2008 - (13)‎ > ‎

2008 - Neforgesebla E. Gastón

Neforgesebla elstara esperantisto
EMILIO  GASTÓN  UGARTE
1877 - 1925
Publikigita en la paĝoj 18-19 de la bulteno nº 384 de HEF
  "Boletín" - (julio-septembro 2008)
verkis: Antonio Marco Botella



Tiu ĉi jaro, 2008, estas la Centjara datreveno de la fondo de la unua Esperanto-Centro de Zaragozo, kaj unu el la tri fondintoj estis samideano Emilio Gastón, iom poste prezidanto de la Esperanta-Societo “Frateco” kaj je nacia nivelo ankaŭ prezidanto de la Hispana Esperanto Konfederacio.


S-ano Emilio Gastón Ugarte estis elstara lidero de sia epoko, naskiĝinta en Zaragozo la 5an de aprilo de 1877, li devenis el familio Alto-Aragona, kaj estis krom grava advokato kaj politikulo, membro el la Komitato de la Aŭtonoma Aragona Partio, prezidanto de la Aragona Respublikana Federacio, fondinto (kiel ni jam diris) de “Frateco” en 1908, kies prezidantecon li okupis plurajn jarojn, kaj ankaŭ fondinto de la Skolta Aragona Societo de Zaragozo.


S-ro Emilio Gastón posedis, inter aliaj humanismaj kvalitoj propraj el la elektitoj, fajnan sentivecon por la sento plej profunda de la homamaj idealoj kaj samtempe inteligenton kaj pragmatan percepton por realigi ties idealoj. Tiu idealisma kaj praktika sentiveco impulsis lin esti ĉefprotagonisto de humanisma projekto, kiun li realigis, konsistanta akcepti en nia lando en la jaro 1920 pli ol 300 aŭstriaj  geinfanoj, kiuj kiel sekvo de la unua mondmilito vivis ĉe ili en situacio de ekstrema mizero kaj manko de la plej elementaj nutraĵoj kaj bazaj homaj subtenoj.


Okazis, ke la Esperantista Societo por Estirio de Graz, adresis leteron datumitan la 15an de januaro de 1920 al la E-Centro “Frateco” de Zaragozo por informi ĝin de la delikata situacio de tiuj geinfanoj kaj petante al ĝia membraro helpon kiu ebligu mildigi  tiujn suferojn. Sendube estus tro longa rakonti detale la kunvenojn, konversaciojn kaj interkonsentoj kiuj okazis en la E-Centro “Frateco” por informi kaj konvinki pri la urĝo de tiu homama  projekto al aliaj hispanaj regionoj, kiu esence konsistis trovi pli ol 300 voluntuloj kiuj akceptu en la propra hejmo dum almenaŭ unu jaron aŭstrian infanon (ino) inter 10 kaj 14 jaroj.


Oni kreis Patronaron, kies prezidanteco okupis s-ro Gastón kiel hispana reprezentanto kaj s-ro Bartel kiel la aŭstria, sed konsentite ke ĉiu decido estu efektivigita de s-ro Gastón. Estis necese ankaŭ serĉi la kunlaboron de la unuaj hispanaj aŭtoritatoj, bonfaraj institucioj kaj eĉ la Ministero pri Eksteraj Aferoj devis ankaŭ interveni.


La 10an de oktobro de tiu jaro alvenis al la haveno de Barcelono la unuan ekspedicion de aŭstraj geinfanoj, kiuj estis ĝoje akceptitaj de impona homamaso, ja inter ili estis la familioj kiuj konsentis akcepti ĉe ili unu el tiuj infanoj. Dek tagoj poste venis alia ekspedicio, kiu estis akceptita samĝoje kaj tumulte kiel la antaŭa. Kaj la 7an de aprilo de la sekvanta jaro venis la lasta ekspedicio, sumanta la tri 350 geinfanoj. Multaj el ili neniam volis returni al siaj aŭstriaj originaj hejmoj.

 Post tiom da jaroj forpasintaj ekde tiu evento, nun, multaj el la nepoj de la tiamaj infanoj adresas leterojn al nia E-Centro demandante al ni eksplikojn pri tiu evento el kiuj la respektivaj avoj estis ĉefprotagonistoj.


Daŭrigante kun la biografiaj priskriboj de s-ano Gastón, ni konfirmu ke li estis tre bona preleganto, brila artikoloverkisto kaj elstara instruanto de la internacia lingvo Esperanto. Kiel federacia respublikana  politikulo, li, anticipante sian tempon, disvastigis la aŭtonomajn aspirojn de la hispanaj regionoj, kaj inter ili la aragona, emfazante la neceson pri la reciproka respekto kaj la nepra interregiona solidareco, laŭ li postulis kaj realigis en la Statuto de la Hispana Esperanto-Konfederacio, kies unua prezidanto li estis unuanime elektita en Reus  en la jaro 1916.


S-ro Emilio Gastón estis unu el tiuj specialaj pragmataj homoj kiuj prestiĝigis ĉiun kaŭzon kiun li disvastigis: li sciis allogi per sia dialektiko kaj  korsentita idealismo ĉiun homon kiu aŭskultis lin, kaj akiris tutlandan prestiĝon ne nur kiel protagonisto de la projekto “aŭstriaj geinfanoj” pri kiu ni jam menciis, sed ankaŭ kiel influhava  esperantisto ofte proklamanta, “ke Esperanto estis ne nur internacia lingvo, sed tutvalora elemento por la universala paco kaj interkompreno de homoj kaj popoloj”.


Li estis magistratano de la Zaragoza Urbestraro, unue, antaŭ ol la unua mondmilito kaj poste denove dum la diktaduro de Primo de Rivera, ĉiam kiel opozicio representante la maldekstron kaj la Aragonan Respublikanan Regionismon.


Emilio Gastón Ugarte, forpasis en la jaro 1925, talenta advokato, elstara esperantisto kaj homama batalanto, la zaragozaj geesperantistoj elvokas kaj omaĝas vin korsente, en tiu ĉi Unua Centjara datreveno de la Aragona E-Societo “Frateco”, kiun vi fondis en 1908.

Antonio Marco Botella
Zaragozo,  julio 2008

Comments