2009 - (7)‎ > ‎

2009 - Popolaj versoformoj

LA NASKIĜO DE DU POPOLAJ VERSOFORMOJ
Publikigita en la paĝoj 25-27 de la bulteno nº 388 de HEF
"Boletín" - (julio-septembro 2009)
verkis:  Antonio Marco Botella


Dum la regado de la emiro Abd-Alläh (844-912), unu jarcento post la ekrego de la unua al-andalusa omajo, en unu el tiuj periodoj en kiuj la popolo ne plaĉe akceptis la ekscesojn de la Kordova povo, naskiĝis tute originala versoformo nomata moaŝaho).

Disvastigis tiun novaĵon Julián Ribera en 1915, kaj post studo de antikvaj manuskriptoj konfirmis tiun naskiĝon antaŭ ne longe, tri prestiĝaj arabistoj: la ĉeĥo R. Nykl, la egipto Abd al-Ahwani kaj la hispano Emilio García Gómez, kiuj certigis, ke laŭ Ibn Bassäm el Sevilo en 1109, kaj al-Hiyärï el Gvadalajaro en 1106, ambaŭ citis kiel realaj la ekziston de du poetoj loĝantaj en Cabra (dek kilometroj sude de Kordovo), kiuj inventis tiun poezian versoformon, prezentanta tri revoluciajn novaĵojn, gravaj unikaĵoj tiuepoke:
  • a) Mallongaj versoj (la araba metriko konsistis en sufiĉe longaj versoj).
  • b) Versoj grupigitaj laŭ strofoj kun ŝanĝiĝantaj rimoj (ne kiel la unurima kasido araba).
  • c) La poemoj verkitaj en la araba havis ĉe la versofinoj esprimojn en la hebrea aŭ en la romanca lingvoj. Tiuj versofinoj estis nomataj harĉoj kaj ofte estis recitataj aparte de la poemo-kerno.
Tiu moaŝaho [1], se kantata aŭ pli dialekte skribita, estis nomata zeĝelo, kiun kelkaj arabistoj opinias, ke ĝi estis inventita multaj jaroj poste kun similaj elementoj kiel tiuj de la moaŝaho. Jen ekzemplon de tiu verso-formo verkita de la mistika poeto Granadano As-Sustari:
[1] Moaŝaho: (Ar. Muwassaha, vorto kiu tra wisah kaj wassaha signifas "leda zono ornamita per inkrustaĵoj": Versoformo inventita, laŭ kelkaj prestiĝaj arabistoj, de Muqaddam ibn Mua'fa aŭ de Mohammäd ibn Hammud al Cabri "la blindulo", (de Cabra, proksime al Kordobo). La inventintoj estis favoratoj de la emiro Abd Allad (888-912). La moaŝaho estis versoformo verkita en la klasika araba lingvo, kaj kutime uzata en popolaj medioj.

Jen la lum’ de l’ bona vojo
brilis por mi en la koro.

Ŝprucis suno el konceptoj,
kaj la lum’ el perfekteco,
vibris en mi kiel vero
kun intenso kaj fervoro.

Jen la lum’ de l’ bona vojo
brilis por mi en la koro.

Mi aspiras l’ Amatinon.
Li dorlotis min plej plaæa,
metis min survoje ama
laŭ mia sentiva volo.
Jen la lum’ de l’ bona vojo
brilis por mi en la koro.
La plej prestiĝa verkisto de zeĝeloj estis Abd al-Malik ibn Quzmän, naskiĝinta en Kordovo en la jaro 1078, aŭtoro de kompleta verko, “Kanzonaro”. Jen unu el la poemoj, en kies teksto li montras altan memestimon pro lia kontribuo al la perfektigo de la zeĝelo [2]:
[2] Zeĝelo: Versoformo konsistanta el du oksilabaj versoj unurimaj, kiuj funkcias kiel refreno. Poste, tri unurimaj versoj, kaj la kvara rimanta kun tiuj de la refreno: Laŭ plej elstaraj kompetentuloj pri la temo, la zeĝelo influis en la naskiĝo de la provencala poezio, precipe tiu de unu el la plej konataj trobadoroj, Vilhelmo de Poitiers, duko de Akvitanio. Ankaŭ ĝi multe influis en la formiĝo de la okcidentaj lirikoj.

La zeĝelon, grandtrezoron,
elpurigis mi je nodoj.
El zeĝelo senesprima,
faris mi alian brilan,
kiel orjuvel’ fascina
riĉa pri sonorparoloj.

La zeĝelon, grandtrezoron,
elpurigis mi je nodoj.
Kiom belas ĉi zeĝelo!
Kiel ĉarmas ĝia teksto!
Loge sonas en orelo
Freŝa stilo kaj dolĉ-vortoj.

La zeĝelon, grand-trezoron,
elpurigis mi je nodoj.

De l’ zeĝel’, sultano mita,
mi fariĝis plengenia,
dum zeĝelo mia brilas,
la ceteraj kaŝas honton!
La zeĝelon, grandtrezoron,  
elpurigis mi je nodoj.

Laŭ dedukto de kompetentaj arabistoj per aludoj en poemoj de Ibn Quzmän, tiujn zeĝelojn oni kutimis kanti ne nur fare de unu sola kantisto, sed kun popola partopreno, kvazaŭ ĥoro, kaj la publiko ripetis la refrenon ĉiu-foje ke la kantisto atingis la kvaran ŝanĝo-verson de ĉiu strofo. Tio enkondukis al la formiĝo de la poemeto nomata harĉo [3]. Tiu kantonovaĵo multe amuzis la popolon, ĉar variigis la rigoron de la unurima araba kasido, nur recitata en palacoj, bienodomoj kaj lirikaj fakaj medioj.
[3] Harĉo: Vorto el araba deveno, kiu ricevas la lastajn versojn sur la lasta strofo de moaŝaho. La egipta poeto Ibn Sanä al-Muliq (1155-1211), en sia prilirika regularo difinanta la "jarayya", indikas, ke ĝi devas esti skribita en la araba vulgara aŭ en la lingvo romanca. Nur nome oni konis la harĉon ĝis kiam Stern en 1948, kaj García Gómez en 1952, malkovris dudek-kvaron el ili.
Ekzistas multaj poemetoj kiel ĉi tiu, kies traduko montriĝas pli ol malfacila, sed la problemo ne kuŝas en la miksaĵo de lingvoj, sed en la traduko de popolaj dialektoj, kelkaj pli influataj de la araba kaj aliaj de la romanco el la diversaj regionoj.

Kun la forpaso de l' tempo, la simpla popolo, ripetis unu kaj alia fojo tiujn versopecojn, kaj ne ĉiam en la araba lingvo, sed plejofte miksitaj en la romanza aŭ hebrea, kaj tio enkondukis al la formiĝo de poemetoj nomataj "harĉoj", tiel antikvaj –diras la eminenta erudiciulo Ramón Menéndez Pidal, ke la poemo de "Mio Cid' " (12a jarcento) ŝajnas kvazaŭ verkita antaŭ-hieraŭ.

La plezuro kiu vekas en la leganto tiuj primitivaj poemetoj, estas kiuj impulsis min sekvi la vojon de la menciitaj scienc-esploristoj por transdoni al vi version en Esperanto pri tiu duonkaŝita ĝardeno de l’ pasinto, kie kreskis la plej delikatajn florojn de la hispana liriko apenaŭ naskiĝintaj, pri la temo ĉiam interesa kaj kelkefoje pasia de la homa amo. Al tiuj el miaj legantoj, kiuj bone scias la historion pri la originoj el nia Liriko ekde sia naskiĝo, mi petas senkulpigon, ĉar mi ripetas tion kio ili ja bone konas. Efektive, tiuj menciitaj poemetoj, plejofte parolis pri amo. Jen unu el la plej primitivaj, en kiu konstateblas la arabaj vortoj miksitaj al la romancaj:

Vayse meu coraçon de mib.
¿Ya, Rab, si me tornarad?
¡Tan mal meu doler li-l-habid!
Enfermo yed, ¿cuando sanarad?

Kies traduko estas:

Mia kor’ el mi forkuras.
Ho Di’! ĉu ĝi revenos?
La dolor' al mi torturas
pro l’ amat’, ĉu li bonvenos?

Ekzistas multaj poemetoj kiel ĉi tiu, kies traduko montriĝas pli ol malfacila, sed la problemo ne kuŝas en la miksaĵo de lingvoj, sed en la traduko de popolaj dialektoj, kelkaj pli influata de la araba kaj aliaj de la romanco el la diversaj regionoj.

Antonio Marco Botella
Comments