2009 - (7)‎ > ‎

2009 - Pri Amalia Núñez - (3)

PRILIRIKA BIOGRAFIO DE
AMALIA NÚÑEZ DUBÚS

Publikigita en la paĝoj 28-32 de la bulteno nº 388 de HEF
"Boletín" - (julio-septembro 2009)
verkis:  Antonio Marco Botella


(daŭrigo)
Pasas jarcentoj: Navara kaj Bearne estis memstaraj regnoj, hodiaŭ ili estas membroj de potencaj ŝtatoj. Kun tiuj ĉi, ili trapasis militadojn, revoluciojn, diktatorojn; ili estas laŭtempe absolutaj monarkioj, konstituciaj regnoj, Respublikoj... Sed, ĉu pace, ĉu dummilite, vivas la lando, ĉu tiuj ĉi aŭ tiuj aliaj ŝtatestroj estrus ilin, ĉiujare, la 13an de julio la Pirineaj montoj reflektas la allogan parolon, atestanto de l’ pasinteco, heroldo de la estonteco:
- Pax avant! (Paco antauen!)

Kaj ni daŭrigas priskribante la kunlaboraĵojn de Amalia kun la citita E-gazeto:
  • “Pri hungara kaj hispana fabelo” de Timoneda (traduko)
  • “Vulzio” -elegio de Hegesippe Moreau (franca poemo) -traduko-
  • “Birdina Amo” (rakonteto).
  • “Jubileo” (rakonteto  pri kiel ŝi enamiĝis kaj volis lerni esperanton).
  • “Krimulaj kuniklmurdistoj” (kritika rakonteto).
  • “La Lernejo” de Anatole France (traduko).
  • “La Cid’ alvenas al Burgos” (poemo tradukita).
  • “Lope de Vega” (traduko de biografio)
  • “Du malnovaj rakontoj” de Timoneda (traduko)
  • “El la palaco de la perloj” poemo de F. Villaespesa (traduko)
  • “La tri ŝpinistoj” de Luis de Zulueta (traduko)
Kaj denove plian originalan poemon:

Ŝiringoj!   Ŝiringoj!

Florsimbolo: unua amemocio.
Freŝa ŝiring’ ornamanta
mian tablon dum labor’,
ho, kiom da rememoroj
vekas en mi via flor’!

Lancoj formas la folioj
kaj krucetojn la petal’,
krucetoj de Fastotempo
etaj lancoj de batal’.

Vin vidante, mi la scenojn
infantempajn revas tuj
kiam lerte mi surgrimpis
al maljunaj ŝiringuj’.

Kaj sub kiso de la suno,
meze de flor’ kaj foli’
ravis min la nekonata
“Unua amemoci’  “

Mi rekte grimpas plu sur l’ arbon
nek sopiras antau viv’;
sed de juna tempo estas
via parfum’ elvokiv’.

Kaj, laŭ dum la dolĉaj jaroj
jam pasintaj pro domaĝ’ ,
kantas vi pri am’ kaj revoj
kaj printempo kaj junaĝ'.

En 1932 la poezio de Amalia estis plej alte estimata, ĉar oni akceptis publikigi ŝiajn poemojn en la plej bona gazeto de la esperantista  tiama gazetaro “Literatura Mondo”, kiu pubkigis du poemojn: “Stelara Voĉo” kaj “Nokta Bildo”. Kaj en decembro de 1933 tiu sama gazeto publikigis “Dum novembra aprilo” kaj “Kvazaŭ formikoj”, tiuj poemoj menciitaj estis elektitaj de Kalmán Kalocsay por la eldonota verko “Dekdu Poetoj”, kiu efektive aperis en 1934, grandparte el ili aperintaj kelkaj jaroj poste ankaŭ en la grava verko “Esperanta Antologio” (1984).

Unu el la dekdu poetoj elektitaj estis Amalia Núñez Dubús, kies originalaj poemoj, eble la plej bonaj, kiujn ŝi verkis, ĉi-sube ni plaĉe reproduktas:

Rivero

Ĝi ne plu rememoras sian subteran kuron,
sed kun plezur’ memoras sian naskiĝan fonton
inter la rokoj, kiam la vastan horizonton
unue ĝi ekvidis, kaj la ĉiellazuron.

En kia marŝ’ freneza ĝi rapidante bruis
tra denso de filikoj, kantante vivoĝojon,
per kia fort’ la ŝtonojn kaj trunkojn ĝi ekskuis,
petante de l’ Naturo liberan kuro-vojon.
Rebrilis ĝiaj ondoj pro l’ sunobril’ junia,
ĝis fundo elsekigis ĝin la somera varmo,
kaj dum la vintra nokto, kruela kaj glacia,
la frost’ katenon metis al ĝia ondo-svarmo.

Sed kiam la katenon sezono nova rompis,
kaj liberiĝis vigla la muta suferanto,
ĝia ridanta fluo denove punte pompis,
kaj ĝia ŝaŭmo bruis per gaje laŭta kanto.

La dormojn kaj la florojn ŝprucante ĝi akvumis,
por ĉiuj frato ĉiam, kiel infan’ sen kulpo;
ĉeborde dum ĝi ravan melodieton zumis,
sin banis gekolomboj kaj trinkis laca vulpo.

Al ĉiuj ĝi donacis ofere serenecon,
amiko de l’ bonuloj kaj de la malbonuloj,
maldanke oni en ĝin ĵetadis tero-pecon,
sed ja ne malpuriĝis la dancaj ondspeguloj.

Sed ve, nek  temp’, nek vivo ja senpostsigne pasas,
laciĝis kur’ senbrida kaj ŝaŭmokanto rida,
la ebenejo sekvas, la montojn ĝi forlasas,
ju pli ĝi estas larĝa, jen des pli malrapida.

Ĝi estas larĝa, glata, majesta kaj profunda,
post la vojaĝo  longa, kun lac’ fiera zumas,
nenie  sub la ondoj videblas ŝtono funda,
ĝin vintro ne katenas, somero ne konsumas.

Kaptita de la homoj ĝi estas nun utila,
ĝi  movas muelilojn, uzinojn kaj fabrikojn,
ĝi pruntas  sian dorson al pram’ kaj ŝip’ facila,
akvumas per kanaloj florkampojn kaj brasikojn.

Irado ĝia  iĝas  nun eĉ pli malrapida,
ĉar salo ja penetras amare en ondaro,
anoncas tiu salo pri l’ maro viv-avida,
pri l’ senmezura, nigra, terura, granda maro.

Pri l’ mar’, kiu ĝin glutos, sed ja el kies gluto
ĝi renaskiĝos iam per kiso de somero,
por esti ree nubo, vaporo, pluvoguto,
fonto, flueto, freŝa, torento kaj rivero.

Dum novembra aprilo

Aŭtuno volas festi,
printempe sin transvesti,
burĝonas nove flor’,
eksaltas  ree kor’
por nesti.

Kaj tamen venas vintro
(sed  ĝi prokrastos sin tro).
Post pluvo dumonata
ĉiel’ lazura, glata,
post cindro.

Ĉu estas pli alloga
vort’ vera aŭ mensoga?
Ĉu portas pli da sveno
sanilo au veneno
droga?

Ni revu: temp’ someras,
mi kredas kaj esperas;
nigrega okulparo
min gapas en l’ arbaro.
-Am’ veras.

Nokta bildo

Sonas el la turo du hor’ kaj duono.
Mi revas sendorma post mia balkono;
Sed dormas la eta provinca ĉefurb’,
Velkintajn branĉetojn la vento frakasas.
Per paŝoj laŭritmaj policano pasas.
La luno vojiras tra ĉiela kurb’.
Drinkulo lamanta zigzagas la straton.
Vesperto skuigas la elektran draton
Malproksime ridas nokta belulin’.
Heroldo de morto -la popolo diras-
Noktua ekkrio silenton traŝiras.
-Ĉu pro birda amo? Ĉu pro homa fin’?

Antonio Marco Botella

Comments