2008 - (13)‎ > ‎

2008 - Esploro pri Esperanto

PREZENTO DE UNIVERSITATA ESPLORO
PRI ESPERANTO
Publikigita en la paĝo 27 de la bulteno nº 385 de HEF
"Boletín" - (oktobro-decembro 2008)
verkis:  Lorenzo Noguero



Lurdes Cortés prezentis la 17an de novembro universitatan esploron pri historio rilate al Esperanto.

La titolo estis: "El cas dels nens aŭstriacs recollits a Espanya amb l'ajuda d'esperantistes" (La kazo de aŭstriaj geinfanoj gastigitaj en Hispanio per la helpo de esperantistoj). Okazis en la Universitato Pompeŭ Fabra de Barcelono.

La profesora komisiono (formita per: prof. Josep Fontana, Jaŭme Torras kaj Marició Janué donis la maksimuman noton.

Kurioze, prof. Torras menciis ke li memoris pri prelego de esperantisto kiam li estis infano (eĉ li kunportis lernolibron de Esperanto)

La prezentado estis tre interesa. Ĉeestis eĉ filo el tiuj aŭstriaj infaninoj gastigataj en Hispanio.

Ankaŭ ĉeestis la nepo de Emilio Gastón Ugarte (iama kunorganiganto) kaj la aktuala prezidanto de la aragona E-societo "Frateco".

Oni substrekis la laboron de tiuj kiĥotoj, de volontuloj en entrepreno plena je malfacilaĵoj.

Temis pri respondo emocia kaj pro esperantisma idealo.

Kompreneble la rezultoj estis kun limigoj propraj de neprofesiuloj sed kun granda entuziasmo.

Lorenzo Noguero
Comments