2008 - (13)‎ > ‎

2008 - Centjariĝo de nia Asocio

CENTJARIĜO DE NIA ASOCIO
Zaragoza, la 15an de januaro 2008
verkis:  Lorenzo Noguero



"Frateco" estas la nomo kaj la spirito sub kiu estis kreita, en Zaragozo en 1908, esperanta societo kun la celo instrui kaj disvastigi la idiomon Esperanto. Ĉi tiu internacia lingvo planita, en kiu harmonias simpleco kaj esprimivo, estis elpensita (per la racio kaj per la koro) de la Doktoro L. L. Zamenhof kaj ekde 1887 oferas sin kiel neŭtralan helplingvon por faciligi komunikadon sen landlimoj inter ĉiuj homoj. Esperanto ne nur estas lingva ideo sed celas al idealo de ia mondo pli homeca, kun pli granda kaj pli bona komunikado, komprenado kaj frateco.

Jen supre, la antaŭparolo de la Statuto de "Frateco" (laŭ la aktuala teksto, laste modifita en 2004).

Efektive, la 3an de julio de 1908 (sama jaro de kreo de UEA kaj ankaŭ de organizado de Ekspozicio Hispana-Franca en Zaragozo), grupo da esperantistoj fondis Esperantan societon en Zaragozo por disvastigi la esperantan lingvon kaj ties idealon. Iel la nomo "Frateco" povas esti simbolo kiu memorigas nin pri la "interna ideo" de Esperanto.

Laŭlonge de ĝia historio, okazis multe da momentoj (kun suproj kaj suboj) kaj multe da homoj miksiĝis kun ties esperoj kaj klopodoj. Menciindas la organizado de gastigado de 325 aŭstriaj infanoj en situacio de mizero post la Unua Mondmilito kiu venis al Hispanio pere de la esperantista solidareco. La agado estis ĉefe sub la centra direkto de Karl Bartel (el Graz, Aŭstrio) kaj Emilio Gastón Ugarte (el Zaragozo, Hispanio), unu el la fondintoj de "Frateco". Ĉi tiu kaj aliaj memorindaĵoj aperas en diversaj libroj pri nia historio verkitaj de nia samideano Antonio Marco Botella.


Asocio estas precipe kunligo da homoj, kunligo da fortoj. Tiamaniere la agado povas esti pli ampleksa kaj iri transe de individuecaj limigoj. Ni ne devas forgesi ke kio plej gravas en la vivo estas homoj. Tial, por substreki tion, aperas en fotoj diversaj esperantistoj, el iamaj kaj aktualaj tempoj, ĉiuj kun frateca koro.

Esperanto estas lingvo (kaj movado) kiu naskiĝis pere de koro, kapo kaj kuraĝo. Esperanto, ĉi tiu granda (lingvistika) ideo kaj (humanisma aŭ homaranisma) idealo, estis la celo de nia kompaso. esperanto ja estas la vorto (kaj la forto) kiu kunvokis nin. Ni vivige rememoru ke, post interkonatiĝo kun tiel mirinda lingvo kaj, pere de ĝi, kun mirindaj homoj, la espero (la E-espero) kaj la entuziasmo (la E-entuziasmo) ĉiam (n)estos en ni.

Kun plej bonaj deziroj por la nova 2008, vin salutas amikece kaj "fratece",

Lorenzo Noguero
(Prezidanto de "Frateco")
Comments