2007 - (11)‎ > ‎

2007 - Aragona TV ĉe ni

LA AŬTONOMA ARAGONA TELEVIDO
EN FRATECO
Publikigita en la paĝoj 17-18 de la bulteno nº 381 de HEF
"Boletín" - (novembro 2007 - januaro 200)
redaktis: Lorenzo Noguero


Unuafoje televido alvenis al la sidejo de "FRATECO". La Aragona Televido faris raporteton kiu aperis la 18an de decembro en la programo "Aragón en abierto" (Aragono aperte).


En Zaragozo, kiel tradicie, la Aragona Esperanta-Societo "FRATECO" solenis la Zamenhofan-Tagon kaj la Esperantan Libro-Tagon.

La 15an de decembro, preskaŭ trideko da geesperantistoj kaj simpatiantoj partoprenis komunan tagmanĝon en amikeca etoso. Ni memorigis ke la jaron 2008, "FRATECO" iĝos 100-jara. Okaze de ĉi tiu datreveno, ni havas la projekton realigi la starigon de monumento dediĉitan al Esperanto.


La 18an de decembro, ni kunvenis en nia sidejo. La prezidanto parolis pri Antonio Marco Botella, nia senlaca veterano (ĉi jare li plenumas 70 jarojn da esperantisteco aŭ esperantiĝo) kaj ties lasta libro "La odisea del Stanbrook" ("La odiseado de l' Stanbrook"), libro en hispana lingvo pri personaj travivaĵoj kun oftaj mencioj pri Esperanto. Kaj iom surprize, estis prezentata libro de alia samideanino. Nome "Minuto filosófico / Filozofia minuto" de María Antonia Lapuerta. Temas pri kolekto de citaĵoj en hispana lingvo kun Esperanta traduko.

Dankon pro ĉi tiuj du "floroj" (vorto-floroj) al Antonio kaj Antonia (laŭ la helena etimologio de la nomo, "anthos" estas "floro")!


Comments