2009 - (7)‎ > ‎

2009 - Origino de la liriko

LA ORIGINO DE LA HISPANA LIRIKO
Publikigita en la paĝo 4 de la bulteno nº 387 de HEF
"Boletín" (aprilo-julio 2009)
verkis:  Antonio Marco Botella


En la historio de la hispana liriko ekzistas sorĉaj anguloj, kies legado vekas en ni ne nur la plaĉon pro la beleco de la versoj, sed ankaŭ la plezuron kiun oni sentas, kiam io ne-konata brilas subite per novaj profiloj ĝis tiam ne perceptitaj. Tiel okazis al mi jam antaŭ longe, kiam mi legis unuafoje la antikvajn hispanajn kanzonaron kaj romancaron, t.e. la popola poezio, versoj grandparte anonimaj. 

Tiuj poemoj havas certan delikatan belecon troveblan nur en la sovaĝaj floroj (permesu al mi la komparon) aŭ en la aromoj plej rafinitaj de misteraj lirikaj resonoj: ”la plej delikataj floroj”, diras la poeto Damaso Alonso: la plej sorĉaj el la tuta poezio.

Mia surprizo estis granda, kiam okaze de miaj esploroj por studi la popolan lirikon de la 8ª ĝis la 16ª jarcentoj por dokumenti tiun fakon de mia verko "Lirikaj perloj de Al-Andalus", mi konstatis, ke tiu agrabla sento ne forpasis: mi ja kredis trovi en pli ol unu el tiuj versoformoj hispana-araba-hebreaj naskiĝintaj en unu el tiuj periodoj de la formiĝo de la al-andalusa liriko, la originon de tiom da poemetoj tradicie kantataj aŭ recitataj de generacio al generacio laŭlonge de jarcentoj de la popolo. 

Mi klarigu tuj, ke por la universitataj studentoj de mia generacio, la hispana liriko havis sian komenciĝon kun la poemo de Mio Cid’, t.e. je la 12ª jarcento. Estis meritoplena tasko de pluraj fakaj sciencistoj, kiuj esplorante tra la spuroj de tiuj antikvaj ĉarmaj poemetoj venis al konkludo, ke la hispana liriko naskiĝis dum la regado de Abd-Alläh (Kordovo, 844-912), sed konvenas klarigi la temon kiel tio okazis.

Kun la veno de araboj kaj ekregado de la dinastio omaja en Iberio (la araboj nomis ĝin Al-Andalus), vekiĝis ĉe ni la inklino por la poezio: La emiro Abd-al-Rahmän la 1ª komencis sian regadon en la jaro 756, restarigis en sia palaco de Kordovo unu el la tradiciaj kutimoj de la kortego omaja en Bagdado aŭ Damasko, kaj tio konsistis en la starigo inter la geservistoj de sia palaco, de kantistinoj kaj ankaŭ de poetoj, malavare pagataj de la emiro. 

Kantistinoj kaj poetoj, ofte partoprenis kiel ĉefrolantoj en recitaloj okazintaj en palacaj festoj. La emiro mem verkis belajn poemojn, kaj tio, evidente, influis kaj grave konkeris la spiriton de la popolo en la amo kaj plezuro de la poezi-praktikado. 

En la rezidejo de la emiro, oni parolis nur la araban lingvon, ne ĉar tiu estis la lingvo de la regantoj, sed precipe, ĉar ĝi estis la lingvo plej fleksebla kaj riĉa el tiuj tri parolataj en Al-Andalus: krom la araba, ankaŭ la hebrea parolata ĉe la judaj kvartaloj, kaj la romanca uzata de la hispanoj, t.e. la latina en sia vulgariĝa periodo.

Post la forpaso de Abd-al-Rahmän la 1ª, tiu kutimo ne nur ne perdiĝis sed enradikiĝis kaj akiris fortan impulson en popolaj medioj.

Antonio Marco Botella
Comments