2008 - (13)‎ > ‎

2008 - Skiza historio pri Frateco

KONMEMORO DE LA JARCENTA DATREVENO
DE ZARAGOZAJ GEESPERANTISTOJ
Antonio Marco Botella
Zaragozo, decembro 2008


Karaj gesamideanoj kaj amikoj:

Estas preskaŭ revo celebri centjaran datrevenon de Esperanta Societo, kies naskiĝo ŝprucis el la koroj de idealistoj. Jam ni ĉiuj scias, ke malfacile oni realigas revojn, kaj tamen tio okazis al nia kara  Aragona Esperanta Societo "Frateco". Efektive en tiu ĉi jaro, 2008, estas jam sia Centjara datreveno.

Kiel ni ĉiuj scias nia Societo fondiĝis en la jaro 1908 kaj tio okazis kiam kelkaj zaragozaj idealistoj kunvenis ĉiutage en Zaragoza Farmacio kaj komentis, Kiom iluziiga estus, se en la tuta mondo tiu ĵus aperinta lingvo Esperanto estus akceptata en ĉiu lando, kaj la homoj, per la interkompreno, atingus en konsento daŭran pacon inter la popoloj"!!. Pacon por ĉiam!

Kaj tio kio ŝajnis revo fariĝis realo en nia urbo. La zaragozaj protagonistoj de tiuj unuaj paŝoj estis, inter aliaj, Emilio Gastón, Montagut, Benitez, Sanĉo Izquierdo, Artigas, Maynar, Jordana de Pozas k.a., kiuj entuziasme fondis la Esperantistan Societon "Frateco", kies unua celo estis trovi centran sidejon, kiun fiine ili trovis en la dua etaĝo de la kafejo Iberia, ĝuste kie poste estis la teatro "Argensola" en la ĉefstrato Independencia. La Esperantista rondo "Frateco" neniam fermis oficiale siajn pordojn, eĉ kiam flamis la intercivitana hispana milito aŭ poste dum la diktaturo de Franco.

La entuziasmo de la cititaj fondintoj estis tiel granda, ke jam kelkaj el ili partoprenis en la 5ª Universala Kongreso okazinta en Barcelono, malgraŭ la malfacila momento okaze de la "Tragedia Semajno de Barcelono".  Sed tiu esperantista fondiĝo ne estus daŭrigebla se alia generacio de idealistoj ne estus venintaj por fervore kunlabori en tiu ĉiutaga tasko, permesu al mi en tiu ĉi kazo mencii nur la nomojn de virinoj kiel protagonistinoj: fratinoj Modrego, Carmen Palomar,  Pilar Salvo, f-ino Tomas, fratinoj Benedicto k.a. kvankam reale ankaŭ ne mankis viroj de alta kultura nivelo kaj eĉ katedraj profesoroj. 

Tamen, kiel vi bone supozas, la malfacilaj eventoj neniam mankas en la mondo, kiuj tute ne favoras la progreson de la Kulturo kaj Scienco, kaj tiu unua bremso aperis kiam komencis la Unua Mondmilito en la jaro 1914. La komenco de tiu mondmilito kaŭzis vera katastrofo en la Esperanta Movado, ne nur en la Eŭropo batalanta, sed ankaŭ en Hispanio, kie iom post iom malaperis la Esperantistaj Grupoj kaj fakte nur restis la plej gravaj.

Malgraŭ ĉio, en Zaragozo, la Esperantista Grupo restis sufiĉe forta dank' al la intensa laboro de du elstaraj advokatoj, samideanoj Emilio Gastón kaj Manuel Maynar, kun la grava kunlaboro de la profesorino Mari-Cruz Modrego kaj la eksterordinara gvidanto de E-kursoj en la Universitato de s-ano Artigas, ja tiuj kursoj estis oficiale permesitaj ekde la jaro 1911.

La sekvo de tiu mondmilito (1914-1918) estis tiel detrua por nia Movado kiel la milito mem: mizero, malsato kaj malsanoj etendiĝis en multaj eŭropaj landoj, kaj kiel rezulto de tiom da malfeliĉo iun tago de la jaro 1920 venis en  nia E-Centro leteron de la Esperanta Societo por Estirio de Graz (Aŭstrio) petante helpon por la infanoj de tiu urbo vivantaj en kompleta mizero. La respondo de la zaragozaj geesperantistoj estis tre pozitiva, kaj estis en nia urbo kie oni kreis la strukturon necesan por sukcesigi la projekton, kiu konsistis, ke hispanaj familioj akceptu unu el tiuj 326 aŭstriaj infanoj en la sino de siaj respektivaj hejmoj dum unu jaro minimume, sed ne nur atingis tion, sed plie, multaj el tiuj infanoj post resti unu jaron decidis restadi en tiuj hejmoj por ĉiam! 

Signifus tre longa tasko rakonti detale la demarŝojn kaj penado de la zaragozaj esperantistoj por atingi la taŭgan strukturon kaj la kunlaboron de esperantistoj de diversaj hispanaj regionoj en tiu tasko, kaj por simpligi la temon ni diru nur, ke la plej dura tasko restis sur la ŝultroj de Don Emilio Gaston kaj la aŭstria reprezentanto de la esperantistoj de Graz, Karl Bartel, kaj iun tagon de la jaro 1920  venis al haveno de Barcelono la unuan ekspedicion de aŭstriaj infanoj, kaj post dekon da tagoj la duan kaj lastan ĝis atingi per ambaŭ la indikkitan nombron, t.e. 326 infanoj, kiuj distribuiĝis en la diversaj hejmoj kiuj tion akceptis..

La forpaso de la kreinto de la lingvo Esperanto, Dro Ludoviko Lázaro Zamenhof en la jaro 1917, tute ne signifis gravan regreson por nia Movado, en Hispanio oni omaĝis lin ne nur en tiu jaro, sed ankaŭ estonte en la tago de sia naskiĝ-datreveno, kaj tiu celebrado fariĝis kutimo en la tuta E-Movado, kaj kiel hodiaŭ mem ni omaĝas lin kun fervoro. 

La jaroj dudekaj registris konstantan kreskiĝon de la Esperanta Movado en Hispanio, kaj ĝenerale ankaŭ en Eŭropo. La jaroj tridekaj estis pli ol tio, ekzemple en Zaragozo ne nur daŭrigis la kutiman intensan aktivadon, sed ankaŭ fondiĝis aliaj Esperantaj Grupoj, ekz. "Zaragozo Esperantista", "Kultura Klubo" kaj konstatante la sukceson de Esperanto en nia urbo, preskaŭ en ĉiu politika partio oni kreis Esperantistan Fakon. Ankaŭ la Hispana Esperanto-Konfederacio kun karaktero progresema, konsistanta el pluraj hispanaj regionoj, havis kiel gvidan oficialan sidejon Zaragozo. Estis memorinda sukceso de nia internacia lingvo, kiun ni forgesos neniam!

Malfeliĉe venis la intercivitana hispana milito, kaj tuj sekve la terura diktatora postmilito, kaj ĉiuj esperantistaj rondoj estis nepre fermitaj, escepte "Frateco" de Zaragozo, kiu, ĉar sia tiama prezidanto, Ramón de Salas Bonald, militisto kaj favora al la ribelintoj, tute ne toleris ke falangistoj ataku nian Centron, kvankam la diktatora reĝimo ne permesis ian ajn aktivadon. Ondo de terura perforto etendiĝis en la tuta Hispanio, precipe kontraŭ la progresemaj kaj liberpensantaj homoj, kaj en tiu grupo estis la esperantistoj: zaragozaj samideanoj estis mortpafitaj, inter multaj aliaj la prezidanto de "Zaragozo Esperantista" José Carnicer; ankaŭ la prezidanto de "Kultura Klubo" S. Gonzalez, kaj la Vicprezidanto de "Frateco" Isidoro Achon. Plie, la 21an de septembro 1936 estis mortpafita prof. Joaquin Larrumbe Tomás, oni ne bone scias ĉu ĉar li estis unu el la fondintoj "Kultura Klubo" aŭ ĉar li estis progresema profesoro pri publika instruado, ĉar kun li ankaŭ estis mortpafitaj 64 samprofesiuloj…

Mi tute ne volas daŭrigi citante aliajn viktimojn de la funebra listo, sufiĉas ke ni menciu la nombron publikigita en la verko "El pasado oculto del fascismo y violencia en Aragón", Ed. 1992, de la profesoro Julian Casanovas, ja tiuj kiuj deziru detale scii tago, kaj horo pri ĉiu murdo povas konsulti la cititan verkon, kies listoj estas: murditoj en Zaragozo kaj provinco 6029,  de 1936-1946; en Huesca kaj provinco 1519 en sama periodo de tempo; kaj Teruel kaj provinco 1080. La libro de tiu aŭtoro estas facile akirebla ĉe ia ajn librovendejo.

Escepto pri tiuj cititaj krimoj, kaj la gvidado de E-kursoj en karceroj de Barcelono kaj Alicante, gvidataj de du veteranaj esperantistoj nenio rakontebla pri la Hispana Esperanta Movado ĝis la jarfino 1947, kiam proturisma celo la registaro oficiale permesis Esperanton en Hispanio.

En la jaro 1949, samideano Antonio Marco venis al nia urbo por labori kaj loĝadi en Zaragozo, kaj konstatante ke ankoraŭ oni ne gvidis Esperanto-kurson petis la koncernan permeson al la estraro de "Frateco" por komenci la unuan. Tute ne mankis lernantoj, gejunuloj venis ĉiutage al nia sidejo, strato Santa Isabel, ne nur por lerni nian lingvon, sed ankaŭ kiel grupo de amikoj.

La paralela aktivado de geesperantistoj en la tuta Hispanio, la rekomenco de Hispanaj E-Kongresoj, la propagando de nia esperantista bulteno "Boletín", kaj iom post iom la pli ampleksa libero por la korespondado internacia kaj definitiva permeso por ricevo el eksterlando de esperantistaj gazetoj, kompletis la elementojn necesajn por firme starigi la Esperantan Movadon en nia lando.

Kompreneble, de 1949 ĝis 2008, kiam ni inaŭguris Esperantan monumenton en Zaragozo, ankoraŭ estas rakontinda longan historion. Vi povas tion legi en libro jam eldonita de antaŭ longe pri la Esperanta Movado en Aragono.

Je la komenco de tiu ĉi prelego mi diris, ke ŝajnas revo ke ni celebru hodiaŭ la Centjaran datrevenon de la fondiĝo de nia Societo, ĉar eventoj malfacilaj tute neimageblaj ne mankas en nia historio, permesu do ke mi finu mian prelegon elvokante versojn pri revo de la fama beletristo Calderón de la Barca, kiu diras:

Vivo estas revo

Tio veras, sed modero
Kontraŭ ambici' konvenas,
Ĉar se revo ĉe ni venas 
Ni ĝin ŝirmu de l' kolero;
Sen fier' ni faru provon
En ĉi mondo tre avara,
Kie sperto montras klara
Ke la viv' estas revo.
                                 
Ĉiu homo revas celon
Ĝis vekiĝo de l' deliro, 
Kaj ĝi en la viv' reala 
Rolas sian propran revon. 

Revas reĝo esti reĝo 
Kaj en tiu trompo vivas,
Regas li kun sent' jubila
Kaj en sia trompa rolo 
Kredas aŭdi el popolo 
Dankesprimon kaj aplaŭdon, 
Tamen post vekiĝ' la laŭdon 
Oni skribas sur la vento,
Ĉar en cindroj, ho fisorto!
Ĝin transformas fata morto.

Antaŭ tiu fidestino
Ŝajnas celo malprudenta
Voli povon, ne atenta
Al la vera homa fino;
Kia hom' en sia vivo
Pro aspir' al mon' kaj trono
Ne perceptas ĉe la fono
La mortrevon post vekiĝo.

Riĉa revas pri la riĉo
En la nokto kaj mateno,
Revas malriĉul' kun peno
Pri la propra mizervivo;
Revas kiu elriciĝas,
Revas kiu tro pretendas,
Revas kiu eĉ ofendas,
Kaj konklude ni difinas:
Ke la tuta mondo revas
Tion, kio ĉiu estas,
Kvankam por esprimi veron
Tion oni ne komprenas….

Kio estas viv'? sopiro;
Kio estas viv'? fikcio,
Kvazaŭ ombro, iluzio,
Tute simpla homdeziro... ktp.
Efektive, tio kio estis revo  por la fondintoj kaj idealismaj membroj de la Esperanta Societo "Frateco", hodiaŭ fariĝis realo…. Memorinda realo!!

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella

Comments