaŭ li eksciis la murdon de la elstara hispana poeto Federiko Garcia Lorca li verkis sian unuan elegion dediĉita al tiu poeto kaj amiko. Dum tiuj tagoj li publikigis "La ne-ĉesanta fulmo" konsistanta je dudek sep sonetoj, preparis "La Taŭro", kaj pretigis "La siblo vundegita".

Estis je la komenco de la ĵus citita jaro, kiam forpasis la plej intima amiko de Miguel, Ramón Sijé, la doloro pro la morto de tiu karega amiko estis ja tre profunda, kaj la elegio kiun Miguel Hernández dediĉis al li, vere altnivela. Sentivece kaj dolore li esprimis lirike tion kion sia koro profunde sentis:

Plorante, mi volas esti bedarano
por zorgi la ter' kie vi frue kuŝas
kaj sterkas, mia plej kara kompano.

Nutrante pluvojn kaj orgenan ĥoron
krom bukcenoj kaj senspira papavaro
sendolor' mi donos por nutraĵ' vian koron.

Tiom da dolor' en mia interno sentas
ke eĉ por enspir' mi dolor-lamentas.

Dura man-frap', ege malvarma bato
nevidebla hak' sovaĝe mortiga
brutala puŝ' vin faligis, amato.

Ne ekzistas pli granda vund' dolora
ĉar pli sentas via mort' ol mia vivo
ja pro mia malfeliĉo mi ploras.     

            *****

Mi paŝas sur kadavro-stoploj lante
sen nenies varmo kaj senkonsola
el mia kor' miajn aferojn pensante.

La morto tre frue ekflugis haste,
frue vekiĝis l' aŭror' tiu mateniĝo
frue vi ruliĝas surtere draste.

Ne pardonebla la enamiĝinta morto!
Ne pardonebla la vivo malatenta!
Ne pardonebla la ter' kun nul-forto!

En miaj manoj storm' eksplodas
el ŝtonoj, fulmoj kaj stridantaj hakoj

Mi volas mini la ter' ĝis vin mi trovos,
kisi vian kranion mi ja celas,
malligi, revenigi vin mian horton.

Vi revenos al mia hort' kaj fig-arbon
tra la altaj skafaldoj de la floroj,
via anim' birdos en abel-ĉelaro.

el belanĝelaj vaksoj kaj laboroj
vi revenos al dolĉa soko-kvero
de la plugistoj revantaj amoroj.

mi, gaja ĝis l' ombr' de miaj brov-haroj,
mia sango iros de flank' al flanko
dispute l' fianĉin' kaj abelaro.

Jam velkita veluro, via koro,
vokas kampon kun ŝaŭma migdalaro
per avara enamiĝinta voĉo.

Al la flugil-animaj belaj rozoj
de l' krema migdaluj' por konversado
mi petas vin veni ĉar ni parolos
longedaŭre, kara anim-kompano.

Laŭ opinio de elstaraj intelektuloj kiel Ortega y Gasset, Marañón, Juan Ramón Jimenez, k.a. "tiu elegio estas la plej brila verkita dum la tuta dudeka jarcento", kaj Sánchez Vidal opinias "estas kiel miksiĝo de nerudaj elementoj, kiuj eliĝas el la ruĝ-koloro de la sango kaj la dionizia terinflua kanto en la kunteksto de cerbismo kaj konceptismo".

Kiam komencis la intercivitana hispana milito, 18ª de julio 1936, Miguel Hernández aliĝis kiel voluntulo en la 5ª Respublikana Regimento, kaj iom poste li pasis al la bataliono de "El Campesino", ambaŭ gvidataj de komunistoj, li sin sentis kiel maldekstra respublikano.

De tiu momento li vivis tre intense tiun militon, ĉar devis iri de unu batalfronto al alia en sia tasko propagandi la respublikanan kaŭzon kaj recitadi al la batalantoj la tagoj kiam ili ne estis en la avangardo de la batalfronto. Poemoj tiel popularaj kiel "La kanzono de la soldato edzo""La knabo plugisto" inkluditaj en la libro "Popol-ventoj", disvastiĝis inter la soldatoj de la batalfronto kaj ofte Miguel devis ilin recitadi kiel propagando de la respublikanoj kaj por komplezi siajn kompanojn. Tiu estis unu el la poemoj kiu akiris grandan prestiĝon, jen tiuj interesaj strofoj:

Popol-ventoj min kunportas

Popol-ventoj min kunportas,
popolventoj min trenantaj,
disigas en mia koro
kaj mian gorĝon ventumadas.

Bovoj sian frunton klinas
senpotence tre malsovaĝa
antaŭ la punoj, la leonoj
sian frunton levas brava
kaj samtempe dure punas
per siaj akraj krifoj klamaj. 

            *****

Mi ne loĝas en bov-vilaĝo
sed en loko kie svarmas
kusejoj por la leonoj
kaj interkrutejoj aglaj
kaj altaj taŭro-montaroj
kun korno-fiero aroganta.
Neniam ja kreskis bovoj
sur la vastaj stepoj hispanaj.
- Kiu sugestis meti jugon
sur la kol' de tiu ras' brava?
- Kiu baris venton uraganan
aŭ metis jugon aŭ bremson
nek haltigis la fulmon
kaj enfermis ĝin enkaĝa?

             *******

Asturia gento brava,     
el kirasa ŝton' la vaska,
el ĝojo la valenciaj,
el anim' la kastiliaj,
kiel la grundo plugita
kaj kiel flugiloj aerumitaj,
andaluzoj kiel fulmoj
inter gitaroj naskiĝintaj
kaj forĝitaj sur ambosoj
el torentaj larmo-fluoj;
ekstremaduro el sekalo,
galegoj el pluvo milda,
katalunoj el firmeco,
aragonoj gento digna,
murcianoj el dinamito
frukte propaganditaj,
navaranoj, leonanoj mastras
hakojn, ŝviton kaj malsaton,
el la minoj grandaj reĝoj,
sinjoroj el la plug-laboro,
inter la radikoj homoj
kvazaŭ radikoj graciaj,
de la viv' al la mort' vi iras
de l' nenio vi iras al nenio
per jugoj oni volas vin puni
gento el fiherbo bandita
jugoj kiujn vi ja metos
sur iliaj dorsoj kanajlaj.
Jen krepusko de la bovoj
kiam ektagiĝas ruĝmateno. 

            *****

La bovoj mortas vestitaj
en humilaj odor-staloj
dum agloj, leonoj, taŭroj
kun aroganta viv-sinteno,
kaj post ili la blua ĉielo
nek malklaras nek finiĝas.
L' agonio de la bovoj
la vizaĝojn ektristiĝas
tiuj de la masklaj bestoj
l' universon pligrandigas.

Mian morton tute ne gravas
mortu mi kun la kap' alta.
Morta, dudekfojojn mortinta
la buŝ' sur hund-herbo raspa
kaj la dentoj kunpremitaj
kaj la barbo decidita.

La mort' mi atendas kantanta
kiel kantas ja la najtingaloj,
sur la fusiloj vere aĉaj
kaj meze de kruel-bataloj.

En la sama stilo de tiuj poemoj ni devas citi "Popol-milito" kaj "La homo gvatas".

En la jaro 1937, li profitas specialan permeson, forlasas la batalfronton kaj vojaĝas al Orihuela, kie li edziĝas kun Josefina Manresa, sed lia restado tie nur daŭris kelkaj tagoj kaj denove reiris al la batalfronto daŭrigante la antaŭan intensan taskon, tiel elĉerpiga ke li malsanis kaj pro kuracista decido devis ripozi en aparta vilaĝo.

La ĝojo pro la naskiĝo de sia unua filo kaj la profunda tristeco pro lia forpaso impaktis amare en la koro de la poeto, sed inspiris al li multajn poemojn, ekzemple "Filo el la lumo kaj la ombro" k.a.

Homo kiel Miguel, homama poeto kun profunda sentiveco, kaj malgraŭ sia firma idealo, la milito estis kruela kaj ne-akceptebla, sed ĉar tiu ĉi estis por defendi demokration kaj liberojn de la hispana popolo li ne nur ĝin akceptis, sed partoprenis ĝin kiel volontulo.

Inter septembro kaj oktobro de la citita jaro, li kun kvar artistoj vojaĝis al Sovetio por partopreni en Soveta Teatro-Festivalo, kiun Miguel dediĉis tre laŭdan poemon titolitan:

Rusio

En trajnoj posedantaj vageman pasion
kiujn ilin instigas kaj movas per karb' kaj fero,
per streĉaj aeroplanoj kun plumar-fiero
mi trakuras la laboristlandon plena da neĝo.

De la vasta Rusio tra ĝiaj gajaj fenestroj
eliras laŭtvoĉon el manoj kaj maŝinoj
indikante inter virinoj "jen viaj fratinoj"
kaj klami inter viroj "jen viaj karaj fratoj. 

ktp...

Sed la evoluo de la intercivitana hispana milito tute ne favoris al la respublikanoj, precipe dank' al la efektiva helpo de Italio kaj Germanio al la militistaj ribelintoj. La sola bona novaĵo estis la naskiĝo de sia dua filo, kiun li dediĉis plurajn poemojn.

Tiu malfavora situacio de la respublikanoj devigis al li mediti kion li pensis pri tiu milito kaj kial li propravole batalis eĉ riskante sian propran vivon, kaj li deklaris skribante sur paperaĉo en la tranĉeoj mem:
"Mi batalas por ke nia revolucio ne estu ebria agado kiu precipitu Hispanion al profunda ĥaoso, estas multaj la problemoj kiuj aperas ĉiutage, kaj konscia homo devas esti preta por solvi ilin ja tiuj estas popolaj problemoj".

Sed Miguel profunde homama kaj idealisto, kiu jam vidis proksima la malvenko de la respublikanoj, ne povis eviti certan deprimon antaŭ certaj  doloraj milit-scenoj, riveroj da sango, malamo kaj hororoj, kiujn li ĉiutage perceptis, kaj poemis tiel:

La trajn' de la vunditoj

Silento kiu pereas ĉe l' silento
en la fermitaj buŝoj de la nokto.
Ne ĉesas silenti eĉ strangolita.
Li parolas mort-lingvon el dronintoj.
Silento

Malfermas vojojn el koton' profunda,
mutigas la radojn kaj la horloĝojn,
haltigu l' mar-voĉon kaj kolom-kanton
ja emociigas la revo-noktojn.

Silento

la voĉ-doloraj silent-palaj veoj
la muta trajno de la hom-suferoj.

Silento. 

ktp...

Je la komenco de la jaro 1939 naskiĝas la dua filo de Miguel, kiun li dediĉis multajn sensivajn poemojn. Li ankaŭ laboras en la libro "La homo gvatas".

Kaj neeviteble, laŭ oni povis percepti, venis la milito-fino kun la malvenko de la respublikanoj. La batalantoj forlasis la tranĉeojn, kaj Miguel fuĝis al Portugalio, sed vane, ĉar la faŝistaj portugalaj aŭtoritatoj liveris lin al la hispana civilgvardio de Franco kaj li estis enkarcerigita, sed li ne haltis en sia verkado kaj enkarcere verkis tragikan lulkanto "Lulkanto pri la cepo", estis la konstato pri la terura malsato kiu ekvivis la hispana popolo, kiu daŭris jarojn kaj jarojn. Jen kelkaj strofoj de tiu bela poemo: 

Lul-kanto pri la cepo.

La prujn' estas la cepo
povra kaj fermita:
prujn' de viaj tagoj
kaj de l' noktoj miaj.
Malsat' kaj cepo
Prujn' kaj glaci-nigra
granda prujn-peco.

Sur la lulil' malsata
kuŝis mia fil' kara.
Per cepa sango
li sin mam-nutras.
Sed via sango
el suker' prujnita,
cep' kaj malsato.

Iu bruna virino
en la lun' solviĝas
fluet' post flueto
falas sur la lulilon,
ridu kara bebo
ke vi se necese
englutas la lunon.   

ktp...

La delikata sano de Miguel ne povis rezisti la duran translokiĝon de unu al alia karcero, unue al Huelva, Sevilo, Madrido, sed fine li estis liberigita dum kelkaj tagoj, kaj reiris al sia hejmo. Grava eraro ĉar la reganta malam-etoso estis granda, kaj li estis denove enkarcerigita ĉe la prizonoj de Palencia, Ocaña kaj fine en Alicante, sed malgraŭ lia delikata sanstato li daŭrigis verkante vibrantan poezion "Kanzonaro kaj Romancaro pri forestoj".

En la jaro 1940, li estis mortkondamnita, sed sekve li rivevis punŝanĝon, tridek  jarojn da mallibereco, kio tute ne mildigis lian spiriton kaj ankaŭ ne sian sanstaton, kaj li grave malsanis.

La 28an de marto de 1942 forpasis en la malsanulejo de la karcero de Alicante, Miguel Hernández, unu el la plej elstaraj hispanaj poetoj de la pasinta jarcento.

Dankon pro via atento.

Antonio Marco Botella

Comments