2009 - (7)‎ > ‎

2009 - Pri Antonio Machado

ANTONIO MACHADO RUIZ
LA POETO
DE LA INTIMISMAJ KOLOKVOJ
(1875-1939)
verkis:  Antonio Marco Botella
Zaragozo, decembro 2009


Naskiĝis tiu ĉi granda poeto en Sevilo en la jaro 1875, sed translokiĝis baldaŭ al Madrido kun la tuta familio, kiam li estis nur okjara, tuj post  lia avo estis akceptita kiel katedra profesoro en la Centra Universitato.

Li edukiĝis en la Institucio pri Libera Instruado, prestiĝa pedagogia lernejo fondita en Hispanio (1876-1939) de kraŭsismaj profesoroj, kontraŭaj al la instrumetodoj uzitaj tiam en la oficialaj medioj. La nova ne-ŝtata lernejo celis modernigi la hispanan socion per la edukado.

Baldaŭ la juna Antonio montris sian inklinon pri beletro, specialan kapablon por literaturi kaj komencis kunlabori en fakaj revuoj. Lia poezio estas, esence simpla, kaj lia metriko spegulas preferon por la rimo asonanca. Li penetrigas siajn versojn per ĉarma melankolio kaj profunda emocio, kaj forigas el ili ĉiajn ornamajn elementojn kaj brilajn metaforojn. Oni povas diri, ke li atingas idealon pri poezio, konsistantan en ĝia prezento nuda je pitoreskaj rebriloj, montrantan per apenaŭ percepteblaj rimo kaj ritmo la belecon de la konceptoj, kiujn li volas esprimi. 

Jen unu el la poemoj klare montranta la karakterizojn menciitajn:

Nokte, kiam mi dormadis,
Sonĝis mi, ¡ho iluzi'!
ke fontan’ akvo ŝprucis
en la korintern’ de mi.

Tra kiu sekret-kanalo
akv’, vi venas tien ĉi, 
font’ de nova ekzistado
ne gustumita de mi?

Nokte, kiam mi dormadis, 
Sonĝis mi, ho iluzi’!  
ke abelaron mi havis
en la korintern’ de mi;
kaj l’ abeloj orkoloraj
tie faris kun kontent’
vakson kaj mielojn dolæajn
el malnova kortristec’.

Nokte, kiam mi dormadis,
sonĝis mi, ho iluzi’!  
ke ardanta suno flamis
en la korintern’ de mi.
Ĝi brulumis ĉar ricevis
varmon el amora vibr’,
estis suno ĉar lumegis
kaj incitis al fascin’.

Nokte, kiam mi dormadis,
sonĝis mi, ho iluzi’!
ke la propra Di’ sin kaŝis
en la korintern’ de mi.

La poemoj sen retoriko de Machado montras ankaŭ intimisman poezion; li konfesas: ”mi ĉiam konversacias kun la homo en mi mem akompananta”, cetere, li filozofias pri si mem kaj konstante dialogas kun sia epoko, kun ĉiuj elementoj kiuj lin ĉirkaŭas: kun la fontano, kun la aŭroro, kun la vento, kun la nokto, kun la ulmoj kaj precipe kun sia koro... kiel en tiu ĉi poemo:

Estis certa nokt’ de Majo
obskurblua kaj serena...
Sur l’ akuta cipresalto
brilis luno beloplena
lumigante la fontanon
sola en la nigro densa,
el ĝi ŝprucis kristalakvo
kun sonado tre kadenca.

Poste, kanton oni aŭdis
el kaŝita najtingalo...
Skue rompis forta vento
l’ akvokurbon de l’ fontano.

Kaj mildega melodio
vagis tra l’ ĝarden’ de l’ parko,
kiun muzikist’ eltiris
per la violon’ kaj arto.
Estis tiu son’ lamento
el juneco kaj el amo,
el la luno, el la vento,
el l’ akv’ kaj el najtingalo...

Havas la ĝarden’ fontanon,
kaj fontan’ sonorĥimeron,
voĉ’ aŭdigis dolorkanton,
naskesprimo el printempo.
Voĉ’ lamenta ekmutiĝis.
El la violon’ silenta
restis nur melankolio
en la noktonigr’ senstela.

Nur aŭdiĝis melodio
el fontano kapricema.

Cetere, li ne emis frekventi kunvenojn, nek la bruan societan vivon de la tiamaj poetoj, bohemianoj kaj artistoj: modesta, sincera kaj ĝisfunde honesta, li sentis la belecon de la longaj silentoj, la emocion de la intimaj solecoj, la profundan alrigardon de interna mondo plena de lirikaj eĥoj, kiuj pli bone respondis al lia koncepto pri poezio, kiun li difinis kiel “profundan tremetblovon de la spirito”...

Kiam A. Machado estis 34-jara, li alvenis unuafoje al Parizo, kie li laboris dum kelkaj monatoj en la eldonejo Garnier, tempo, kiun li profitis por interkonatiĝi kun elstaraj intelektuloj tiuepokaj: Pio Baroja, Gómez Carrillo, Oscar Wilde, Jean Moreas, k.a., sed post kelkaj monatoj li revenis al Hispanio por daŭrigi siajn studojn, kaj ne post longe publikigis siajn poemojn en la modernisma revuo “Electra” apenaŭ  ĵusfondita.

En 1902 Antonio Machado vizitas duafoje Parizon, kie li konatiĝis kun la fama sudamerika poeto Ruben Dario. Ambaŭ poetoj tuj sentas reciprokan simpation, kaj Antonio verkas belan poemon omaøe al Ruben esprimante sian admiron “al tiu nobla poeto, kiu aŭskultis la vesperajn eĥojn kaj la aŭtunajn violonojn de Verlaine”...

Ruben respondis la omaĝon pentrante per neimiteblaj versoj fidelan portreton de Antonio. Mi ne povas eviti la tenton reprodukti por niaj legantoj la poemon, ĉar per tiaj versoj vi perceptos pli trafan bildon pri Antonio, ol se mi skribus paĝojn kaj paĝojn. Ruben desegnis tiel la portreton:

Silentema kaj mistera,
li ekiris kaj revenis,
lia rigardad’ serena,
tiel penetrema estis,
ke ĝi iĝis nevidebla...

Li parolis kun akcento
de timema hom’ fiera,
kaj la hel’ de lia penso
lumis tiel perceptebla,
ke sensacon oni sentis
vidi en la mens’ pensema
bruli sian idearon
el talenta hom’ bonega.

Certe paŝtus li leonojn
kun ŝafidoj harmonie.
Same li kondukus ŝtormojn
ĝis pacigi ilin fine.
La sekretojn el la amo
kaj plezurojn el la viv’,
kantis li per helaj versoj,
kies art’ nur mastras li!

Rajde sur Pegazo rara
venis li el infinit’.
Mi preĝas por Antonio
ja la dioj gardu lin!

Je la fino de la ĵus indikita jaro, nia poeto publikigas sian unuan verkon “Soledades” (Solecoj), pri kiu Juan Ramón Jiménez diris:
“Libro de aprilo, amara kaj blua, plena de karesantaj brizoj, de fontomuzikoj kaj aromoj el lilioj. Por ke nia spirito alproksimiĝu al Okcidento karesata de tiu ĉi liro, kiu havas la tutan antikvan melankolion kastilian de la koploj de Don Jorge Manrique kaj la belan riĉan ritmon diamantan de la romancoj de Gongoro”.

La vivo de Antonio vibras en la intima kolokvo de siaj versoj: pri ĉiu momento kiun li vivis oni trovas signifoplenan versaĵon kantanta ĝin...

En mia aĝ’ infana estas kort’ en Sevilo
kaj klara horto, kie la citron’maturiĝas.
En mia juno, dudek jaroj en Kastilio
kaj mia vivo: kazoj kiujn mi ne eksplikas.

Kaj kiam forpasis lia profesoro, la fama pedagogo Francisco Giner de los Rios, gvidanto de la Institucio pri Libera Instruado, kie li studis, Machado dediĉas al li kortuŝajn versojn:

Forpasis en l’ ektagiĝa lumo 
nia kara, la Majstro amata.
kiu imagis por Hispanujo
kleriĝon kaj reflorigon grandan.

Alportu lian korpon al suno!,
amikoj, al la montaro alta,
al la montoj kun verdoj kaj bluoj
de l’ ampleksega Guadarrama,
kie en la abismoj sen fundoj
la verdaj pinaroj rave kantas... 
ktp.

Eminentaj esperantistoj tradukis la poemojn de Machado, inter ili mi elstarigas la tradukojn de Fernando de Diego: “Memportreto”, “Kiam mi dum nokto kuŝis”, “Pri nia propra koro”, “Proverboj kaj koploj” k.a. El ĉiuj ili al mi speciale plaĉas jenan tradukaĵon:

Al seka ulmo

Al ulmo duonputra kaj maljuna
kiun la fulmo vundis,
l’ aprilo pluva kaj la majo suna
iomon da folioj verdaj pruntis.

La multejara ulmo sur ter-þvelo,
kiun Duero lekas! Musko flava
makule kuŝas sur la griza ŝelo
de l’ polvo-plena trunko preskaŭ kava.
Malsame ol en poploj bird-jubilaj
starantaj ĉe la vojoj, ĉe l’ rivero
en l’ ulmo mankas najtingaloj trilaj. 
Ktp.

Pri la travivaĵoj de Antonio Machado en Soria, la plej intense vivitaj en la ekzistado de la poeto, li verkis multnombrajn poemojn, kiuj plenigas ĉiujn Antologiojn de la moderna hispana Poezio, sed la forpaso de la amata edzino, la juna Leonor, estis terura bato por li, tiel drame sentita, ke li eĉ intencis mortigi sin, kiel letere li konfesis al sia amiko Juan Ramón Jiménez, sed en sama letero li aldonis: “se ian forton mi havas, mi deziras profiti ĝin, estas ja necese defendi tiun Hispanion ŝprucantan kontraŭ la mortinta maro de tiu alia Hispanio inerte kaj pasiva, kiu minacas dronigi ĉion...”, sed li ne povis eviti rememori dolorajn scenojn de l’ pasinto kaj la amatan edzinon, kaj denove la versoj esprimis tiujn suferojn, kiam li skribis:

Iun somernokton varman
estis la balkon’ aperta
same kiel la dompordo,
ĉar la nokto estis reva.

Venis ĉe mi ja la Morto
sen dediĉi min rigardo
ion rompis ŝin ĉe l’ koro
per terura fata mano.

Sen apenaŭ pri mi zorgi,
pasis antaŭ mi la Morto,
kion faras vi?, mi diris.
Morto donis nek respondon.
Mia kara pace restis,
mi kun akra kordoloro,
ho, ve! kion Morto rompis
estis lig’ de niaj koroj...

Scivola pri ĉio, kio koncernas la scion, Machado studis filozofion kiel lernanto en Parizo de la famaj profesoroj Bergson kaj Bedier, kaj en Hispanio doktoriĝis pri beletro kaj filozofio. Dum multaj jaroj li instruis la francan lingvon kiel gimnazia instruisto. Li ne nur teoriis sed pragmata homo  li filozofieme konkludis ke la vera vojo ne estas tiu kiun ni projektas, sed tiu kiun ni mem realigas per nia propra agado, kaj li tion diris per siaj versoj en ĉiu cirkonstanco pli aŭ malpli malfacila kiun li vivis:

Padiranto, viaj spuroj
estas ja la nura pado.
Ne ekzistas pad’, marŝanto,
iĝas ĝi dum ekmarŝado.

El ekmarŝo iĝas vojo
kaj tuj ĉe retrorigardo
padon oni jam perceptas,
kiun ni ne plu repaŝos.

Ne ekzistas pad’, marŝanto,
nur helstrioj sur la maro.

Fidela al la idealo demokrata, kiun li ensuĉis infanaĝe en la Lernejo pri Libera Instruado, li neniam ĉesis strebadi al popolaj aspiroj:li estis unu el la malmultaj respublikanoj kiuj hisis la trikoloran flagon en la urbodomo de Segovia ĉe la alveno de la Dua Respubliko en 1931. Li kunlaboris efike en la fondo de la Popola Universitato de Segovia, organismo neoficiala kreita por eduki nur laboristojn, kaj fine, dum la intercivitana milito li batalis per sia plumo defendante demokration en Madrido, en Valencio, en Barcelono, ĝis la fino.

Antonio Machado estis proklamita akademiano de la hispana lingvo, sed neniam li legis sian protokolan diskurson, kiu devus investi lin kiel membron de la Akademio. Kunlabore kun lia frato Manuel li verkis plurajn teatraĵojn, dramojn kiuj sukcesis, kian ili estis publike prezentitaj.

Li estas ankaŭ aŭtoro krom de la menciita “Solecoj”, de “Kompleta Poemaro”, “Elektitaj Paĝoj”, “Novaj Kanzonoj”, “La Milito”, “Antologio lirika” k.a.

La poeto de “la sonora soleco” kaj la “intimismaj kolokvoj” estis modesta sincera homo neŝatanto de pompoj aŭ solenaĵoj. Li forpasis en Collioure, en 1939, sola antaŭ la maro, kune kun tiu hispana popolo ekzilita, kiu batalis kontraŭ la reakcio ĝis la fino.

Kaj kiel li profetis en sia poemo “Memportreto” li renkontiĝis kun la morto kiel li deziris:

... Kaj kiam venos lasta vojaĝotago,
la ŝipo senreturna estu jam preta,
vi trovos min samkiel filojn de l’ maro:
decidoplena, preskaŭ nuda, leĝera...

Ne estas facile forgesi tian eksterordinaran grandan poeton!

Antonio Marco Botella

Comments