2009 - (7)‎ > ‎

2009 - Pri Amalia Núñez - (2)

PRILIRIKA BIOGRAFIO DE
AMALIA NÚÑEZ DUBÚS

Publikigita en la paĝoj 28-32 de la bulteno nº 387 de HEF
"Boletín" - (aprilo-julio 2009)
verkis:  Antonio Marco Botella


(daŭrigo)
Kaj en majo de sama jaro ŝi publikigis en tiu gazeto ĉi tiun du vaskajn rakontetojn:

- Legendo el vaska folkloro -
La deveno de la vinberuĵo

Pravasko kuŝis iam sur herbejo dum printempa posttagmezo. Li ekdormis, kiam subite akra pikvundo en lia orelo lin revekigis.

Li ne koleris -vasko ja estas pacienca kaj pacema homo- sed li scivole serĉis la kaŭzon de sia ĝeno; ĝi estis ŝajne seka branĉeto. Li tamen deziris ĝin konservi, kaj vidinte birdoston, li metis tie la branĉeton kaj ekiris al sia hejmo.

Voje, li trovis leonoston, kaj pensante ke la branĉeto estus pli bone ŝirmita, li metis la birdaroston, enterantan la branĉeton, interne de la leona osto.

Li daŭris sian vojiron kaj trovis azenan oston, li pensis, ke la branĉo estus ankoraŭ pli bone ŝirmata kaj metis en la azenan oston la leonan oston, enterantan la birdan oston, ĝiavice enterantan la branĉeton.

La tri ostoj konservis sukon kaj fluidaĵojn, kaj alveninte hejme, la vasko trovis ke la branĉeto jam burĝonis. Li ĝin plantis kaj zorgis, kaj aŭtune li rikoltis la unuajn vinberojn, el kiuj li faris la unuan vinon.

El tiu vinberujo, nutrita de birda, leona kaj azena ostoj devenas ĉiuj vinberujoj.

Tial la homo drinkinta ĝian trinkaĵon, unue kantas kiel birdo, due batalas kiel leono kaj fine brutiĝas kiel azeno.

La Ŝtonoj de Rolando

Kiam Rolando, post la batalo Roncesvalles sentis sin mortonta, li,  unuigante ĉiujn siajn restantajn fortojn, volis supreniri plej altan Pirinean montpinton, por el  tie lastfoje rigardadi la dolĉan landon Francujon, ke la bela Doña Alda, lia edzino, senpacience atendas lian revenon... Sed, malforta kaj preskaŭ sensanga, la antaŭe fortikega militisto ne havis forton por alveni ĝis la montpinto, kaj sentante sin malfortiĝi, li devis sidi sur verda herbejo, delikate etendita sur la monta deklivo. La monto estis ja altega. Li direktis sian rigardon al sudo kaj ekvidis la altan Moncayon, starantan meze de la Aragona ebenaĵo, ne malproksime de la popolhava urbo Zaragoza, kie loĝis la maŭra reĝo kaj la perfida Ganelono.

Tia vidaĵo removis lian koleron, la sango bolis en lia koro soifanta venĝemon. Li vidis apude grandegan monolitan ŝtonon kaj invokante Dion kaj sian amatan adzinon, li levis la ŝtonon per ambaŭ manoj, ekkriante: Ve! perfida Ganelon’. Kaj ve!, perfida urbo! Mi ne mortos antaŭ ol  mi sentigos al vi la pezon de mia kolero! Sed, ĉu ĝi estis pro la perdita sango, laŭ kelkaj opinioj; ĉu ĝi estis pro tre  proza kauzo -unu peco da bovina sterkaĵo restante sur tiu herbejo-, laŭ la vilaĝana opinio, la herkulesa batalisto glitis kaj la ŝtono, anstataŭ alveni ĝis la Aragona urbo, falis en ian ajn Navaran valon,   

Jen la legendo kiun, ekde Bidasoa ĝis Ebro kaj ekde Xaviz ĝis Aralar (*), rakontas la vaskaj kamparanoj, kiam ili intencas klarigi al fremdulo la devenon de la multenombraj menhiroj, kiujn oni trovas en la lando.
(*) Nomoj de Navaraj montaroj

Kaj jam en preskaŭ ĉiu numero de la menciita gazeto (1931-1936) venis ia kunlaboraĵo de Amalia, ekzemple aperis:
  • -La Infanoj- “El militaj pentraĵoj” de Concepción Arenal (traduko).
  • “Devo” poemo de L. Hatisbonne (traduko)
  • “Pri mezepoka religia legendo” artikolo en originala prozo.
  • “Baskaj Proverboj” (traduko)
  • “El la hispana ĉefverko “Don Quijote de la Mancha”, ĉapitro XLV, (traduko)
  • “La letero” (noveleto)
  • “Branĉa dimanĉo” (rakonto).
  • “La konsilaĉetanto” (traduko)
  • “Landlimo” de Leopoldo Cano (poemo tradukita).
  • “La flutista azeno” de Tomas de Iriarte (poemo tradukita).
  • “Mensogaĵo” de Juan de Timoneda. (traduko).
  • “El vaska folkloro” (rakonteto).
Kaj en originala poezio ŝi verkis jenan poemon:

Lanfloro

Montras sin sur via vesto
plena de lum’ kaj koloro,
kvazaŭ de l’ printemp’ atesto
ruĝa floro.

Helas en ĝi farbo ĉia,
brilas ĝi sur matenlumo
kaj la senton ravas ĝia
la parfumo.
Mi ĝin prenas en la mano:
Flugis mia revo kora!
Ĉar ĝi estas flor’ el lano
Senodora.

Ankaŭ mi en infantempo
ĝojojn ŝatis mi infanan:
por l’ florojn en printempo;
sed ne lanajn.
Florojn portis mi vivantajn,
kiel nun se oni portas,
florojn animposedantajn,
kiu naskas, velkas, mortas...
taŭgajn por produkti fruktojn;
kontraŭ forta uragano
taugajn por elteni lukton;
sed ne el lano.

Florojn, kiuj glaciiĝas
dum la vintro, sub doloro,
kaj somere elsekiĝas:
ne lanfloro.

Estas bela floro tia
la simbol’ de tempo mia:
sub ĝi batas homa koro
kaj la sangon rapidigas
sen aromo, sen odoro,
ĝi nek sentas nek fruktigas
laŭ lanfloro.

Kiel oni povas konstati al ŝi multe plaĉis la poezio, la legendoj kaj fantazioj, jen kial ŝi oftas por krei aŭ traduki ilin, jen unu plia:

La tribovina tributo
- Tradicia rakonto -

Ĉiujare, la 13an de julio, okazas en la Pirinea  intermonto Hemaz kurioza akto, unika en Eŭropo, kies nomo estas la supra titolo kaj kiu koncernas al la ĉiama tributo farita kaj farota en la Valo Brotons -hodiaŭ apartenanta al la franca lando Bearne- al la vaska valo Erroncar (hispane Roncal) de la iam memstara regno Navarra, nun hispana provinco.

Gravaj historiistoj kaj literaturistoj de ambaŭ landoj verkis pri ĝi, kaj -kiel okazas en ĉiu antikva moro- oni povas certe fiksi nek daton, nek devenon, malgrau la klopodoj de la folkloristoj. Sendube, en la oficejoj de la koncernaj vilaĝoj oni posedis iam la protokolojn  au leĝajn dokumentojn; sed  la vilaĝaj arkivoj plurfoje brulis dum la pasintaj jarcentoj, kaj nenian bazon donas al ni Historio. Oni devas do ekzameni la diversajn  hipotezojn konservataj per ĝia fratino Tradicio, pli duba, sed pli alloga ol Historio mem.

Same ol en ĝia tradicia deveno -ekzemple pri starigo de Romo- oni povas elekti raporton por ĉia gusto; Heroajn, privatan tragedion, komercan aferon...

Du malsamaj heroaj tradicioj ekzistas pri la tributo. Laŭ la unua, ĝi devenas el la barbaraj almilitoj. Kiam la Kimbrioj aŭ Cimbroj, je la II-a jarcento antaŭ Kristo, almilitis Hispanujon, la Baretons’ anoj gvidis ilin tra la montaro. La Erroncari’anoj venkis la barbarojn kaj kondamnis liajn helpintojn al ĉiama depago.

Dua epoka rakonto malfruigas la aferon je kelkaj jarcentoj. Ĝi prezentas la Baretons’anojn malsukcesintaj venĝantoj de la morto de Rolando.

Plej  sanga, sed kun la sovaĝa aromo de pratempa tragedio estas la tria  deveno pri terura krimo. Erroncaria paŝtisto mortigis, pro pri bestaj disputoj Baretons’anon.  La samvilaĝanoj de la mortinto eniris Erronkari-valon, surprize atakis la edzinon de la mortiginto, mortigis ŝin, tranĉis ŝian ventron kaj pendigis el arbo la ne naskitan idon. La Erroncarianoj, plenaj de kolero kaj venĝemo almilitis Baretonson, mortigis, bruligis kaj detruis, kaj nur revenis en sian valon post interkonsenton pri depago.

Kaj la proza deveno rekonas en la tributo nur kontrakton de najbaraj gentoj, permesante al Baretons’anoj paŝti iliajn montaron sur la Erroncariaj herbejoj (*).
(*)  Mi reproduktas ĉî rakonton, ne nur ĉar estas verkita de Amalia, sed ankaŭ ĉar dum jaroj sesdekaj la Aragona Esperanta Centro "Frateco" de Zaragozo estis invitita al tiu ceremonio, kaj aŭtobuso plena de zaragozaj geesperantistoj ĉeestis tie. Plaĉe mi rememoras tiun ekskurson ĉar tiu kvazaŭ legenda ceremonio, estis tre bone reprezentata. Se al tio oni aldonas la agrablan etoson inter la protagonistoj de tiu kvazaŭ rito la belecon de la montaro kaj la harmonio kiu regis dum la renkontiĝo, ankaŭ kun francaj geesperantistoj, oni povas resumi ke tiu estis unu el la plej bonaj ekskursoj kiujn tiam oni organizis en nia Esperantista Rondo.

La leganto povas, laŭ sia gusto, elekti plej belan, plej artan aŭ  plej verŝajnan hipotezon. Pro tio ni ne diskutu. Nun, la depago estas oficiale starigita -el la jaro 1856- de la guberniestraroj de Hispanujo kaj de Francujo, tiel ke la franca Prefekto iafoje ne aprobis la buĝeton de Baretons (komunumo de Larre’) pro tio ke ĝi ne enkalkulis la sumon por la aĉeto de la bovinoj.

Belega estas la scenejo: la montaro apartenas al la nomata Okcidentaj Pirineoj, sed jam proksima al la komenco de la meza parto au Altaj Pirineoj. Intermonto Hernaz estas je 1800 metroj super marnivelo alta; apud ĝi staras altegaj pintoj, Antularra (france Anié), 2504 m.; Arlas 2.062 m. alta;  pri kiu oni diskutas, ĉu ĝi apartenas al Francio aŭ  al Hispanio, kaj la “Tablo de la Tri Reĝoj” (2.280 m.) tiel nomata ĉar ĝi staras en la angulo mem de tri landoj: Aragono, Navaro kaj Francio, tiel ke foje, laŭ tradicio, la tri iamaj reĝoj kune manĝis kaj interparolis, restante ĉiu en sia regno.

La Erroncariaj viroj surmetas tipajn vestojn, mallonga kalsono; ilia prezidanto orgarinaĵon, sorto de jako en nigra drapo borderita per helkolora rubando, kun larĝa blanka kolumno. La Baretonsa boinaĵon kaj kitelon. Ankaŭ ĉeestas taĉmento de hispanaj doganistoj kaj geturistoj, ĉiujare pli multenombra, malgraŭ la granda distanco -20,5 kilometroj el Isaba, el kiuj 15 kilometroj nur piede au ĉevale alireblaj.

Ĉefan rolon ludas la vilaĝestro de Isaba, (ĉefloko de Erronkari-valo) kiun oni nomas la “Prezidanto”.

Jen la ordo, laŭ kiu tra jarcentoj kaj generacioj, la ceremonio okazas: unue la “Prezidanto” diras: 
-Sinjoroj, ĉiuj al sia lando.

La tri francaj Baretonsaj vilaĝestroj tuj  vicstaras kaj cetera publiko viciĝas post la Erronkariaj, meze aperas la ŝtono.

Trifoje la “Prezidanto” laŭte demandas: 
-Francoj, ĉu vi venas pretaj liveri la tri bovinojn?

Kaj trifoje la Baretonsaj respondas:
-Jes, sinjoro.

Tiam, laŭ gesto de la “Prezidanto”, Baretonsano antaŭeniras kaj metas sian manon sur la ŝtono, sur tiu mano metas Erronkariano la sian; supre, alia Barentonsano; supre alia Erroncariano, kaj tiel alterne, ĉiuj representantoj. Lasta etaĵo de tia vera manturo estas mano de Isaba vilaĝestro; tiu diras trifoje, kaj trifoje la francoj respondas:
-Pax  avant! (Paco antaŭen)

Ni rimarku ke la parolo estas ankaŭ internacia “Pax”, kiu estas nek vaska, nek hispana, nek  bearna, nek franca, sed latina vorto. Avant ja estas  vorto  franca.

Oni demetas la manojn, kaj la Baretonsanoj prezentas  la brutaron, el kiu la Erronkaria veterinaro elektas tri bovinojn “samfelajn, samdentajn kaj samkornaj”.

Tia estas la ĉefa ceremonio, sed ĉar estas sur la montoj, paŝtejoj kaj herbejoj komunaj por hispanoj kaj francoj, oni elektas kvar gardistojn, du po nacio, kiuj tuj  ĵuras sian devon. Kaj la reprezentantoj iĝas Tribunalo, prezidata de la Isaba vilaĝestro, por aŭdi la plendojn pri la paŝtistaj aferoj okazintaj dum la jaro. Ties juĝo estas neapelaciebla.


Antonio Marco Botella
Comments