2008 - (13)‎ > ‎

2008 - Pri Amalia Núñez (1)

PRILIRIKA BIOGRAFIO DE
AMALIA NÚÑEZ DUBÚS
Memorinda Esperantistino
Publikigita en la paĝoj 28-31 de la bulteno nº 385 de HEF
"Boletín" - (oktobro-decembro 2008)
verkis:  Antonio Marco Botella
Zaragozo - julio 2.008


Ŝi naskiĝis en Pamplona la 22an marto de 1889. Telegrafistino unue kaj poste help-profesorino pri sciencoj en la Normala Navara Lernejo de Pamplono. Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1911. 

Kun rimarkinda inklino por Beletro ŝi kunlaboris per interesaj artikoloj, rezencoj, poemtradukoj kaj originalaj poemoj en multaj esperantaj gazetoj, precipe en “Hispana Esperanto-Gazeto” (1931-1936), “La Suno Hispana” kaj dum multaj jaroj en “Boletín” de HEF post la intercivitana hispana milito, sed ankaŭ kunlaboris kun la tutprestiĝa “Literatura Mondo” kaj aliaj ankaŭ sufiĉe gravaj.

En 1914 jam aperis en “La Suno Hispana”, eldonita en Valencio, la rakonto “Ton, la malica” de Inocente Colomina, kiun ŝi tradukis al esperanto kun la helpo de kolegino, kaj en novembro de 1924, Amalia publikigis en tiu sama gazeto jenan originalan poemon: 

Fajroj ekbrulas

Sur benko revadis
ĝentila knabino,
ŝi gaje legadis
Versaĵon senfino.
Dum nuboj nigregaj ĉielon kovradis.

La vintro pasiĝis
Varmeta kaj bela,
La suno bruliĝis
Kun lumo tre hela
Printempo veninte, la tero gajiĝis.

La suna radio
Trovarmis aeron,
La fajro de Dio (*)
Minacas la teron.
Knabino komparas la sonĝon kaj veron.
(*) fulmo

Jam falas pluvero,
La tondroj bruinte;
Eksentas larmero
Knabino venkinte.
Ve! kiam ekbrulas en koro kaj tero.

En decembro de sama jaro (1924) ŝi publikigis en la menciita gazeto jenan originalan poemon, kiel saluto al la nova jaro 1925:

Novjara Saluto

La paco sur la tero nur estas mito
ĉie la mondon premas grandaj doloroj,
ĉie rezonas eĥoj de la milito:
mortoj, brulegoj, pafoj, vundoj kaj ploroj.
La homoj sian vivon pasas per kantoj
kaj forgesas la sangon de la vunditoj,
la kriojn gajecplenajn de la venkantoj
kaj la plorantajn kriojn de la venkitoj.

Nure, super kruelaj homaj doloroj
brilas inter la nuboj, la Verda Stelo
ĝi volas unuigi korojn kun koroj
kaj la mondon klarigi per ĝia helo.

Inter homaj bataloj, estas perdita
tia voĉeto kiun oni forpelas,
ĉar al mondo freneza, fumo milita
nun plenkovrigas tion, kion ni celas.
Sed ĝia lumo estis ne senutila
inter miloj vokitaj, kelkajn ĝi trovis:
la Steleto lumigas per lumo brila
ĉar se multaj ĝin neis, kelkaj sin movis.

Jam post la nigra nokto, la lum’ aperas,
permesu ke tra limoj, lingvoj kaj rasoj
frate sin amu tiuj, kiuj esperas,
ni, hodiaŭ, polvero, morgaŭ amasoj,
ke trovu feliĉecon tuta homaro
dum la venonta jaro, la dudekkvina,
saluton al tutmonda amgefrataro,
kaj al ĉiuj la landoj, paco sen fina.

En la jaro 1926, ŝi jam helpprofesorino de la Normala Lernejo de Navaro, publikigis en “La Suno Hispana” jenan poemon:

Soleco

Tra mallumigata strato
aro bruanta marŝadas,
ili, vidinte la larmojn
vangojn miajn rigardadas.
Scivolemeco sendube
montris al ili la limon:
Ili komprenis la larmojn;
sed ne komprenis l’ animon.
Tial, inter ĝiaj aroj,
inter brua la gajeco
naskis en l’animo mia
nekonsolebla  soleco.

Tiu ĉi poemo estis unu el la elektitaj de K. Kalocsay por la verko “Dekdu Poetoj”, kiun oni eldonos en la jaro 1934, sed ĝi jam estis aperinta en junio  de tiu ĉi sama jaro en “Literatura Mondo”, jen kial ĝi estis unu el la elektitaj de Kalocsay.

Je la fino de la lasta menciita jaro, decembro de 1926, aperis poemo de Louis Ratisbonne titolita “Novembro” kiun ŝi tradukis kaj publikigis en sama E-gazeto.
 
En monato junio de tiu ĉi jaro okazis la 6ª Hispana E-Kongreso en Madrido, kaj unu el la konkludoj aprobitaj estis krei la Hispanan Instituton de Esperanto, kies celo estis kontroli ĉiujn gravajn problemojn de la Hispana Esperanto-Movado. Ĝi estos administrata, maksimume, de kvardek membroj, ĉiu el ili elstara en la E-Movado. Unu el la elektitoj, inter tiu elito, estis Amalia Núñez Dubús, el Pamplono.  

Amalia estis bona poetino kaj sufiĉe klera en beletro kiel oni agnoskis en la Madrida E-Kongreso, jen kial en 1931 la  redaktoro de “Hispana Esperanto-Gazeto" (organo de “Hispana Esperanto-Asocio") elektis ŝin kiel gvidanto de la Literatura Sekcio de tiu ĉi gazeto, kaj de tiu momento ŝia kunlaboro estis tre konstanta. Efektive, kiel unua artikolo de ŝia respondeca posteno kaj ankaŭ kiel prezento, ŝi publikigis artikoleton: “Literatura Alvoko”, emfazante la gravecon de la Literaturo, kaj en monato majo ŝi jam publikigis jenan originalan poemon:

Ĉiam nova sento

Daŭre, daŭre pluvo falas, 
Daŭre falas sur la teron
ĝin kovrante per mallumo
kaj per malvarmec’ aeron.
En la dom’ silento regas,
regas en la urb’ silento;
sed en koro mia, rave
regas ĉiam nova sento.
 
Ĝi animon mian movis,
ĝi la cerbon ekbruigas,
ĝi, renaskiginte revon,
mian revon renaskigas.
   
Kaj ĝi puŝis miajn vortojn
el la  koro ĝis la plumo
kaj plenigis nigran ĉambron
per la bela, milda lumo.

Nokto ja fari ĝis luma,
pluvo ja fariĝis bela;
estinteco malpli gaja
kaj la tag’ venonta, hela.

Mi ne scias ĉu la vojon
mian nigran ĝi lumigos
ĉu por ĉiam, ĉu longtempe,
ĉu momente ĝi estingiĝos.

Eĉ minute nur ĝi daŭrus
la influo super mi,
pro la lumo, pro la  amo,
ĝin por ĉiam benu Di’.


Antonio Marco Botella

Comments