1984-2003 - (11)‎ > ‎

2000 - Forpasis F. de la Puente

FERNANDO DE LA PUENTE SOLANA
1908 - 2000


verkis:  Antonio Marco Botella


Naskiĝinta en la jaro 1908, kuracisto, li lernis Esperanton en la jaro 1921, kiam apenaŭ estis dekunuajara, kaj baldaŭ li komencis gvidi Esperanto-kursojn senlace kaj tre ofte prelegis plene regante la internacian lingvon.

Vicprezidanto de "Frateco" dum longaj jaroj, li ankaŭ estis membro de la OKK en la 15ª Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Zaragozo en 1954, sed de longe li propagandis Esperanton en katolikaj medioj.

En la jaro 1950 li estis fondinto de la "Katolika Hispana Esperanta Asocio" (KEHA), kaj iom pli poste ĝian organon "Katolika Esperantisto", kies ĉefredaktoro li ankaŭ estis, de tiuj tagoj, fakte li nur laboradis por la Katolika E-Movado, kaj eĉ organizis "Hispana Katolika Esperanta Kongreso" en Zaragozo.

Li prezidis kun profesoro Horsky la Ekumenan Kunvenon okazintan dum la 53-a Kongreso de UEA en Madrido.   

Dro Fernando de la Puente estis aŭtoro de la verko "Vivo de Zamenhof", kaj konstanta Prezidanto de KEHA kaj ĝia plej firma bastiono. 

Li forpasis en la jaro 2000.


Antonio Marco Botella

Comments