2010 - (5)‎ > ‎

2010 - Hispana romancaro

HISPANA ROMANCARO
Romancaj pecoj elhispanigitaj de
Antonio Marco Botella
kaj publikigitaj en la Esperanta revuo "Monate ĉe vi"
nº 89 - Oktobro-Decembro 2010 - paĝoj 20-23.



En la "Hispana Romancaro" aperas tiuj poemoj, kiuj elstarigas la figuron de tiu Kastilia heroo. Mi tradukis pecon de unu el ili: tiu kiu rakontas la revenon de Cido kiel konkeranto de la Valencia regno kaj eniras en la preĝejon de Sankta Petro de Cardeña. La versoj diras:

Reveno de Mio Cid'

Cid' revenas venko-glora
al San Pedro de Cardeña,
por militi kontraŭ maŭroj
kaj konkeri regnon fremdan.

La trumpetoj laŭtsonantaj
atentigas pri l'alveno;
inter la kriad' elstaras
forte "Babieca"-henoj.

Ĉe la sojlo lin akceptas
la monaĥoj kaj abato
per laŭdad' al bona Dio
kaj al Cido per flatado.

Deĉevalis Cid' kun ardo
antaŭ pasi en preĝejon,
kaj kun la standardo alten
li parolis kun fiero:

"El ĉi templo ni eliris
pro envio kaj malsaĝo
al ekzilo humiliga
al sufer', en fremda lando".

"Mi revenas miajn larojn
post konkeri riĉan regnon
kun l'admiro de venkitoj
kaj la am' de mia gento".

"Estis ja kruela fakto
kiam mi en Sankt' Gadeo
devis ĵuri pri la reĝo
certa lian lojalecon".

Ho, jes, kiom aĉa pago,
tiu de la reĝ' Alfonso:
mi donacis al li regnon,
li ekzilis min senhonto!".

"Sed donaci kiel venĝon
mian tutan konkeraĵon
al la gento alilanda,
tio estus via ago,
kiun faros mi neniam,
ĉar nobela kastilano;
ja ne vane mi devenas
el honora alta rango:
kavaliroj senriproĉaj
el la Diaz de Vivaro".

La poemo "Kanto de mio Cid'" estas la plej antikva poemo eposolirika kiun oni konservis ĝis 1948. Ĝi estas eksterordinare interesa sub vidpunkto lingva, beletra kaj historia.

La Romancaro kaj tradicia liriko

La historia romancaro havas sian originon en realaj faktoj kantataj aŭ recitataj de generacio al generacio de trobadoroj kaj ĵonglistoj al popolo en publikaj placoj, kaj plej granda parto el ili estas anonimaj, verkitaj eĉ antaŭ ol ni ekbalbutis la kastilian lingvon. En tiu historia-legenda hispana romancaro vivas, la plej granda parto el la mezepoka historio de Hispanio. Tiuj romancoj kolektiĝis kvazaŭ en serioj glosantaj faktojn kaj legendojn, kiuj tiam altiris la atenton aŭ fantazion de la popolo. Ekzemple, ni citu la dramon, ŝajne okazinta je la komenco de la oka jarcento al la gota reĝo Don Rodrigo, kiam Iberio estis okupita de la araboj. Legendo aŭ historio reala, antikvaj kronikoj rakontas ke Don Julián Oppas, gubernatoro de Ceŭto, havis filinon nomata La Cava, kiu estis logita kaj sekve perfortigita de Don Rodrigo. Kiel venĝon, Don Julián proponis al la araboj okupantaj tiam Nord-Afriko, invadi Hispanion, kaj promesis ilin provizi de sufiĉe da ŝipoj por transporti la nordafrikajn trupojn al Iberiaj teritorioj, kaj li mem partopreni en la batalo kontraŭ la gota reĝo. Tiu historio, aperinta en la Romancaro, konsistas el jenaj poemoj:

"Don Rodrigo kaj la perdo de Hispanio",
"La amo kaj senhonorigo de La Cava fare de la reĝo",
"La perfido de Don Julián, patro de tiu knabino",
"La malvenko de Don Rodrigo" kaj
"Puno kaj morto de tiu reĝo".
 
Konstateblas la rilato de ĉi tiuj poemoj inter si, kaj oni klare perceptas, ke temas pri diversaj epizodoj de unu sola historio. La romanco kantas per kvardeko da belaj versoj pri la unua titolo:

L'amoroj de la gota reĝo

Don Rodrigo, gota reĝo,
vervkonfesis sian amon,
al la belulin' La Cava
logita de sia ĉarmo:
"Volu min atenti, kara,
mi parolas vin kun ardo,
mian koron al vi donas
kaj mi restos de vi sklavo"

Kun sinteno tre diskreta
ŝi respondis kun sarkasmo:
"Am' al reĝo vin signifus
perdo de majstra rango
via ŝercoplena peto
ŝajnas moko pli ol amo".

Don Rodrigo ŝin replikas
ke ŝi cedu ja kun plaĉo,
ĉar kun li ŝi ankaŭ reĝos
Hispanion kaj hispanojn.
Surgenue ŝi aŭskultas
dirojn kaj amĝentilaĵojn
de la reĝo komplezema
karesanta ŝiajn manojn.

Je la hor' de la siesto,
ordonis la reĝ' kun hasto,
ke La Cava ĉe li venu
retu kun li en la ĉambro.
Tiel plenumiĝis volo
de amora reĝmandato,
peko kaŭzo de la perdo
de l'Hispana bela lando.

Ŝi, la malicema Cava,
prirakontis ŝian patron
la perforton de la reĝo
en iliaj amrilatoj.

Tiu estis la motivo
pro ke la ĉefkomandanto
de la Nord-Afrika Ceŭto,
la gota Don Juliano,
volis venĝi la ofendon
al sia honor' kaj rango,
do perfidis sian genton
per konsento kun l'araboj
por detrui Hispanion
post rapida okupado.
 

Profunde drama estas la serio pri "La sep infanoj de Lara", kaj terure impresaj tiuj versoj emociigaj, kiam la patro alvenas ĉe la batalkampo kaj rekonas la sep kapoj de siaj filoj:

Kisante tiujn sep kapojn
de mortigitaj infanoj,
per akv' purigas la okulojn
ŝanĝe li ricevas ilian sangon!

Tradukitaj de Antonio Marco Botella

Comments